La eta princo iris revidi la rozojn:

"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fariĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo."

Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.

"Vi estas belaj sed malplenaj," li daŭrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus, ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Ĉar ĝi estas tiu, kies raŭpojn mi mortigis (escepte de du tri fariĝontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aŭskultadis, kiam ĝi plendadis fanfaronadis, , iafoje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo!"

Kaj li revenis al la vulpo:

"Adiaŭ," li diris....

"Adiaŭ," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj."

"La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la eta princo por memori.

"La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vulpo. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam respondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respondeca por via rozo..."

"Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta princo por memori.

XXII

"BONAN TAGON!" diris la eta princo.

"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto.

"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.

"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj," diris la relŝanĝisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin."

Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relŝanĝisto.

"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "Kion ili serĉas?"

"Tion ne scias la lokomotivestro," respondis la relŝanĝisto.

Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapidvagonaro.

"Ĉu ili jam revenas?" demandids la eta princo.

"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto. "Temas pri interŝanĝo."

"Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?"

"Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," diris la relŝanĝisto.

Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagonaro.

"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis la eta princo.

"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝisto. "Ili tie dormas oscedas. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj."

"Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj, kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de ili, ili ploras..."

"Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto.

XXIII

"BONAN TAGON!" diris la eta princo.

"Bonan tagon!" diris la vendisto.

Li estis vendisto de perfektigitaj piloloj, kiuj kvietigas soifon. Oni glutas ilin po unu ĉiusemajne kaj oni ne plu sentas bezonon trinki.

"Kial vi vendas tiajn aĵojn?" demandis la eta princo.

"Estas grava tempoŝparo," diris la vendisto. "Ekspertoj faris kalkulojn. Oni ŝparas kvindek tri minutojn ĉiusemajne."

"Kaj kion oni faras per tiuj kvindek tri minutoj?"

"Oni faras per ili, kion vi volas..."

"Se mi havus kvindek tri minutoj por foruzi," diris la eta princo, "mi paŝus tute malrapide al fontano..."

XXIV

ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi estis aŭskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante la lastan guton de mia akvoprovizo:

"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memoraĵoj ja estas beletaj, sed mi ankoraŭ ne riparis mian aviadilon, mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaŭ mi estus feliĉa, se mi povus paŝi tute malrapide al fontano!"

"Mia amiko la vulpo..." li diris al mi.

"Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo!"

"Kial?"

"Ĉar ni baldaŭ mortos pro soifo..."

Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:

"Estus bone, ke oni havis amikon, se oni estas baldaŭ mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis amikon vulpo..."

"Li ne taksas la danĝeron," mi pensis. "Li neniam malsatas, nek iam soifas. Iom da suno sufiĉas al li..."

Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:

"Ankaŭ mi soifas... ni serĉu puton..."

Mi gestis lacece: "Estas sensence serĉi puton hazarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.

Post plurhora silenta marŝado, nokto falis kaj steloj eklumis. Mi vidis ilin kvazaŭ en sonĝo, iom febrante pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia memoro:

"Ĉu do vi ankaŭ soifas?" mi demandis lin. Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:

"Akvo povas esti bona ankaŭ por la koro..."

Mi ne kompenis lian respondon, sed mi silentis... mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.


←  13  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 13 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation