Li estis laca. Li sidiĝis. Mi sidiĝis apud li. Kaj post silento li daŭrigis:

"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne vidas..."

"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la faldojn de la sablo en la lunlumo.

"La dezerto estas bela..." li aldonis.

Kaj estis vere. Mi ĉiam amis dezertojn. Oni sidiĝas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion aŭdas. Kaj tamen io radias en silento...

"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas, ke ĝi ie kaŝas puton..."

Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi loĝis en antikva domo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri ĝin, eble nek serĉis ĝin. Sed ĝi ensorĉis la tutan domon. Mia domo kaŝis sekreton en la fundo de sia koro...

"Jes," mi diris al la eta princo, "ĉu temas pri domo ĉu pri steloj, ĉu pri dezerto, kio faras ilian belecon, estas nevidebla!"

"Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo," li diris.

Ĉar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Ŝajnis al mi, ke mi portas fragilan trezoron. ŝajnas al mi ke estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, tiujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la ŝelo. Kio plej gravas, estas nevidebla..."

Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaŭ diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas pli fragila. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas ilin estingi...

Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton.

XXV

"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam ili agitiĝas kaj rondiras..."

Kaj li aldonis:

"Ne indas..."

La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.

"Estas strange," mi diris al la eta princo, "ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."

Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.

"Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas..."

Mi ne volis ke li streĉiĝu:

"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."

Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.

"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!..."

Kaj mi komprenis, kion li serĉis.

Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis.

"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas."

"Ili ne trovas tion," mi respondis.

"Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo en iom da akvo..."

"Certe," mi respondis.

Kaj la eta princo aldonis:

"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro."

Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?

"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.

"Kiun promeson?"

"Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas respondeca pri tiu floro!"

Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:

"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."

"Ho!"

Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!

"Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj!"

Kaj li denove ridis.

"Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."

"Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias."

Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon:

"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."

"Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron..."

Kaj post silento li diris ankoraŭ:


←  14  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 14 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation