"Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu akvo."

"Kion vi volas diri?"

"Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas..."

"Kion vi volas diri?"

"Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!"

Kaj li denove ridis.

"Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas), vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili: "Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe aĉan ŝercon..."

Kaj li daŭre ridis.

"Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."

Kaj li denove ridis. Poste li serioziĝis:

"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"

"Mi ne forlasos vin!"

"Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortanta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."

"Mi ne forlasos vin!"

Sed tio zorgigis lin:

"Mi diras tion al vi... ankaŭ pro la serpento. Nepre necesas, ke ĝi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas malicaj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."

"Mi ne forlasos vin..."

Tamen io maltrankviligis lin:

"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje."

Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris senbrue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:

"Ha, vi estas ĉi tie..."

Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviliĝis:

"Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta kaj tio ne estos vero..."

Mi mem silentis.

"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza."

Mi mem silentis.

"Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malnovaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..."

Mi mem silentis.

Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn fortojn:

"Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉiuj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Ĉiuj steloj verŝos al mi por trinki..."

Mi mem silentis.

Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tintiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..."

Kaj li ankaŭ eksilentis, ĉar li ploris...

"Ĉi tie. Lasu min paŝi sola!"

Kaj li sidiĝis, car li timis.

Li diris ankaŭ:

"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca. Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraŭ la mondo..."

Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min starante. Li diris:

"Do... tio esta ĉio..."

Li ankoraŭ iom hezitis, poste leviĝis. Li paŝis unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.

Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis senmova unu momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel forhakita arbo. Tio faris neniun bruon - pro la sablo.

XXVII

KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historion. La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..."

Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute. Sed mi ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn. Tio estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj...

Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni rimenon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la ŝafeto manĝis la floron..."

Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li bone vartas sian ŝafeton..." Tiam mi estas feliĉa. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.

Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta, kaj tio sufiĉas! Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..." Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!...

Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankoraŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis ne manĝis rozon...

Rigardu la ĉielon! Demandu vin: ĉu, jes ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam ĉio estas alia...

Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!


←  16  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 16 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation