Kalifornien

Sylvan Zaft

Sonorilis, kaj mi eniris la klasĉambron. La tridek gestudantoj amasiĝis ĉe la fenestroj. Kiel iu ajn alia instruisto en granda Detrojta mezlernejo, mi timegis la minacon de klasĉambra ĥaoso. Pro tio tuj mi diris, klare kaj serioze, "Vi jam aŭdis la sonorilon. Sidiĝu kaj komencu la lecionon. La devo troviĝas surtabule."

"Tamen," iu protestis, "ekstere oni estas pafita. Vidu la ambulancon!"

Mi enspiris profunde. "Vi estas ĉi tie por lerni. Bonvolu tuj iri al viaj seĝoj."

Malinkline, malrapide ili ĉiuj forlasis la fenestrojn kaj sidiĝis. Post kiam ĉiuj komencis skribi, mi registris la forestantajn studantojn. Post tiam mi piediris malrapide en la klasĉambro, observante la bonan konduton de la deksesjaruloj. En tiu lernejo estis ĉirkaŭ tri mil studantoj. Preskaŭ ĉiuj estis nigruloj. Duono de la instruistaro, inklude de mi, estis blankuloj.

Kiam mi pasis apud la fenestro, mi travidis. Pro tio, ke la klasĉambro situis en la tria etaĝo mi devis malsuprenvidi al la granda gazono antaŭ la ruĝbrika lernejo. Tie, sur la printempa herbejo, sidis ambulanco kun malfermata malantaŭpordo. Amaso de studantoj kaj preterpasantoj observis ĉion. Policaj aŭtoj estis tie. Je tiu momento kiam mi ekvidis, oni enambulancigis kunkorpan brankardon. La ambulancistoj fermis la malantaŭan pordon, eniris la veturilon kaj forveturis. Miaj studantoj ne estis blagantoj.

Pli malfrue en la instruistara sidĉambro oni informis nin ke Ernest Hollins mortpafis Ostojon. "Ostojo" estis kromnomo de alia lernejano. Mi diras "lernejano" kaj ne "studanto" ĉar tiu Ostojo preskaŭ neniam studis. Kiel multe de la lernejanoj li ne ŝatis klerecan scion. Li estis la ĉefo de bando de junuloj kiuj, onidire, krimis. Lian kromnomon oni kreis de la vorto "ostoj". En kinofilmoj pri la Usonaj mafiistoj oni aŭdas la idiotismon, "Li jam faris la ostojn." Tio signifas ke li jam mortigis sian unuan viktimon.

Ernest Hollins kondutis tre malsame ol tiu Ostojo. Ernest estis alta, belaspekta studanto. Ĉiam li ricevis tre bonajn notojn. Ĉiam li surhavis bonaspektajn taŭgajn vestaĵojn. Ĉiam li portis siajn lernolibrojn enteke. Ĉiam li parolis ĝentile al aliaj, ĉefe al stabanoj.

Malsame al la plejparto de la tieaj lernejanoj li estis tre serioza pri la studado. Liaj instruistoj antaŭdiris ke li fariĝos sukcesa profesiulo, eble inĝeniero, eble kuracisto, eble juristo.

Pro iu kialo Ostojo malamis Hollins-on. La bandĉefo kaj la bandanoj ĉasis Hollins-on, frapis lin, batadis lin. Tage post tage tiuj menacis ĉi tiun bonan studanton.

Kelkaj nigraj lernejanoj diras pri individuoj kiel Hollins ke "Tiuj agas blankule." Diligente studi, ricevi tre bonajn notojn, surhavi vestaĵojn kiuj taŭgus por profesia laborloko, ĝentile konduti kun plenkreskuloj, paroli la norman anglan kaj ne la "nigran anglan", ĉiaj tiaj agoj estas blankulecaj agoj.

Kiel instruisto en tiu plejparte malaltklasa lernejo, mi konsciis pri la problemoj de la tiulokaj sukcesaj studantoj. Ĉiam kiam mi redonis al la studantoj la ekzamenajn paperojn mi kaŝis la notojn. Tiel, se studanto ege sukcesus, li povus mensogi kaj diri ke li ricevis nur mezbonan noton. Tiumaniere li evitus ĉagrenon.

Tiumaniere Ernest Hollins rifuzis agi. Li ne nur estis sukcesa. Sukcese li agis. Do, "blankulece" li agis.

Unufoje la Ostojo-bando ĉasis lin en la unua etaĝo de la lernejo. Li forkuris en la biologian laboratorion de iu kvindekjara malsankora instruisto, Joe Daponte. Mi memoras kiel unufoje mi devis aŭtoveturigi Daponten al lia apartamento por ke li trovu siajn nitroglicerinajn pilulojn.

La Ostojo-bando kuris en la Daponte-ĉambron. Ili menacis Hollins-on. Tiuokaze, bonŝance, la scienca instruisto ne suferis kormalsanan krizon. Li ekiris al la interĉambra komunikilo. Li presis la butonon kaj ekkriis, "Sendu sekurigistojn al ĉambro cent-dek-unu! Tuj! Oni atakas!"

Kiam la bandanoj aŭdis la helpkrion ili montris la dorsojn kaj tuj elĉambriĝis.

Daponte estis blufanto. Verdire en la lernejo, kiel en aliaj grandaj lernejoj Detrojtaj, estis dungitoj kies devo estas fari la lernejon sekura. Tamen la komunikila ekipaĵo estis kaduka kaj, kiel en multaj aliaj ĉambroj, la komunikilo en ĉambro cent-dek-unu tute ne funkciis dum longa tempo. Multefoje Dapone petis ke oni riparu ĝin kaj multefoje nenio okazis. Bonŝance la ŝajnminaco sufiĉis.

Pri tiuj atakoj Hollins parolis al la lernejestro kaj al la vic-lernejestro, sed tiuj faris nenion. Onidire ili diris ke mankas atestantoj. Tamen kiu studanto atestus kontraŭ bandanoj?

La lernejestro estis alta, afabla, kvieta nigra viro. La vic-lernejestro estis malalta, diligenta nigra viro. Ambaŭ sukcesis en la lerneja sistemo. Tamen neniu el tiuj komprenis kiel oni devas trakti pri tiuj kiel la Ostojo-bandanoj. La elektita estraro de la lerneja sistemo kaj la sistema intendanto dum longa tempo decidis ke policanoj ne rajtu patroli en la lernejoj. post kiam la urboestro proponis deĵorigi policanojn en la lernejojn por sekurigi ilin, tiuj lernej-sistemaj altranguloj ĉiam neis. Kion farus nuraj lernejestro kaj vic-lernejestro pri tiaj problemoj pri kiuj neniu instruis ilin en la universitato?


1  →


    

“Kalifornien” written by Sylvan Zaft .

Tiu novelo originale aperis en Fonto, numero 193, januaro, 1997, paĝoj 5-9.

Page 1 of 2. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation