"Kion signifas admiri?"

"Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej inteligenta homo."

"Sed vi estas sola sur via planedo!"

"Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min!"

"Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"

Kaj la eta princo foriris.

"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur pensis dumvoje.

XII

LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.

"Kion vi faras ĉi tie?" li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.

"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno.

"Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.

"Por forgesi," respondis la ebriulo.

"Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.

"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo mallevante la kapon.

"Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.

"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.

Kaj la eta princo foriris perpleksa.

"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj," li pensis dumvoje.

XIII

LA KVARA planedo estis loĝata de negocisto. Tiu viro estis tiel okupata, ke li ne levis sian kapon dum la alveno de la eta princo.

"Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo estingiĝis."

"Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin estas ridek unu. Fu! Tio entute estas do kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu."

"Kvincent milionoj da kio?"

"Ha! Ĉu vi ankoraŭ estas tie ĉi? Kvincent unu milionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro! Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj! Du kaj kvin estas sep..."

La negocisto levis la kapon.

"Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. Unuan fojon tio okazis antaŭ dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de loko, kiun Dio scias. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi faris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antaŭ dek unu jaroj pro reŭmatisma atako. Korpa ekzercado mankas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu milionoj..."

"Milionoj da kio?"

La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi trankvilon.

"Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas sur la ĉielo."

"Ĉu muŝoj?"

"Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj. Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi."

"Ha! Ĉu steloj?"

"Jes, ĝuste, ili estas steloj."

"Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?"

"Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza."

"Kaj kion vi faras per tiuj steloj?"

"Kion mi faras per ili?"

"Jes, diru!"

"Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin."

"Ĉu vi posedas la stelojn?"

"Jes."

"Sed mi jam vidis reĝon, kiu..."

"La reĝoj ne posedas. Ili reĝas. Tio estas tute alia afero."

"Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?"

"Tio utilas al mi por esti riĉa."

"Kaj kial utilas al vi esti riĉa?"

"Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu trovas iujn."

La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same, kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:

"Kiel oni povas posedi stelojn?"

"Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto grumblante.

"Mi ne scias. Al neniu."

"Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu pensis pri ili."

"Ĉu tio sufiĉas?"

"Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi trovos insulon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin: ĝi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn, ĉar neniam iu antaŭ mi havis la ideon ilin posedi."

"Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi faras per ili?"

"Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi estas serioza homo!"

La eta princo ankoraŭ ne estis kontenta.

"Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaŭ mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas ĝin deŝiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la stelojn!"

"Ne, sed mi povas deponi ilin en banko."

"Kion tio signifas?"

"Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nombron de miaj steloj. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi paperon en tirkesto."

"Nenion pli?"

"Tio sufiĉas!"

"Tio estas amuza," pensis la eta princo. "Sufiĉe poezia, sed ne tre serioza."


←  8  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 8 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation