Frostsezonaj Pekoj

Sylvan Zaft

Je la deka nokte Tomaso Archer aŭtomobilis fore de antaŭkristnaska festo en suda apudurbo. Malgraŭ bongustaj manĝaĵoj kaj kelkaj kokteloj la memoro pri la festo ĝenis lin. Ĉirkaŭ lia aŭtomobilo moviĝis miloj da lumoj, la ruĝaj irantaj en la sama direkto antaŭ li, la blankaj al li. Se iu en aeroplano malsupren rigardus la lumriĉan komplikaĵon, tiu ĝuus la belegan spektaklon, eĉ pli belan ol la mil kristnaskaj lumoj kiuj ornamis la grandan belan domon kie liaj kuninstruistoj ankoraŭ festadis la komencon de la vintra ferio.

Tomaso Archer estis sola, sola eĉ ĉe festo de samlaborantoj. Li instruis filozofion en mezgranda ne tre bona dujara kolegio. La gestudentoj ne ŝatis veran filozofion sed, se instruisto sufiĉe faciligas la kurson kaj permesas longajn vagajn diskutojn pri la vivproblemoj kiujn studentoj ŝatadas diskuti, la instruisto povas allogi sufiĉajn lernantojn por ne perdi la postenon. Tiel Tomaso Archer faras jam de du jardekoj. Se li tiel povos daŭre instruadi unu jardekon plu, li povos emeritiĝi kaj ĝui senĉesajn feriajn tagojn ĝismorte.

Je la komenco li vere ŝatis filozofion, tro, verdire, por instrui kiel nun. Kiam li studis en universitato kaj preparis instruistiĝi li ofte revis pri bonaj studentoj kiuj arde deziros lukti kun la eternaj problemoj de boneco kaj malboneco, de la ekzisto de perfekta Dio en ege neperfekta mondo, de la naturo de vero, tiaj problemoj kiajn Sokrato, Platono, Hume kaj Kant kaj tiom da aliaj profunde esploradis.

En la sesdekaj jaroj kiam Tomaso Archer estis juna, ankoraŭ idealisma, instruisto kaj juna feliĉa edzo kaj patro, lia lando pli kaj pli mergiĝis en la Vjetnaman Militon. Idealismaj kontraŭmilitaj junuloj tute ne deziris partopreni aŭ en la tiea mortigado aŭ en la tiea mortado. La registaro ne minacis enmilitigi ĉiajn junajn virojn. Tiujn kiuj kiel Tomaso Archer estis patroj oni permesis pace ĝui la civilan vivon. Tiujn kiuj estis sukcesaj studentoj oni permesis ĝui la universitatan aŭ kolegian vivon. Pro tio, multaj decidis edziĝi kaj patriĝi, kaj aliaj decidis daŭrigi la studojn dum multaj jaroj. Nepatroj, nestudentoj devis kuniri patriotajn volontulojn al ĝangaloj de sudorienta Azio.

Kiel tiom de aliaj instruistoj kaj profesoroj Archer subtenis tiajn junulojn kiaj protestis kontraŭ la milito. Kiam studento malsukcesis filozofie, Archer malinklinis doni al tiu fiasknoton. Se studento fiaskus li devus foriri de la kolegio. Ne plu studento, la juna viro riskus soldatiĝi. Oni rajtus sendi lin al Vjetnamo. Eble li mortus tie. Archer kaj liaj similuloj tute ne deziris suferi kulposenton pro la eventuala morto de juna viro kiu ricevis fiasknoton.

Tiel komenciĝis la kutimo doni sufiĉe bonajn notojn al vere malsukcesintaj studentoj. Kaj, se oni tiel helpas la virajn, oni devas senpartie helpi la inajn. Iom post iom la gestudentoj ekopiniis ke ili havas la rajton ricevi almenaŭ sufiĉe bonajn notojn. Tiu kutimo ne finiĝis je la fino de la milito.

Post preskaŭ du jardekoj de tia falsa notado, post preskaŭ du jardekoj da gestudentoj kiuj ne ellernis filozofion, Tomaso Archer preskaŭ naŭziĝis pri la profesio.

