Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis danĝere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri baobaboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. Ĝi invadas la tutan planedon. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj. Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj tro multaj, ili krevigas ĝin...

"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro."

Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon, sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri arbustojn..."

Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono. Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras: "Infanoj! Atentu la baobabojn!"

Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero, kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe valoris.

Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj?".

La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urĝosento.

VI

HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:

"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vidi sunsubirojn!..."

"Sed necesas atendi."

"Kion atendi?"

"Ke la suno subiru."

Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:

"Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!" Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.

Bedaŭrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed nur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte kiel vi deziris...

"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn!"

Kaj iom pli poste vi aldonis:

"Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn..."

"Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malĝoja?"

Sed la eta princo ne respondis.

VII

LA KVINAN tagon, denove dank'al la ŝafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkaŝita al mi. Abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:

"Ŝafeto, se ĝi manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu ne?"

"Ŝafon ĉion manĝas, kion ĝi trovas."

"Ĉu tiujn florojn, kiuj havas dornojn?"

"Jes, florojn, kiuj havas dornojn."

"La dornoj, do, por kio servas?"

Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante malŝraŭbi tro sreĉitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, ĉar mia paneo jam ekmontriĝis vere serioza, dum la trinkakvo malpliiĝis, kaj mi timis la plej malbonan.

"La dornoj, do, por kio servas?"

La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpacienciĝis pro mia bolto kaj respondis senpripensaĵon:

"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico flanke de la floroj!"

"Ho!"

Sed post silenteto li kvazaŭ malpardoneme pafis al mi:

"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviliĝas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."

Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per martelo." La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbumadon:

"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..."

"Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis senpripense. Mi ja zorgas pri seriozaĵoj."

Li rigardis min mirigite.

"Pri seriozaĵoj!"

Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝantan super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela.

"Vi parolas kiel grandpersonoj!"

Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:

"Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion!"

Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:


←  4  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 4 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation