Mi ĵus diris "tre profundan." Nu, la ŝakto estis efektive tre profunda, ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidisnur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon.

"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, pri falo de l' supro ĝis malsupro de l' ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." ( Tion oni povas kredi.)

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Ĉu neniam la falo finiĝos? "Mi volus scii," diris ŝi laŭte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estispro manko da aŭskultantojoportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn.)

Post ne longe ŝi rekomencis:—"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj." (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando Aŭstralio?'" (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Ĉu vi povus tion fari?) "Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan."

Malsupren, ankoraŭ malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: "Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min." (Dajna estas ŝia kato.) "Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna , vi karul', ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?" Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—"Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?" kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe "Ĉu katojn manĝas vespertoj?" (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "ĉuon" ŝi esprimis.) Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—"Dajna , vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite ŝi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis!

Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn!"

En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.

Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! la seruroj estis tro grandaj, la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.


←  2  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 2 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation