La Maljunega Virino kaj la Tri Cervoj

Sylvan Zaft

En kampara parkego naŭdekjarulino sidis en antaŭseĝo de multekosta Japana aŭtomobilo apud sia memfida, arĝenthara filo, antaŭ sia filino brunhara, nervoza. Tre frue tiun matenon la filo aŭtoveturis preskaŭ tri cent mejlojn post la hieraŭa telefonalvoko de la fratino.

"Edvardo," Doroteo telefone petegis, "la tutan tagon ŝi sidas en la sama malnova brakseĝo kiun ŝi neniam permesos min anstataŭigi kaj parolas pri Paĉjo — kiel ŝi, adoleskantino renkontis lin, kiel ŝi, dudekkvarjara, edzigis lin, kiel bonege li traktis ŝin… Ĉiam ŝi demandas, 'Dum kiom da jaroj li estas fora? Antaŭ kiom da jaroj li forlasis min?'

"Kaj mi devas rediri ke Paĉjo mortis antaŭ naŭ jaroj, en la jaro de la naskiĝo de mia unua nepino. Ĉiam, refoje ŝi diras, 'Kiel bone li traktis min,' kaj la okuloj pleniĝas je larmoj.

"Ŝi rigardadas la fingrojn, kurbitaj pro artrito, faltplenaj pro aĝo. Tiuj fingroj apenenaŭ povas esti la ŝiaj. Kies haŭto estas tia? Ŝi estis tiel dika, sed nun, laŭ la kuracisto, ŝia pezo taŭgas. Laŭ ŝi, ŝia karno malaperadas. Eĉ kun marŝilo ŝi apenaŭ povas paŝi. Kiam ni devas foriri por viziti kuracistojn ni ĉiam uzas la rulseĝon. Neniu povas konvinki ŝin eliri la domon krom por viziti kuracistojn.

"Tamen vi povas. Venu ĉi tien. Edvardo. Ŝi tiel amas vin. Nur vi povas konvinki ŝin eliri la domon. Vi estas la plej amata infano. Ĉiam vi estis la plej amata infano."

La alvoko venis maloportune. Por sukcesa, agresema negocisto la horo por eliri la gravajn aferojn maloportunas ĉiam. Edvardo aĉetis kaj vendis domojn kaj apartamentajn konstruaĵojn en sia urbego. Jare li aĉetas kaj vendas po kvindek-sesdek konstruaĵojn. Bonege li kalkulas, multon li gajnas. Kiom da tempo investota, tiom da mono gajnota. Kiam li foriras, eĉ por ferieto, lia cerbo precize kalkulas la negajnotan monon.

Malgraŭ tio, la fratina peto kortuŝis lin. Li bildigis al si la patrinon, naŭdekjarulino blinda en unu okulo pro fuŝita katarakta operacio, kun strangaj fingroj ade dolorata pro artrito. Ŝi povas apenaŭ marŝi. Ŝi deziras plijunajn fingrojn, haŭton, krurojn, karnon, menson. Konsiderante la nunan sorton de la patrino, Edvardo devis forbrosi antaŭpensojn pri sia propra estonta stato. Ekdecidante, li adiaŭis certan sumon da negajnota mono kaj dum kvin horoj li surŝoseege aŭtomobilis tra maldensa neĝfalo al la tre bela apudurba domo kiun la patrino ne plu povis vere ĝui.

La patrino aspektis eĉ pli aĝa ol antaŭ tri monatoj. Eĉ la malforta rideto, kiam ŝi ekvidis lin kaj malforte diris "Kara Edvardo, vi estas ĉi tie," aperis kiel ŝrumpa memoro de la radiaj ridetoj kiujn ŝi donis al la adoleska Edvardo antaŭ preskaŭ duona jarcento.

Kaj la plendoj komenciĝis, la plendoj pri la fingroj, la haŭto, la doloroj, la longaj sendormaj noktoj. Refoje li aŭdis la senĉesan surprizon kiam ŝi parolis pri la subita morto de la edzo antaŭ naŭ jaroj.

"Unu tagon li estis perfekte sana. Kaj nokton li laŭte ekkriis. Tia dolorego! Kaj post dek horoj pli li forlasis min… Ĉiam mi sonĝas pri li. Kiam mi povas ekdormi."

Edvardo memoris la tiaman fratinan telefonalvokon kiu vekis lin kaj la meznoktan aŭtomobiliradon al la patro kiu mortis duonhoron antaŭ lia alveno.

Por forbrosi tiajn memorojn li metis sian manon sur la ŝian.

"Ni eliru, Panjo. Vi kaj mi kaj Doroteo. Ni iru al 'La Malpermesita Urbo'."

La Malpermesita Urbo estis Ĉina restoracio. Antaŭe ŝi ĉiam ŝatis ĉinajn pladojn.

Malgraŭ malfortaj patrinaj protestoj li helpis ŝin enrulseĝiĝi kaj li puŝis ŝin eksterdomen, malsupren. Doroteo helpis ŝin el la rulseĝo en la aŭtomobilan seĝon. Kia malrapida procezo!

"Stariĝu, Panjo… Turniĝu… Malantaŭen, iomete… Nun sidiĝu… Ne zorgu, vi ne falos. Bone. Nun la kruroj… Nun la sekurzono."

Survoje al la restoracio por distri ŝin Edvardo enmetis sonbendon de la kantoj de George Gershwin kaj Cole Porter, kantoj kiujn ŝi aŭskultis en siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Kaj ŝi memoris!

"Ĉu tiu bela voĉo...?"

"Ella Fitzgerald."

"Kia bela. Belulino ŝi devas esti!"

Ŝi komencis kunkanteti "Summertime", sed preskaŭ tuj ŝi rezignis pri tio. "Mia voĉ' ... ĉiam raŭka."

Tamen ŝi memoris. Kiam li flanken rigardis, larmojn li vidis. Ŝi estis pensemega.

Ili tagmanĝis en la bona ĉina restoracio. Salikokaĵojn kun ovaj blankaĵoj kaj legomoj li mendis. Sur ŝi Doroteo metis salivtukon. La patrino ankoraŭ povis uzi forkon. Nur fojfoje nutraĵero falis.

"Bongusta," ŝi murmuris, "ne kiel ĉe ni." Li zorge metis malmulton sur ŝian teleron. Poste trifoje li metis pli.

Refoje en la aŭto ili iris kamparen. Refoje Ella Fitzgerald kantis.

"La arboj! Tiom da arboj!" la patrino diris. Per unu okulo ŝi vidis tiujn. "Kiu plantis la arbojn?"

"Neniu, kompreneble. Ili nur kreskas, nature."

"Tiom da arboj! Kaj neniu plantis tiujn. Nekredeble!"

Post kvin minutoj ŝi demandis, "Kaj kiu faligas la arbojn, kiam tiuj mortas?"

"Neniu. Post la morto ili staras, dum monatoj, dum jaroj. Mi ne scias precize kiel longe. Kaj la ligno malfortiĝas. Finfine ili ekfalas. Tiel la naturo. La mortajn arbojn prizorgas neniu, malsame je urbe."

Ŝi aŭdis la kanton "Anything Goes" kaj rigardis trafenestren. Ĉu ŝi memoris kiam ĉio permesiĝas?

En la parkego li stiris zorge kaj veturis malrapide, serĉante ĉe la vojflankoj. La sonbendo finiĝis, rekomenciĝis.

"Jes, mi konas tiun muzikpecon," ŝi diris. "Ĝin mi memoras."

En la retrospegulo li ekvidis la fratinon kiu sidas silente. Nervoze ŝi mienis. Ĝis nun preskaŭ nenion ŝi diris.

Sur la flankoj de la lago videbliĝis iomete da glacio.

"Rigardu, Panjo," li ekdiris. "Sur la lago. Cignojn!"

"Kie?"

"La grandaj blankaj cignoj. Deko da cignoj!"

Doroteo diris, "Ĉe la alia flanko de la lago."

"Mi vidas blankaĵojn."

"Cignoj."

"Jes, cignoj."

Foraj cignoj. Ŝi povis vidi nur blankajn makulojn. Li serĉadis ĉe la vojflanko. Ili veturis apud la lago, sur monteto kie ili povis vidi distancon de dek kilometroj, kaj poste ili preterpasis la naturstudan konstruaĵon. Apud la senhoma golfejo la aŭtomobilon li haltigis. "Rigardu," li diris, "cervojn."

"Kie? Mi ne vidas bone. Mi havas nur unu bona okulo."

"Rigardu tra la flankfenestro. Tre apud vi. Tiuj manĝas."

Du senkornaraj cervoj staris je distanco de nur dek metroj. Unu el tiuj verŝajne estis juna, pli malgranda ol la alia. Tria staris iom pli malproksime. Ĉiuj metis la buŝon ĉe la herbo.

"Tre apude!" Doroteo urĝis, "Rigardu, Panjo."

La plej granda apuda cervo levis la kapon kaj rigardis ilin, kaj la patrino finfine ekdiris, "Mi vidas! Tiel apudaj! Du! … Tri!"

Cervovosto ekleviĝis kaj oni vidis la blankan subvostaĵon.

"Sed tiuj devas esti malvarmaj."

"Ne, Panjo," Doroteo menspacigis ŝin, "Dio kreis ilin por vivi en la vintro."

"Ĉu ili ne estas malkomfortaj?"

"Ne, Panjo," Edvardo klarigis, "ni homoj estas tropikaj bestoj. Sed tiuj portas vintrajn mantelojn."

Dum dek minutoj la aŭtomobilo staris tie ĉe la flanko de la vojo, kaj la novdekjarulino ade rigardis la tri manĝantajn cervojn. Foje ŝi rimarkis ties belecon, ties maltimemon. Foje ŝi diris, "Kia miraklo!"

Post la dek minutoj, oficiala aŭtomobilo ĉeflanke ekhaltis. Juna parkpolicisto fingromontris antaŭen. Edvardo kapjesis al li. Li memoris la regulojn. Li refunkciigis la motoron. Oni ne rajtas parki ekster la parkejoj.

Ili veturis sur la ŝoseego. Doroteo estis iomete malpli nervoza. La voĉo de Ella Fitzgerald kantis pri Parizo. La patrino aspektis pensema, memorante. Ĉu pri la cervoj? Ĉu pri la propraj junaj jaroj? Edvardo ekrigardis ŝin, samtempe ekplanante kiel li povos vendi iun apartamentan konstruaĵon sur Oak-Strato.