La Eta Princo

Antoine de Saint Exupéry

Dediĉo de la aŭtoro1
Dediĉo de la tradukinto1
I1
II1
III2
IV2
V3
VI4
VII4
VIII5
IX6
X6
XI7
XII8
XIII8
XIV9
XV9
XVI10
XVII10
XVIII11
XIX11
XX11
XXI12
XXII13
XXIII13
XXIV13
XXV14
XXVI15
XXVII16

Dediĉo de la aŭtoro

AL LÉON WERTH

Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al "grandpersono". Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandpersono estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandpersono kapablas ĉion kompreni, porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandpersono loĝas en Francio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas konsolon. Se ĉiuj tiuj senkulpigoj ne sufiĉas, mi volonte dediĉos ĉi libron al la infano, kiu iam antaŭe tiu grandpersono estis. Ĉiuj grandpersonoj unue estis infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri tio.) Mi do korektas mian dediĉon:

AL LÉON WERTH, kiam li estis malgranda knabo.

Dediĉo de la tradukinto

AL MARILIS DORE-CAMY

Kiu sugestis al mi traduki tiun ĉi verkon de A. de Saint-Exupéry kaj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado.

I

Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj Rakontoj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:

En la libro oni diris: "La boaoj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe. Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado." Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ĝi estis:

Mi montris mian ĉefverkon al grandpersonoj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin. Ili al mi respondis: "Kial ĉapelo timigus?" Mia desegno ne prezentis ĉapelon. Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi grandpersonoj. Ili ĉiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

La grandpersonoj konsilis ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj malfermitaj ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la grandpersonoj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraris nokte.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis ĉe grandpersonoj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.

Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis. Mi volis scii ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi:

"Ĝi estas ĉapelo."

Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties konprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandpersono estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.

II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis antaŭ ses jaroj. Io en la motoro rompiĝis. Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apenaŭ por semajno.

La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis min kurioza voĉeto:

"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton!"

"Kion?"

"Desegnu por mi ŝafeton!"

Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari.

Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj senkuraĝigis min de pentrista kariero jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.

Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj pro miro. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:


1  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 1 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 79 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation