La vortoj fluis. Archer turnis la kapon por vidi iun elirantan la seksvendejon. Alta longnazulo en longa mantelo tenante paperan sakon rapidpaŝis al aŭtomobilo. Tiu eniris, kaj rapide sed nesukcese penis funkciigi la motoron. Archer rimarkis ke iomete da neĝo kovris la antaŭfenestron. La kunparolanto de Archer rigardis la forironton kvazaŭ li bezonas paroli ankaŭ al tiu pri Biblie Diaj vortoj. Tiom da animoj kiuj bezonas saviĝon!

La motoro ekfunkciis, kaj la viro en la marista ĉapo ree rigardis Archer. Dum momento li serĉis pluajn vortojn. La aŭtomobilo, iam multekosta, nun kaduka, foriris.

Archer memoris iujn disputojn pri la bon-dia problemo en la universitato kiam li studis por magistriĝi.

"Ĉu vi legis pri Salomono?" li mildŝajne demandis.

Iom perplekse la alia respondis, "Kompreneble. Ĉiuj konas la plej saĝan reĝon de Izraelo."

"Dio amis lin, ĉu ne?"

"Jes, ja. Li konstruigis la Domon de Dio, la Sanktan Templon."

"Dum multaj jaroj li konstruigis ĝin. Li estis fortega reĝo."

"Jes, ja."

"Li estis riĉega." Archer parolis laŭte ĉar la trafiksonoj daŭre laŭtiĝis. Fore bremsoj kriĉis kaj la sonaĉoj de metalo kontraŭ metalo anoncis kolizieton. Grandaj dikaj neĝeroj aperis inter la kunparolantoj, ĉirkaŭ ili, sur ili. La alia aŭskultis, demandece. "Palacon li konstruigis, kaj Dio aperis al li kaj parolis al li." La predikinto kapjesis. La vento blovetis neĝerojn al la vizaĝo de Archer, sed li malatentis tiujn. "Li estis riĉa je oro kaj juveloj kaj inoj."

"Dio koleriĝis kontraŭ li pro la inoj."

"Pro la fremdaj inoj, ne pro tio, ke li havis multajn inojn. Multajn inojn multaj herooj sanktabibliaj havis, ĉu ne? Oni seksumis kun la sklavinoj."

"Kun servantinoj."

"Kun sklavinoj. En la Hebrea, la vorto signifas sklavinoj." Li ridis. "Ili tute ne povis elposteniĝi."

"La Biblio diras servantinoj."

"Kiu Biblio?"

"Kiu Biblio? La Sankta Biblio."

"Estas pli ol unu Biblio, la Juda Biblio, la Protestanta Biblio, la Romkatolika Biblio."

"Estas nur unu Biblio, la vera Biblio."

"Kaj kiu biblio tio estas?"

"La versio de la Reĝo James, kompreneble." Archer gapis. "Jes, certe, tiu estas la nura vera biblio."

"Kaj en kiu lingvo oni verkis la Biblion?"

Ankoraŭ perpleksa, la alia respondis, "En la angla, kompreneble."

Archer tute forgesis la froston. Li etendis la kapon, plene malfermis la okulojn. Li daŭris paroli tiel laŭte por audiĝi ke la gorĝo ekdoloris. "Mia amik', la versio de la Reĝo James estas nur versio. La Sanktan Biblion oni verkis en tri lingvoj, la Hebrea, la Arama, kaj, Novtestamente, en ĉiutaga Helena dialekto. Ĉu vi havas vian Biblion?"

"Ĉe mi," la alia kriis.

"Bonvolu legi la unuan paĝon, la titolpaĝon. Vi legos ke tiu verko trakukiĝis el la originaj lingvoj. La vorto de Dio, laŭ la Kristanoj, troviĝas en Hebreaj, Aramaj kaj Helenaj vortoj. Kiun lingvon Jesuo parolis, laŭ vi?"

Kapneon Archer vidis.

Archer plukriis kapnee, "Ho, vi deziras instrui la vortojn de Dio, la vortojn de Jesuo Kristo kaj vi ne scias la plej elementajn faktojn pri tiuj vortoj kiel ili nun ekzistas."

"La diablo citas Sanktajn Skribojn siacele." La alia mokridis.

"Tamen la Kristana predikisto ne scias sian propran Biblion." Kvazaŭ-amikece Archer metis la dekstran manon al la alies ŝultro, sed tuj la alia duonpaŝe retroiris por eskapi la tuŝon. "Mia amik', bonvolu restudi la Biblion kaj iomete pri la Biblio kaj ties lingvoj kaj poste vi reinstruu. Oni pli malfrivole aŭdus viajn vortojn. Ĉu tio estas diabla konsilo? Se jes, tute malatentu ĝin."

Li turniĝis.

"Kaj via edzino?" la alia kriaĉis.

Ĉeporde Archer laŭtrespondis, "Amiko, frato mia, mi estas viro senedzina." Li aldonis, "Kaj kiam edzinon mi havis, amantojn ŝi havis." Amare li parolis. Malgraŭ la aŭtomobilaj kaj kamionaj bruoj ili klare aŭdis unu la alian.

"Unu peko neniam senkulpigas alian." Archer ekkonsciiĝis pri dizelolea haladzo.

La alia forŝovis neĝerojn de la dikaj nigraj brovoj. Blankaj neĝeroj ornamis la nigran maristan ĉapon. Archer eniris la vendejon kiu aspektis varmega post la ekstera frosto. Kiam li pagis la enir-rajtigan dolaron li demandis, "Kaj kiu estas tiu ulo ekstere?"

La avinja virino kiu prenis la dolaron diris, "Do li ankoraŭ estas tie. Antaŭe li estis bona aĉetanto. Nun li konas Jesuon Kriston kaj li klopodas konvinki miajn aĉetantojn legi tute alian specon de literaturo." Ŝi ridetis amardolĉe. "Kaj li estas ekstere frostiĝanta, kaj mi estas en ĉi tia varma loko." Ŝi ŝultrotremis. "En la mondo estas ĉiaj homoj." Ŝajnis al Archer ke ŝi aludas al kaj ŝi kaj la eksterulo.

Post kvaronhoro dum Archer forbrosis kreskantan neĝ-tavolon de la antaŭfenestroj li rimarkis ke la alparolinto ne plu staras en la parkejo. Eble ties deĵoro finiĝis. , eble, tiu estas hejme rigardante la titolpaĝon de sia Biblio. Eble tiu komencas pripensi.


←  3  →


    

“Frostsezonaj Pekoj” written by Sylvan Zaft .

Page 3 of 4. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation