Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.

Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.

"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.

"Bonan nokton," diris la serpento.

"Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.

"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.

"Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero?"

"Ĉi tie estas dezerto. Neniu troviĝas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento.

La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn okulojn al la ĉielo:

"Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime ĝi estas!"

"Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis ĉi tien?"

"Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la eta princo.

"Ha!" diris la serpento.

Kaj ili silentis.

Fine la eta princo reparolis:

"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..."

"Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la serpento.

La eta princo longe rigardis ĝin:

Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris.

"Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," diris la serpento.

La eta pinco ekridetis:

"Vi ne estas tre potenca... vi ne havas krurojn... vi ne povas vojaĝi..."

"Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo," diris la serpento.

Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:

"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," ĝi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..."

La eta princo nenion respondis.

"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..."

"Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj?"

"Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento.

Kaj ili eksilentis.

XVIII

LA ETA princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu floron. Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.

"Bonan matenon!" diris la eta princo.

"Bonan tagon!" diris la floro.

"Kie estas homoj?" ĝentile demandis la eta princo.

La floro iam vidis pasi karavanon.

"Homoj? Ekzistas da ili ses sep, mi kredas. Mi ekvidis ilin antaŭ jaroj. Sed oni neniam scias, kie trovi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj; tio multe ĝenas ilin."

"Adiaŭ!" diris la eta princo.

"Adiaŭ!" diris la floro.

XIX

LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..." Sed li ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.

"Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.

"Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." respondis la eĥo.

"Kiu vi estas?!" diris la eta princo.

"Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..." respondis la eĥo.

"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."

"Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..." respondis la eĥo.

"Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Ĝi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili... Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..."

XX

SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo, rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj kondukas al homoj.

"Bonan tagon!" li diris.

Estis tie ĝardeno plena de rozoj.

"Bonan tagon!" diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia floro.

"Kiuj estas vi?" li demandis miregante.

"Ni estas rozoj," diris la rozoj.

"Ĉu?!" diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola ĝardeno!

"Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ min..."

Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo..."


←  11  →


    

“La Eta Princo” written by Antoine de Saint Exupéry .

Page 11 of 17. Go to page Print version

Source: Wikibooks


Antoine de Saint Exupéry died in 1944, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 76 years or less.

More about licenses



Click any word for instant translation