Frostsezonaj Pekoj

Sylvan Zaft

Je la deka nokte Tomaso Archer aŭtomobilis fore de antaŭkristnaska festo en suda apudurbo. Malgraŭ bongustaj manĝaĵoj kaj kelkaj kokteloj la memoro pri la festo ĝenis lin. Ĉirkaŭ lia aŭtomobilo moviĝis miloj da lumoj, la ruĝaj irantaj en la sama direkto antaŭ li, la blankaj al li. Se iu en aeroplano malsupren rigardus la lumriĉan komplikaĵon, tiu ĝuus la belegan spektaklon, pli belan ol la mil kristnaskaj lumoj kiuj ornamis la grandan belan domon kie liaj kuninstruistoj ankoraŭ festadis la komencon de la vintra ferio.

Tomaso Archer estis sola, sola ĉe festo de samlaborantoj. Li instruis filozofion en mezgranda ne tre bona dujara kolegio. La gestudentoj ne ŝatis veran filozofion sed, se instruisto sufiĉe faciligas la kurson kaj permesas longajn vagajn diskutojn pri la vivproblemoj kiujn studentoj ŝatadas diskuti, la instruisto povas allogi sufiĉajn lernantojn por ne perdi la postenon. Tiel Tomaso Archer faras jam de du jardekoj. Se li tiel povos daŭre instruadi unu jardekon plu, li povos emeritiĝi kaj ĝui senĉesajn feriajn tagojn ĝismorte.

Je la komenco li vere ŝatis filozofion, tro, verdire, por instrui kiel nun. Kiam li studis en universitato kaj preparis instruistiĝi li ofte revis pri bonaj studentoj kiuj arde deziros lukti kun la eternaj problemoj de boneco kaj malboneco, de la ekzisto de perfekta Dio en ege neperfekta mondo, de la naturo de vero, tiaj problemoj kiajn Sokrato, Platono, Hume kaj Kant kaj tiom da aliaj profunde esploradis.

En la sesdekaj jaroj kiam Tomaso Archer estis juna, ankoraŭ idealisma, instruisto kaj juna feliĉa edzo kaj patro, lia lando pli kaj pli mergiĝis en la Vjetnaman Militon. Idealismaj kontraŭmilitaj junuloj tute ne deziris partopreni en la tiea mortigado en la tiea mortado. La registaro ne minacis enmilitigi ĉiajn junajn virojn. Tiujn kiuj kiel Tomaso Archer estis patroj oni permesis pace ĝui la civilan vivon. Tiujn kiuj estis sukcesaj studentoj oni permesis ĝui la universitatan kolegian vivon. Pro tio, multaj decidis edziĝi kaj patriĝi, kaj aliaj decidis daŭrigi la studojn dum multaj jaroj. Nepatroj, nestudentoj devis kuniri patriotajn volontulojn al ĝangaloj de sudorienta Azio.


1  →


    

“Frostsezonaj Pekoj” written by Sylvan Zaft .

Page 1 of 7. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation