La patrino aspektis pli aĝa ol antaŭ tri monatoj. la malforta rideto, kiam ŝi ekvidis lin kaj malforte diris "Kara Edvardo, vi estas ĉi tie," aperis kiel ŝrumpa memoro de la radiaj ridetoj kiujn ŝi donis al la adoleska Edvardo antaŭ preskaŭ duona jarcento.

Kaj la plendoj komenciĝis, la plendoj pri la fingroj, la haŭto, la doloroj, la longaj sendormaj noktoj. Refoje li aŭdis la senĉesan surprizon kiam ŝi parolis pri la subita morto de la edzo antaŭ naŭ jaroj.

"Unu tagon li estis perfekte sana. Kaj nokton li laŭte ekkriis. Tia dolorego! Kaj post dek horoj pli li forlasis minĈiam mi sonĝas pri li. Kiam mi povas ekdormi."

Edvardo memoris la tiaman fratinan telefonalvokon kiu vekis lin kaj la meznoktan aŭtomobiliradon al la patro kiu mortis duonhoron antaŭ lia alveno.

Por forbrosi tiajn memorojn li metis sian manon sur la ŝian.

"Ni eliru, Panjo. Vi kaj mi kaj Doroteo. Ni iru al 'La Malpermesita Urbo'."

La Malpermesita Urbo estis Ĉina restoracio. Antaŭe ŝi ĉiam ŝatis ĉinajn pladojn.

Malgraŭ malfortaj patrinaj protestoj li helpis ŝin enrulseĝiĝi kaj li puŝis ŝin eksterdomen, malsupren. Doroteo helpis ŝin el la rulseĝo en la aŭtomobilan seĝon. Kia malrapida procezo!

"Stariĝu, PanjoTurniĝuMalantaŭen, iometeNun sidiĝuNe zorgu, vi ne falos. Bone. Nun la krurojNun la sekurzono."

Survoje al la restoracio por distri ŝin Edvardo enmetis sonbendon de la kantoj de George Gershwin kaj Cole Porter, kantoj kiujn ŝi aŭskultis en siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Kaj ŝi memoris!

"Ĉu tiu bela voĉo...?"

"Ella Fitzgerald."

"Kia bela. Belulino ŝi devas esti!"

Ŝi komencis kunkanteti "Summertime", sed preskaŭ tuj ŝi rezignis pri tio. "Mia voĉ' ... ĉiam raŭka."

Tamen ŝi memoris. Kiam li flanken rigardis, larmojn li vidis. Ŝi estis pensemega.

Ili tagmanĝis en la bona ĉina restoracio. Salikokaĵojn kun ovaj blankaĵoj kaj legomoj li mendis. Sur ŝi Doroteo metis salivtukon. La patrino ankoraŭ povis uzi forkon. Nur fojfoje nutraĵero falis.

"Bongusta," ŝi murmuris, "ne kiel ĉe ni." Li zorge metis malmulton sur ŝian teleron. Poste trifoje li metis pli.


←  2  →


    

“La Maljunega Virino kaj la Tri Cervoj” written by Sylvan Zaft .

Noto aŭtora: Mi multe dankas la redaktoron de Esperanto sub Suda Kruco, numero 29, septembro-oktobro, 1997, paĝoj 3-6.

Page 2 of 4. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


© Sylvan Zaft

You are free to make both paper and electronic copies for your personal non-commercial use.

More about licenses


More by Sylvan Zaft:



Click any word for instant translation