La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Lewis Carroll

Tradukis Elfric Leofwin Kearney

ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTO 1
ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO. 1
ĈAPITRO I 1
ĈAPITRO II 4
ĈAPITRO III 6
ĈAPITRO IV 8
ĈAPITRO V 11
ĈAPITRO VI 13
ĈAPITRO VII 16
ĈAPITRO VIII 19
ĈAPITRO IX 22
ĈAPITRO X 25
ĈAPITRO XI 27
ĈAPITRO XII 30

ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTO

De ĉi tiu humoraĵo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendiĝis ĝis nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Ĉi tiu verko havas tre altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la angla infanaro.

Sesjara infano volas avide aŭskulti ĝin, vigle proponas demandojn kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso ĉiam kreskas laŭ la kresko de la posedanto: ĉe ĉiu denova tralego la junaj legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere citi ĉiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Ĉeŝŝr Kato, efektive de ĉiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne supozu ke la libro taŭgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: ĉar la kapablo ĉe ĉiu tralego trovi pli da signifo daŭras dum la maturaĝaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio troviĝas sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun profundan principon kiun ili ĵus eligis el la diroj ekzemple de la Raŭpo la Falsa Kelonio.

Sed ni lasu la parolon al la Sonĝbestoj mem.

Prezentante ĉi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian danksenton al ĉiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi ŝuldas al Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi ĉiujn presprovaĵojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi dankas la permeson uzi kelkajn ilustraĵojn de Brinsley de Fanu unue aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de 'Alicio en Mirlando.'

Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn (12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de la homaro; kaj ĉiu, kiu bone konas ambaŭ lingvojn, povos tre facile fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de

La Tradukinto

ANTAŬPAROLO DE LA AŬTORO.

I

En somerbril' ni glitas kvar:
Du fuŝe uzas remon,
Fuŝregas tria knabinet'
Boatan la vagemon.
La kvara (nejunulo) celas
Indulgi la revemon.

II

"Kruela Tri'!  Ĉu volas vi
En tia hor'rakonton?
Se pri la astmo scius vi,
Vi eble sentus honton!"
Protesto senutila! Venkas
Trivoĉa kri', "Rakonton!"

III

Unua per komanda voĉo
Ordonas ekrakonti,
Kaj pli ĝentile Dua petas
"Jes, nepre mir -rakonti."
Rakonton petolrompas Tria
(Ne scias ŝi ja honti!)

IV

Silento falas!  De nun ĉiu
Aŭskultas plenkredulo
Pri l' Sonĝinfano kiu vivas
Kun bird' kaj best' kunulo,
Kunul', jen kiel arbo alta,
Jen eta kiel kulo.

V

Tre ofte volus la laculo
La Sonĝon maldaŭrigi,
Promesas je sekvanta fojo
Ĝin iom plilongigi.
"Jam venis la sekvanta fojo,
Nin volu kontentigi!"

VI

Do kreskis plu la Mirlandaĵoj
Iom post iom, grade:
Naskiĝis ĉiuj en boato
Dum vagis ni remade.
Subiras sun', do hejmen gaje
Ni remas babilade.

VII

Jen Alici' .  Akceptu ŝin
Kaj gardu en memoro:
Al pilgrimint' ja kara estas
El malproksim' la floro;
Velkinte ĝi memorojn vekas
Valorajn pli ol oro.

ĈAPITRO I

MIRINDA FALEGO!

Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Ŝi do ekpripensisne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormemaĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj.

Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:—

"Ho, ve! mi malfruos!"

(Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.)

Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin.

Ne konsiderinte unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.

La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta. Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton.


1  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 1 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation