Bicikla Rajdo

Sylvan Zaft

Ĉiun dimanĉon la bicikla klubo havis rajdon ekde norda Detrojta antaŭurbo. Oni biciklis restoracien, kunmanĝis, kaj revenis. Entute oni kutime biciklis ĉirkaŭ 55 kilometrojn.

Unu dimanĉon la gvidanto de la rajdo estis Oskar. Li havis proksimume dek pli jarojn ol mi, sed li estis sufiĉe forta biciklisto. Ni nombriĝis dudek aŭ dudek kvin. Oskar anoncis ke ni iru unue al kunvenejo de la Kavaliroj de Kolumbo, Romkatolika frateca societo. Tie oni gajnas monon por almozaj celoj per manĝigi vizitantojn. Oni prezentis patkukojn kaj kolbasetojn, kafon kaj oranĝsukon kontraŭ malmultaj dolaroj. Post tiam, ni vizitu la Detrojtan Muzeon de la Holokaŭsto.

Ni komencis bicikli. Tiam biciklado ege plaĉis al mi. Kiel knabo en Detrojto en la jaroj de la Dua Mondmilito mi multe legis kaj lernis, akiris tiom da scio ke miaj kunlernejanoj priskribis min kiel "marŝanta ĉiosciverko". Sed kiel knab-atleto mi tute malsukcesis. Kiam oni elektis la anojn por bazpilkludaj teamoj ĉiam mi estis la lasta elektita. Mi preskaŭ neniam bone frapis la pilkon. Mi imagis min kiel neatleto.

Kiel plenkreskulo mi komencis bicikli. Dum jaroj mi biciklis milojn da kilometroj. En unu tago mi kelkfoje biciklis pli ol cent sesdek kilometrojn. Tiam, mi diris al mi, neniu rajtus diri ke mi estas neatleto.

Biciklante mi sentis min kiel ĉevalrajdisto. Mia korpo antaŭeniris super la tero. Mi povis iri ege pli rapide ol marŝante sed la tuta forto kiu antaŭenigis min venis el miaj propraj muskoloj. Biciklante mi ĝuis la venton kontraŭ la vizaĝo, kontraŭ la korpo eĉ kiam tute ne ventis, ĉar movante tra la aero biciklisto kreas sian propran venton. Por turni min, mi klinis. Ke mi tiom klinis, turnis min, kaj ne falis sed antaŭeniris aspektis kiel eta miraklo, mirakleto de movado.

Ĉiam prudenta, mi ĉiam portis kaskon por protekti la cerbon. Mi alte taksis mian cerbon. Mi prisciis, eĉ konis homojn kiuj biciklante falis tiel ke la cerboprotekta ostaro forte frapis la teron aŭ rokon aŭ trotuarrandon, kaj la cerbo tiel skuiĝis ke ĝi akre trafis la ostaron kaj terure vundiĝis. Multaj el tiuj malbonŝanculoj neniam plu biciklos.

Kiel membro de biciklistaro mi sentis min esti kiel ano de aro de rapidaj graciaj bestoj: antilopoj, gazaloj. Kiam al nova strato ni turnis nin unu post la alia, ni turniĝis, mi pensis, kiel fiŝaranoj.

Varmis tiutage. La multaj verdoj de arboj, arbustoj, herbaroj estis riĉaj. Kiel kutime mi multe ŝvitis kaj la ŝvittuko kiu ĉirkaŭis la fronton baldaŭ malsekiĝis. Malgraŭ la ŝvittuko ŝviteroj eniris la okulojn kaj pikis. Kelkfoje mi devis halti por vringi la tukon. Almanĝirante mi iomete babilis kun la apudaj rajdantoj. Plaĉegis al mi la movadsenton.

Ĉe la kunvenejo de la Kavaliroj de Kolumbo_ni pagis la malmultajn dolarojn petitajn kaj staris en vico, kaj oni donis al ni la deziritajn nutraĵojn kaj trinkaĵojn. Mi manĝis multe pro la fizika ekzercado. Kutime Oskar montris bonan humoron kaj je tiu tago dum la manĝado li tute ne aspektis nekutima.

Post la bona ordinara matenmanĝo ni refoje biciklis kaj post preskaŭ horo atingis la Muzeon. Ĝi situas sur ŝoseo en prospera antaŭurbo apud granda kunvenkonstruaĵo por la juda komunumo. La Muzeon oni konstruis sen fenestroj. Granda parto estas sub la tero. Kiam vizitanto eniras, gardisto serĉas tiun. La tiama gardisto, nigra virino, klarigis ke ofte minaciĝas la Muzeo.

En la enira koridoro ni pasis mapojn kaj bildojn kiu montras la longan, riĉan historion de la judaj komunumoj eŭropaj kiuj pereis. Inter la bildoj estis fotografioj de famaj gejudoj, tiuj, kiuj donacis multe al la eŭropa kulturo inklude de la kulturo de la germanlingvaj landoj kaj de Pollando. Unu el tiuj fotografioj montris tre formalan, tre seriozan sinjoron kun okulvitroj. La etikedo klarigis ke tiu L.L. Zamenhof estis okulkuracisto kaj filologo.

Tiam oni aŭdis la akratonan voĉon de Adolfo Hitlero kriaĉantan kontraŭ la Judoj.

Dum ni pasis la montraĵojn Oskar klarigis al ni ke, tiam dekkelkjarulo, li laboris en Aŭŝvic kiel juda sklavlaboranto. Li priskribis por ni kiel oni devigis lin helpi akcepti la ĵusvenantojn. Kiam li kaj siaj kunsklavlaborantoj ekvidis junan virinon tenantan bebon, ili penis konvinki ŝin doni la bebon al maljunulino. Kutime la virino rifuzis kaj ĉiam, kiam la germana decidisto ekvidis virinon kun bebo li direktis ŝin al la grupo kiu iros al la mortejo. Sen bebo, sana, forta virino havis ŝancon sklaviĝi kaj dum iom da tempo plu vivi.

La nazioj ne malamis la judojn, Oskar diris al ni. Por ili ni judoj estis nur bestoj kiujn oni decidis nuligi. Oni faris sian laboron.

Ni vidis bildaron kun mapo kiu prezentis informon pri la mortmarŝado ekde Aŭŝvic. Kun sia fingro Oskar montris lokon. Li klarigis al ni ke li estis ano de tiu judaro kiun oni ne povis mortigi en Aŭŝvic pro manko da tempo. La Ruĝ-Armeo tro rapide antaŭeniris. Ĉe tiu loko oficiro ordonis pafi kelkajn judojn inter kiuj estis la tiama juna Oskar. Alia oficiro protestis. "Tiuj miaj Judoj estas!" li insistis. Li decidu pri la horo de ties mortoj. Kaj tial Oskar plu vivis.

Ni vidis bildojn, modeletojn de la mortejoj. Ni fluglegis longegan liston de la malaperigitaj judaj komunumoj de Eŭropo. Ni vidis kinofilmojn de transvivintoj de la Holokaŭsto. Oni intervjuis tiujn. Ili priskribis la vivon antaŭ la Milito. Ili priskribis kiel la Nazioj dividis la Gejudojn en du grupojn. Virino klarigis kiel ŝi ekdiris al la plej juna frato, "Iru kaj staru kun la gepatroj!" Bonknabe, la frato tien kuris, tie staris. Ŝia vizaĝo tuj aliiĝis, malbelegiĝis kaj ŝi plorege kriaĉis ke ŝi nekomprene sendis la amatan fraton al la mortigota grupo.

Oskar estis forta sana viro en la sepa jardeko de sia vivo. Li evidente ĝuis la vivon. Poste mi lernis ke li transloĝiĝas al Aŭstralio por loĝi inter parencoj tie. La tutan vivon li ĝuadis fortan vivemon. Por plu vivi li konsentis fariĝi sklavlaboranto por la Nazioj.

Tamen, li memoris tion, kio okazis. Kaj li deziris ke ĉiuj ni biciklistoj iomete komprenu ĝin.