Ĉe la ĉi-vespera festo geinstruistoj plendis pri la aĉa kvalito de la nunaj studentoj. Archer sentis fortan emon honeste konfesi la propran kulpon. Li deziris ekkriaĉi, "Ni mem estas la kulpuloj! Ni mem estas la hontidevuloj! Ni kuraĝigas la nestudadon. Ni kuraĝigas la neellernadon. Ni kuraĝigas la miton ke tiuj junuloj estas veraj studentoj. Kaj ni tiel agas ĉar ni bezonas ties monon kaj la monon kiun la registaro donas al la institucio por ties ŝajnedukado!"

Oni trinkis alkoholaĵojn. Kelkaj ekdrinkis. La salono kun la brilaj lumoj ruĝaj, blankaj, bluaj, verdaj sur artefarita arbo, kaj la odoroj viandaj, fromaĝaj, dolĉaĵaj, alkoholaĵaj, in-parfumaj plenpleniĝis je mensogoj.

Tiel malfrue ke oni rajtas por foriri de fakultata kristnaska festo, Tomaso Archer, kiu sola aliris, foriris sola, plene malebria pro akra kolero malgraŭ siaj kvar kokteloj.

Antaŭ du jaroj la edzeco finiĝis. Dum kelkaj jaroj li kaj Meg estis kiaj fremduloj en la sama domo. En la lastaj jaroj ŝi amariĝis, parte pro liaj senĉesaj plendoj pri la ŝajnprofesio, parte pro sia envio al du fratinoj kies edzoj ege sukcesas, unu kiel ĥirurgo, la alia kiel vicprezidanto de rapidkreskanta komputilprograma kompanio. Nun ŝi kaj la du filinoj, unu dekkvinjarulo, la alia nova studento en la granda urba universitato, restis en la duetaĝa ruĝbrika domo apud beleta malgranda parko kie antaŭe Tomaso ĝuis kureti. Dume li sola loĝis en apartamento malorda kaj polvoplena.

Tri amantinojn li havis en la lastaj jaroj. Li ne sciis kiomajn ŝi havis. Li estis certa pri tri. La proprajn amantinojn li komprenis ke li ne amis. Same kiel li seniluziiĝis pri sia ŝajnprofesio, li seniluziiĝis pri la amantinoj. Io neklara impetetis lin fizike foriri, transloĝiĝi al alia ŝtato, ŝtato kie la suno brilas dum la tuta jaro, ŝtato kie la malpura neĝo ne amasiĝas apud la grandaj vojoj. Tion li ne faros. La publika kolegio pagis lin bone por lia ŝajninstruado. Kaj li bezonis pagmonon por la plijuna filino. Li profunde bezonis la eblecon tagmanĝi kun la filinoj eĉ se tio okazis relative malofte.

Siajn infanojn li amis, kaj tial al li ne tute mankis amo eĉ se lia koro ofte al li doloris pro soleco.

Tomaso Archer preterpasis tiom da vendejoj, aŭtomobilaj vendejoj, ripozvendejoj, stomakplenigantaj vendejoj, dorlotbestvendejo. Liaj okuloj ree moviĝis de la vojo al la vendejoj. Tiom da miloj da laboristoj laboras en la vendejoj de tiu larĝega longega strato kiu trairas tiom da apudurboj.

Subite li turnis sian aŭton en parkejon antaŭ iu vendejo. Grandaj ruĝ-neonaj literoj literumas la vorton, "Adolta Librovendejo". En la fenestro flagris ruĝ-neona figuro de seks-allogulino.

"Adolta librovendejo," li pensis, "adulta librovendejo, seksil-vendejo, ŝajnseksvendejo." Nur kvar aŭtoj staris en tiu parkejo. Eble li povus seks-ekscitiĝi. Eble li ankoraŭ povas esti seks-viveca, almenaŭ viveta.

Li eliris la malgrandan malnovan aŭtomobilon kun iom da rusto en la malsupraj partoj de la du antaŭpordoj. La trafiko intensiĝis, bruaĉiĝis. La malvarma senventa aero plue vekis lin. La pordon li zorge ŝlosis. Najbaraĵo kun ĉi tia vendejo eble ne estas la plej sekura. Insiste, kun grandaj paŝoj, li marŝis al la adoltvendeja pordo. Ĉe unu rando de la parkejo sidis granda neĝ-amaso. El tiu direkto figuro rapidetis al li.

"Frato, ne iru tien."

La vira voĉo tremetis kaj pro la trafikbruo Archer apenaŭ komprenis lin.

Archer duonturniĝis al viro kiu staras ne pli alta ol li sed kiu aspektas multe pli forta. Pro la lumo de la stratlampo kaj la pasantaj aŭtomobilaj lumoj Archer sufiĉe bone vidis lin. La parolanto estis pli dika ol Archer, sed la larĝaj ŝultroj pensigis lin pli pri muskoloj ol graso. Tiu verŝajna fortulo portis dikan tol-jakon kun ruĝaj kaj nigraj kvadratoj, kaj nigran tolan maristan ĉapon. La naz' estis granda kaj pilkeca, la lipoj strange maldikaj kaj sensangaj. La brovoj estis malhele brosetecaj.

La voĉo, pli alta ol tiu de Archer, ree sonis, kaj streĉante siajn orelojn, Archer komprenis la vortojn.

"Ne iru. Ne iru tien. Dio volas ke oni ne eniru. Eniri tien estas kontraŭ la vorto de Dio." Rapide li parolis kvazaŭ li rediris lecionon rapide ellernitan, timante ke li povos facile forgesi ĝin. Je la lasta frazo la voĉo iomete fortiĝis. "Jesuo Kristo instruas nin pri tio en la Evangelio laŭ Mateo, en la Prediko sur la Monto. Ĉu vi memoras la vortojn?" Liaj vortoj videbliĝis kiel longaj maldensaj blankaĵoj en la frosta aero. Archer pensis pri la vortbalonoj en bildstrioj. La prijesua parolanto paŭzis, pli memfida nun pro tio ke Archer atente aŭskultas lin.

Archer gratetis la frunton, movante la tre varman skiistan ĉapon. "Laŭ mia memoro," malrapide li komencis, "en la Prediko sur la Monto...aŭ sur la Ebenaĵo...Jesuo diras ke ni...se ni inon deziras sekse...ni adultas....Ĉu?"

"Ĝuste," la alia diris kun tia rideto kian aprobanta instruisto montras al pliboniĝanta lernanto. "Ĉiu kiu eniras tian fiejon adultas en sia koro."

"Jes, kora adultado. Ĉu vi iam ajn tiel adultis?"

Kun ekmalgaja mieno la alparolanto konfesis, "Bedaŭrinde....Multfoje." Li frotis la dekstran okulon kaj diris ion pri peko kiun Archer ne plene aŭdis pro preterpasanta bruega kamiono. Altege super la larĝa ŝoseo la luno aperis en nubofendo. Pezaj noktaj nuboj apenaŭ moviĝis, sed venteto ekaperis kaj la frosto sur la vizaĝo de Archer preskaŭ sensentigis la haŭton. Li ektremetis.

"Jes, ja, vi devas penti. Vi devas konfesi viajn pekojn al Jesuo Kristo. Vi devas surgenuiĝi antaŭ Li, pardon-petegante." Nun la alia staris pli alta, la ŝultroj plene etenditaj, la brusto aeroplena. La voĉo pliprofundiĝis kaj la okuloj vivpleniĝis. "Jesuo Kristo mortis por, pro niaj pekoj. Li oferis sin ĉar li deziregas ke ni vivu, vivu senfine, kiel Li." Larĝa, forta rideto nun frontis Archer, Archer kiu dum tiom da jaroj studegis pri la problemo de boneco kaj malboneco, pri la dilemo de perfekta Dio kiu kreis neperfektan mondon. La plej grandaj filozofoj luktis kun tiaj problemoj, kaj tiu ul' antaŭ li kredas ke li rajtas instrui al aliaj! Archer knaretis la dentojn kaj ridetis ironie dum la alia ade predikis pri la plej granda donaco, la Donaco de l' Dia Sango, ke oni nepre devegas jesi al tiu plej granda ofera oferto.

La vortoj fluis. Archer turnis la kapon por vidi iun elirantan la seksvendejon. Alta longnazulo en longa mantelo tenante paperan sakon rapidpaŝis al aŭtomobilo. Tiu eniris, kaj rapide sed nesukcese penis funkciigi la motoron. Archer rimarkis ke iomete da neĝo kovris la antaŭfenestron. La kunparolanto de Archer rigardis la forironton kvazaŭ li bezonas paroli ankaŭ al tiu pri Biblie Diaj vortoj. Tiom da animoj kiuj bezonas saviĝon!

La motoro ekfunkciis, kaj la viro en la marista ĉapo ree rigardis Archer. Dum momento li serĉis pluajn vortojn. La aŭtomobilo, iam multekosta, nun kaduka, foriris.

Archer memoris iujn disputojn pri la bon-dia problemo en la universitato kiam li studis por magistriĝi.

"Ĉu vi legis pri Salomono?" li mildŝajne demandis.

Iom perplekse la alia respondis, "Kompreneble. Ĉiuj konas la plej saĝan reĝon de Izraelo."

"Dio amis lin, ĉu ne?"

"Jes, ja. Li konstruigis la Domon de Dio, la Sanktan Templon."

"Dum multaj jaroj li konstruigis ĝin. Li estis fortega reĝo."

"Jes, ja."

"Li estis riĉega." Archer parolis laŭte ĉar la trafiksonoj daŭre laŭtiĝis. Fore bremsoj kriĉis kaj la sonaĉoj de metalo kontraŭ metalo anoncis kolizieton. Grandaj dikaj neĝeroj aperis inter la kunparolantoj, ĉirkaŭ ili, sur ili. La alia aŭskultis, demandece. "Palacon li konstruigis, kaj Dio aperis al li kaj parolis al li." La predikinto kapjesis. La vento blovetis neĝerojn al la vizaĝo de Archer, sed li malatentis tiujn. "Li estis riĉa je oro kaj juveloj kaj inoj."

"Dio koleriĝis kontraŭ li pro la inoj."

"Pro la fremdaj inoj, ne pro tio, ke li havis multajn inojn. Multajn inojn multaj herooj sanktabibliaj havis, ĉu ne? Oni seksumis kun la sklavinoj."

"Kun servantinoj."

"Kun sklavinoj. En la Hebrea, la vorto signifas sklavinoj." Li ridis. "Ili tute ne povis elposteniĝi."

"La Biblio diras servantinoj."

"Kiu Biblio?"

"Kiu Biblio? La Sankta Biblio."

"Estas pli ol unu Biblio, la Juda Biblio, la Protestanta Biblio, la Romkatolika Biblio."

"Estas nur unu Biblio, la vera Biblio."

"Kaj kiu biblio tio estas?"

"La versio de la Reĝo James, kompreneble." Archer gapis. "Jes, certe, tiu estas la nura vera biblio."

"Kaj en kiu lingvo oni verkis la Biblion?"

Ankoraŭ perpleksa, la alia respondis, "En la angla, kompreneble."

Archer tute forgesis la froston. Li etendis la kapon, plene malfermis la okulojn. Li daŭris paroli tiel laŭte por audiĝi ke la gorĝo ekdoloris. "Mia amik', la versio de la Reĝo James estas nur versio. La Sanktan Biblion oni verkis en tri lingvoj, la Hebrea, la Arama, kaj, Novtestamente, en ĉiutaga Helena dialekto. Ĉu vi havas vian Biblion?"

"Ĉe mi," la alia kriis.

"Bonvolu legi la unuan paĝon, la titolpaĝon. Vi legos ke tiu verko trakukiĝis el la originaj lingvoj. La vorto de Dio, laŭ la Kristanoj, troviĝas en Hebreaj, Aramaj kaj Helenaj vortoj. Kiun lingvon Jesuo parolis, laŭ vi?"

Kapneon Archer vidis.

Archer plukriis kapnee, "Ho, vi deziras instrui la vortojn de Dio, la vortojn de Jesuo Kristo kaj vi eĉ ne scias la plej elementajn faktojn pri tiuj vortoj kiel ili nun ekzistas."

"La diablo citas Sanktajn Skribojn siacele." La alia mokridis.

"Tamen la Kristana predikisto ne scias sian propran Biblion." Kvazaŭ-amikece Archer metis la dekstran manon al la alies ŝultro, sed tuj la alia duonpaŝe retroiris por eskapi la tuŝon. "Mia amik', bonvolu restudi la Biblion kaj eĉ iomete pri la Biblio kaj ties lingvoj kaj poste vi reinstruu. Oni pli malfrivole aŭdus viajn vortojn. Ĉu tio estas diabla konsilo? Se jes, tute malatentu ĝin."

Li turniĝis.

"Kaj via edzino?" la alia kriaĉis.

Ĉeporde Archer laŭtrespondis, "Amiko, frato mia, mi estas viro senedzina." Li aldonis, "Kaj kiam edzinon mi havis, amantojn ŝi havis." Amare li parolis. Malgraŭ la aŭtomobilaj kaj kamionaj bruoj ili klare aŭdis unu la alian.

"Unu peko neniam senkulpigas alian." Archer ekkonsciiĝis pri dizelolea haladzo.

La alia forŝovis neĝerojn de la dikaj nigraj brovoj. Blankaj neĝeroj ornamis la nigran maristan ĉapon. Archer eniris la vendejon kiu aspektis varmega post la ekstera frosto. Kiam li pagis la enir-rajtigan dolaron li demandis, "Kaj kiu estas tiu ulo ekstere?"

La avinja virino kiu prenis la dolaron diris, "Do li ankoraŭ estas tie. Antaŭe li estis bona aĉetanto. Nun li konas Jesuon Kriston kaj li klopodas konvinki miajn aĉetantojn legi tute alian specon de literaturo." Ŝi ridetis amardolĉe. "Kaj li estas ekstere frostiĝanta, kaj mi estas en ĉi tia varma loko." Ŝi ŝultrotremis. "En la mondo estas ĉiaj homoj." Ŝajnis al Archer ke ŝi aludas al kaj ŝi kaj la eksterulo.

Post kvaronhoro dum Archer forbrosis kreskantan neĝ-tavolon de la antaŭfenestroj li rimarkis ke la alparolinto ne plu staras en la parkejo. Eble ties deĵoro finiĝis. Aŭ, eble, tiu estas hejme rigardante la titolpaĝon de sia Biblio. Eble tiu komencas pripensi.

Kie nun estas la lertaj viglaj kundisputantoj de la magistriĝaj jaroj?

La neĝfalo intensiĝis. Tre zorge Archer stiris. Li apenaŭ travidis la antaŭfenestrojn. La aŭtomobilo bezonas novajn viŝilojn kiuj pli bone funkcius. Archer ekŝaltis la radion. Subite laŭta reklamo por nova potenca multekosta aŭtomobilo ĝenis. Tuj li malŝaltis. La tre dika neĝfalo memorigis lin pri frida nebulo en timegiga kinofilmo.

Ekglitis la aŭtomobilo kaj Archer rapide turnis la stirilon kaj pumpis la bremsopedalon kaj apenaŭ evitis frapi trorapidan kamionegon. Preskaŭ aŭdeble la koro batis.

Archer devis fuĝi la grandajn kamionojn turniĝante en malpli larĝajn stratojn kie la trafiko estis neintensa. Li iris tre malrapide. Li tute forgesis la buntajn paĝojn. Li forgesis la Biblioamanton. Li celis la sekuran varman apartamenton kaj samtempe pene mergis urĝon forte premi la akcelilon kaj stiri en la vojon de alvenontaj blankaj lumoj.