La Turistoj kaj la MarleonojSan Francisco, 1998

Sylvan Zaft

Langoj eksatas je troaj gustoj
Ĉinaj, Meksikaj, Francaj.
Okuloj laciĝas pro vidindaĵoj
pontaj, parkaj, strataj, muzeaj.

En lastjarcenta velŝipar'
ni amuziĝis eksciante
pri la alteco neimpona
de la maristoj tiutempaj.

Irante al kajo disigita
de lastjardeka tertremego
ni hupojn aŭdas ne rekonante
la marbestsonojn ni apudas.

Kunpremate ni batalas
tra l' amasoj elspezantaj
por vidi korpojn egajn, nigrajn
en amasoj sur kaj-eroj.

Virbestoj maraj disdonadas
odoregon kaj blekadon
kunpremiĝante kiel turistoj
sur la bretoj postrestantaj.


    

“La Turistoj kaj la Marleonoj — San Francisco, 1998” written by Sylvan Zaft .

El Sub la suda kruco, Numero 35, novembro-oktobro, 1998

Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation