Hirundoj

Sylvan Zaft

Fingroj prenas la penikon, movas ĝin
apud la tolsurfac', ne ankoraŭ tuŝante
dum la menso aktivas, bildigas al si
tion, kio videbliĝos per onta renkonto.

La hirundoj kreiĝis graciaj kaj sveltaj
por ke tiuj flugĉasu la predojn aerajn
nevideblajn al la okuloj artistaj.

Penikharoj farbiĝas, finfine surtolas
lasante, kreante liniojn angulajn
kurbajn, rektajn, ja-ajnalpaletras
por novaj koloroj, por kromaj linioj.

Vidiĝas hommense aervojoj subpontaj,
alakvaj, deakvaj, tuj super la rivero,
tuj super la teroelegantaj plumtiroj.


    

“Hirundoj” written by Sylvan Zaft .

El Sub la suda kruco, Numero 35, novembro-oktobro, 1998

Print version


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation