La Maljunega Virino kaj la Tri Cervoj

Sylvan Zaft

En kampara parkego naŭdekjarulino sidis en antaŭseĝo de multekosta Japana aŭtomobilo apud sia memfida, arĝenthara filo, antaŭ sia filino brunhara, nervoza. Tre frue tiun matenon la filo aŭtoveturis preskaŭ tri cent mejlojn post la hieraŭa telefonalvoko de la fratino.

"Edvardo," Doroteo telefone petegis, "la tutan tagon ŝi sidas en la sama malnova brakseĝo kiun ŝi neniam permesos min anstataŭigi kaj parolas pri Paĉjokiel ŝi, adoleskantino renkontis lin, kiel ŝi, dudekkvarjara, edzigis lin, kiel bonege li traktis ŝinĈiam ŝi demandas, 'Dum kiom da jaroj li estas fora? Antaŭ kiom da jaroj li forlasis min?'

"Kaj mi devas rediri ke Paĉjo mortis antaŭ naŭ jaroj, en la jaro de la naskiĝo de mia unua nepino. Ĉiam, refoje ŝi diras, 'Kiel bone li traktis min,' kaj la okuloj pleniĝas je larmoj.

"Ŝi rigardadas la fingrojn, kurbitaj pro artrito, faltplenaj pro aĝo. Tiuj fingroj apenenaŭ povas esti la ŝiaj. Kies haŭto estas tia? Ŝi estis tiel dika, sed nun, laŭ la kuracisto, ŝia pezo taŭgas. Laŭ ŝi, ŝia karno malaperadas. kun marŝilo ŝi apenaŭ povas paŝi. Kiam ni devas foriri por viziti kuracistojn ni ĉiam uzas la rulseĝon. Neniu povas konvinki ŝin eliri la domon krom por viziti kuracistojn.

"Tamen vi povas. Venu ĉi tien. Edvardo. Ŝi tiel amas vin. Nur vi povas konvinki ŝin eliri la domon. Vi estas la plej amata infano. Ĉiam vi estis la plej amata infano."

La alvoko venis maloportune. Por sukcesa, agresema negocisto la horo por eliri la gravajn aferojn maloportunas ĉiam. Edvardo aĉetis kaj vendis domojn kaj apartamentajn konstruaĵojn en sia urbego. Jare li aĉetas kaj vendas po kvindek-sesdek konstruaĵojn. Bonege li kalkulas, multon li gajnas. Kiom da tempo investota, tiom da mono gajnota. Kiam li foriras, por ferieto, lia cerbo precize kalkulas la negajnotan monon.

Malgraŭ tio, la fratina peto kortuŝis lin. Li bildigis al si la patrinon, naŭdekjarulino blinda en unu okulo pro fuŝita katarakta operacio, kun strangaj fingroj ade dolorata pro artrito. Ŝi povas apenaŭ marŝi. Ŝi deziras plijunajn fingrojn, haŭton, krurojn, karnon, menson. Konsiderante la nunan sorton de la patrino, Edvardo devis forbrosi antaŭpensojn pri sia propra estonta stato. Ekdecidante, li adiaŭis certan sumon da negajnota mono kaj dum kvin horoj li surŝoseege aŭtomobilis tra maldensa neĝfalo al la tre bela apudurba domo kiun la patrino ne plu povis vere ĝui.


1  →


    

“La Maljunega Virino kaj la Tri Cervoj” written by Sylvan Zaft .

Noto aŭtora: Mi multe dankas la redaktoron de Esperanto sub Suda Kruco, numero 29, septembro-oktobro, 1997, paĝoj 3-6.

Page 1 of 4. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation