Bicikla Rajdo

Sylvan Zaft

Ĉiun dimanĉon la bicikla klubo havis rajdon ekde norda Detrojta antaŭurbo. Oni biciklis restoracien, kunmanĝis, kaj revenis. Entute oni kutime biciklis ĉirkaŭ 55 kilometrojn.

Unu dimanĉon la gvidanto de la rajdo estis Oskar. Li havis proksimume dek pli jarojn ol mi, sed li estis sufiĉe forta biciklisto. Ni nombriĝis dudek dudek kvin. Oskar anoncis ke ni iru unue al kunvenejo de la Kavaliroj de Kolumbo, Romkatolika frateca societo. Tie oni gajnas monon por almozaj celoj per manĝigi vizitantojn. Oni prezentis patkukojn kaj kolbasetojn, kafon kaj oranĝsukon kontraŭ malmultaj dolaroj. Post tiam, ni vizitu la Detrojtan Muzeon de la Holokaŭsto.

Ni komencis bicikli. Tiam biciklado ege plaĉis al mi. Kiel knabo en Detrojto en la jaroj de la Dua Mondmilito mi multe legis kaj lernis, akiris tiom da scio ke miaj kunlernejanoj priskribis min kiel "marŝanta ĉiosciverko". Sed kiel knab-atleto mi tute malsukcesis. Kiam oni elektis la anojn por bazpilkludaj teamoj ĉiam mi estis la lasta elektita. Mi preskaŭ neniam bone frapis la pilkon. Mi imagis min kiel neatleto.

Kiel plenkreskulo mi komencis bicikli. Dum jaroj mi biciklis milojn da kilometroj. En unu tago mi kelkfoje biciklis pli ol cent sesdek kilometrojn. Tiam, mi diris al mi, neniu rajtus diri ke mi estas neatleto.

Biciklante mi sentis min kiel ĉevalrajdisto. Mia korpo antaŭeniris super la tero. Mi povis iri ege pli rapide ol marŝante sed la tuta forto kiu antaŭenigis min venis el miaj propraj muskoloj. Biciklante mi ĝuis la venton kontraŭ la vizaĝo, kontraŭ la korpo kiam tute ne ventis, ĉar movante tra la aero biciklisto kreas sian propran venton. Por turni min, mi klinis. Ke mi tiom klinis, turnis min, kaj ne falis sed antaŭeniris aspektis kiel eta miraklo, mirakleto de movado.

Ĉiam prudenta, mi ĉiam portis kaskon por protekti la cerbon. Mi alte taksis mian cerbon. Mi prisciis, konis homojn kiuj biciklante falis tiel ke la cerboprotekta ostaro forte frapis la teron rokon trotuarrandon, kaj la cerbo tiel skuiĝis ke ĝi akre trafis la ostaron kaj terure vundiĝis. Multaj el tiuj malbonŝanculoj neniam plu biciklos.


1  →


    

“Bicikla Rajdo” written by Sylvan Zaft .

Tiu rakonto originale aperis en Voĉo el Turingujo, numero 8, decembro, 1996, paĝo 5.

Page 1 of 3. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation