"Mi falis proksime de ĉi tie..."

Kaj li ruĝiĝis.

Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan ankoron. Tamen demando venis en mian menson:

"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"

La eta princo denove ruĝiĝis.

Kaj hezite mi aldonis:

"Eble pro la datreveno?"

La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes", ĉu ne?

"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."

Sed li respondis al mi:

"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!..."

Sed mi ne estis trankviligita. Mi memoris la vulpon. Oni riskas plori iomete se oni sin lasis malsovaĝigi...

XXVI

APUD la puto estis ruino de malnova ŝtona muro. Kiam la sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ekvidis de malproksime mian etan princon sidantan tie supre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aŭdis lin paroli:

"Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste ĉi tie!"

Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraŭdiris:

"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne estas la loko..."

Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraŭ neniun vidis, nek aŭdis. Tamen la eta princo denove respondis:

"... Certe. Vi vidos, kie trovixas sur la sablo la komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos tie ĉi-nokte."

Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja ankoraŭ nenion vidis.

Post silenta momento la eta princo daŭrigis:

"Ĉu vi havas bonan venenon? Ĉu vi estas certa, ke vi ne longe suferigos min?

Mi haltis korpremite, sed mi ankoraŭ ne komprenis.

"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren!"

Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi eksaltis! Tie estis, leviĝanta kontraŭ la eta princo, unu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek sekundoj. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris, sed, aŭdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj.

Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon mian princan etulon tiel palan, kiel neĝo.

"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!"

Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. Mi malsekigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi nenion plu kuraĝis demandi lin. Li rigardis min grave kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:

"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al via maŝino. Vi povos reiri hejmen..."

"Kiel vi scias tion?"

Mi ja venis por anonci al li, ke malgraŭ ĉiuj miaj malesperoj mi sukcesis mian laboron!

Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:

"Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen..."

Kaj melankolie:

"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."

Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni...

Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksimecon.

"Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por la ŝafeto. Kaj ankaŭ la buŝumon..."

Kaj li malgaje ridetis.

Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigliĝas.

"Vi timis, etulo..."

Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:

"Mi ankaŭ pli multe timos hodiaŭ vespere..."

Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas pensi, ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kvazaŭ fonteto en dezerto.

"Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi..."

Sed li diris al mi:

"Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."

"Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne?"

Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:

"Kio estas grava, tio ne videblas..."

"Certe..."

"Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..."

"Certe..."

"Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnuro... Vi memoras... ĝi estis bongusta."

"Certe..."

"Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj. Kaj krome mi donos al vi donacon..."

Li denove ridis.

"Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon!"


←  15  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 15 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation