La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj ĝia tuta korpo timskuiĝis.

"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke ŝi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."

"Neamaskatojn," diris ripete la Muso per pasia sibla voĉo. "Ĉu vi , se vi estus mi, amus la katojn?"

"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne koleriĝu. Malgraŭ ĉio, mi tre ŝatus montri al vi nian katon Dajna ; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi ŝin. Ŝi estas la plej kara dorlotaĵo en tuta la mondo,"—Alicio malvigle sencele naĝetis dum ŝi parolis—"kaj tiel komforte ŝi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj viŝante la vizaĝon; ankaŭ tiel bela molaĵo por dorloti sur la genuoj, ankaŭ tiel lerta muskaptistoho, pardonu," denove ekkriis Alicio, ĉar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve ŝi estis certa ke ĝi tre profunde ofendiĝis, kaj ŝi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."

"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis ĝis la lasta vostharo. "Ĉu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Ĉiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malĝentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam aŭdigu antaŭ mi la nomon kato!"

"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Ĉu vi... ĉu vi ŝatas... la hundojn?"

La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide daŭrigis:—

"Proksime de nia domo loĝas bela, ĉarma, hundeto, kiun mi tre ŝatus ke vi vidu. Ĝi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Ĝi kapablas realporti la aĵojn forĵetitajn; ĝi petas manĝaĵon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn ĉiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori la duonon da ili. Ĝi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro ĝiaj kapabloj ĝi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke ĝi mortigas ĉiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis ĝin." Ĉar jen! la Muso naĝas for, for per ĉiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plaŭdbruon.


←  11  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 11 of 70. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation