El Provincetown, Massachusetts

Sylvan Zaft

Je ĉiu tago en la vid-sezon'
la ŝip' pleniĝas de turist-okuloj
kaj dum du horoj iras al la lok'
kie insuloj naĝas, plonĝas, ludas.

Ni homamasas jen je unu flank'
jen je l' alia. La eguloj diktas
"Tie staru homoj!" Fakul' klarigas
ke balenoj ŝatas ludi per la ŝip'.

Ni pagis por la sperto nur per mon'.
Kruron ni ne fordonos. Ni penas gaje
kunsentante kun la estaĵegoj
kiujn Ahab serĉis por profit'.

Valoregajn ostojn aliaj celas.
La ĝojo de la monstroj estas nia!


    

“El Provincetown, Massachusetts” written by Sylvan Zaft .

El Sub la suda kruco, Numero 31, januaro-februaro, 1998

Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation