Tri amantinojn li havis en la lastaj jaroj. Li ne sciis kiomajn ŝi havis. Li estis certa pri tri. La proprajn amantinojn li komprenis ke li ne amis. Same kiel li seniluziiĝis pri sia ŝajnprofesio, li seniluziiĝis pri la amantinoj. Io neklara impetetis lin fizike foriri, transloĝiĝi al alia ŝtato, ŝtato kie la suno brilas dum la tuta jaro, ŝtato kie la malpura neĝo ne amasiĝas apud la grandaj vojoj. Tion li ne faros. La publika kolegio pagis lin bone por lia ŝajninstruado. Kaj li bezonis pagmonon por la plijuna filino. Li profunde bezonis la eblecon tagmanĝi kun la filinoj se tio okazis relative malofte.

Siajn infanojn li amis, kaj tial al li ne tute mankis amo se lia koro ofte al li doloris pro soleco.

Tomaso Archer preterpasis tiom da vendejoj, aŭtomobilaj vendejoj, ripozvendejoj, stomakplenigantaj vendejoj, dorlotbestvendejo. Liaj okuloj ree moviĝis de la vojo al la vendejoj. Tiom da miloj da laboristoj laboras en la vendejoj de tiu larĝega longega strato kiu trairas tiom da apudurboj.

Subite li turnis sian aŭton en parkejon antaŭ iu vendejo. Grandaj ruĝ-neonaj literoj literumas la vorton, "Adolta Librovendejo". En la fenestro flagris ruĝ-neona figuro de seks-allogulino.

"Adolta librovendejo," li pensis, "adulta librovendejo, seksil-vendejo, ŝajnseksvendejo." Nur kvar aŭtoj staris en tiu parkejo. Eble li povus seks-ekscitiĝi. Eble li ankoraŭ povas esti seks-viveca, almenaŭ viveta.

Li eliris la malgrandan malnovan aŭtomobilon kun iom da rusto en la malsupraj partoj de la du antaŭpordoj. La trafiko intensiĝis, bruaĉiĝis. La malvarma senventa aero plue vekis lin. La pordon li zorge ŝlosis. Najbaraĵo kun ĉi tia vendejo eble ne estas la plej sekura. Insiste, kun grandaj paŝoj, li marŝis al la adoltvendeja pordo. Ĉe unu rando de la parkejo sidis granda neĝ-amaso. El tiu direkto figuro rapidetis al li.

"Frato, ne iru tien."

La vira voĉo tremetis kaj pro la trafikbruo Archer apenaŭ komprenis lin.

Archer duonturniĝis al viro kiu staras ne pli alta ol li sed kiu aspektas multe pli forta. Pro la lumo de la stratlampo kaj la pasantaj aŭtomobilaj lumoj Archer sufiĉe bone vidis lin. La parolanto estis pli dika ol Archer, sed la larĝaj ŝultroj pensigis lin pli pri muskoloj ol graso. Tiu verŝajna fortulo portis dikan tol-jakon kun ruĝaj kaj nigraj kvadratoj, kaj nigran tolan maristan ĉapon. La naz' estis granda kaj pilkeca, la lipoj strange maldikaj kaj sensangaj. La brovoj estis malhele brosetecaj.

La voĉo, pli alta ol tiu de Archer, ree sonis, kaj streĉante siajn orelojn, Archer komprenis la vortojn.

"Ne iru. Ne iru tien. Dio volas ke oni ne eniru. Eniri tien estas kontraŭ la vorto de Dio." Rapide li parolis kvazaŭ li rediris lecionon rapide ellernitan, timante ke li povos facile forgesi ĝin. Je la lasta frazo la voĉo iomete fortiĝis. "Jesuo Kristo instruas nin pri tio en la Evangelio laŭ Mateo, en la Prediko sur la Monto. Ĉu vi memoras la vortojn?" Liaj vortoj videbliĝis kiel longaj maldensaj blankaĵoj en la frosta aero. Archer pensis pri la vortbalonoj en bildstrioj. La prijesua parolanto paŭzis, pli memfida nun pro tio ke Archer atente aŭskultas lin.

Archer gratetis la frunton, movante la tre varman skiistan ĉapon. "Laŭ mia memoro," malrapide li komencis, "en la Prediko sur la Monto... sur la Ebenaĵo...Jesuo diras ke ni...se ni inon deziras sekse...ni adultas....Ĉu?"

"Ĝuste," la alia diris kun tia rideto kian aprobanta instruisto montras al pliboniĝanta lernanto. "Ĉiu kiu eniras tian fiejon adultas en sia koro."

"Jes, kora adultado. Ĉu vi iam ajn tiel adultis?"

Kun ekmalgaja mieno la alparolanto konfesis, "Bedaŭrinde....Multfoje." Li frotis la dekstran okulon kaj diris ion pri peko kiun Archer ne plene aŭdis pro preterpasanta bruega kamiono. Altege super la larĝa ŝoseo la luno aperis en nubofendo. Pezaj noktaj nuboj apenaŭ moviĝis, sed venteto ekaperis kaj la frosto sur la vizaĝo de Archer preskaŭ sensentigis la haŭton. Li ektremetis.

"Jes, ja, vi devas penti. Vi devas konfesi viajn pekojn al Jesuo Kristo. Vi devas surgenuiĝi antaŭ Li, pardon-petegante." Nun la alia staris pli alta, la ŝultroj plene etenditaj, la brusto aeroplena. La voĉo pliprofundiĝis kaj la okuloj vivpleniĝis. "Jesuo Kristo mortis por, pro niaj pekoj. Li oferis sin ĉar li deziregas ke ni vivu, vivu senfine, kiel Li." Larĝa, forta rideto nun frontis Archer, Archer kiu dum tiom da jaroj studegis pri la problemo de boneco kaj malboneco, pri la dilemo de perfekta Dio kiu kreis neperfektan mondon. La plej grandaj filozofoj luktis kun tiaj problemoj, kaj tiu ul' antaŭ li kredas ke li rajtas instrui al aliaj! Archer knaretis la dentojn kaj ridetis ironie dum la alia ade predikis pri la plej granda donaco, la Donaco de l' Dia Sango, ke oni nepre devegas jesi al tiu plej granda ofera oferto.


←  2  →


    

“Frostsezonaj Pekoj” written by Sylvan Zaft .

Page 2 of 4. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation