"Super ĉio?"

La reĝo per diskreta gesto montris sian propran planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.

"Super ĉio ĉi?"

"Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis.

Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala monarko.

"Ĉu do la steloj obeas vin?"

"Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tuj obeas. Mi ne toleras malobeadon."

Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar, sed sepdek du, cent ducent sunsubirojn, neniam devigata aliloki sian seĝon! Kaj, ĉar li sentis sin iom malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo, li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:

"Mi volus vidi sunsuirojn... Plezurigu min!... Ordunu al la suno subiri!..."

"Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, verki tragedion, aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? Ĉu li mi?"

"Vi," firme diris la eta princo.

"Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo. Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj."

"Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.

"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj."

"Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.

"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas."

La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. Kaj jam li iom enuis. "Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros!"

"Ne foriru!" respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro!"

"Ministro pri kio?"

"Pri... justico!"

"Sed estas neniu juĝota!"

"Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min."

"Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..."

"Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estas vera saĝulo."

"Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie."

"Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. Estas nur unu."

"Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros."

"Ne," diris la reĝo.

Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon:

"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..."

Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.

"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo.

Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.

"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje.

XI

LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo.

"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon.

Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj.

"Bonan tagon," diris la eta princo.

"Vi surhavas strangan ĉapelon."

"Ĝi estas por saluti," respondis la malmodestulo.

"Por saluti, kiam oni min aklamas. Bedaŭrinde, neniam iu pasas tie ĉi."

"Ĉu vere?" diris la eta princo, kiu ne komprenis.

"Klapfrapu viajn manojn unu kontraŭ la alia," konsilis la malmodestulo.

La eta princo kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo modeste salutis, levante sian ĉapelon.

"Tio ja estas pli amuza, ol la vizito ĉe la reĝo," pensis la eta princo. Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo denove salutis, levante sian ĉapelon.

Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo laciĝis pro monotoneco de la ludo.

"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo falu?" Sed la malmodestulo ne aŭdis. La malmodestuloj ĉiam aŭdas nur laŭdojn.

"Ĉu vi vere multe admiras min?" li demandis la etan princon.


←  7  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 7 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation