"Estis saĝe veni al ni. Vi nun trinku iom da vino kun akvo, sidu komforte kaj ĉion diru. , ĉu vi preferas ke mi sendu James al la lito?"

"Ho, ne, ne, ne! Mi bezonas konsilon kaj helpon de kuracisto. Temas pri Isa. Jam du tagojn li ne estas hejme Mi ege timas!"

Ne unuafoje ŝi parolis al ni pri la afliktoj de la edzo, al mi kiel kuracisto, al mia edzino kiel malnova amikino kaj kunstudintino. Ŝin ni kvietigis kaj komfortis per tiaj vortoj kiajn ni povis trovi. Ĉu ŝi sciis kie la edzo estas? Ĉu eble ni povos revenigi lin al ŝi?

Ŝajnis ke jes. Ŝi havis tute certan informon ke lastatempe li, kiam la manio kaptis lin, vizitadis opiejon en la plej malproksima orienta urboparto. Ĝis nun liaj orgioj limiĝis ĉiam al unu tago, kaj ekspasma, kaduka, li revenis vespere. Tamen nun la sorĉaĵo efikis sur lin kvardek ok horojn, kaj, sendube, tie li kuŝis inter dokulaĉoj, enspirante la venenon, dorme seniĝante je ties efikoj. Oni povos trovi lin tie, ŝi certis, ĉe la Orbriko-Opiejo en Upper-Swandam-strateto. Sed kion povus ŝi, juna, timema virino; ĉu iri en tian lokon, ekpreni la edzon de inter ĉirkaŭaj brutoj?

Tia estis la situacio, kaj evidente eblis nur unu solvo. Kial ne mi kuniri kun ŝi tiuloken? Kaj, se pripensi, kial iru ŝi? Mi estis la kuraca konsultato de Isa Whitney, kaj, do, povos influi lin. Estante sola mi pli bone sukcesos la endaĵon. Mi donis al ŝi mian vorton ke mi sendos lin hejmen en fiakro ene de du horoj, se li ja troviĝos ĉe la adreso kiun ŝi donis al mi. Do post dek minutoj mi forlasis la brakseĝon kaj la gajan sidĉambron kaj en lu-kabrioleto rapidis orienten kun stranga komisio, kiel tiam al mi ŝajnis, kvankam nur la postaj okazaĵoj povos montri kiagrade stranga.

Nenio malfacilis dum la unua stadio de mia aventuro. Upper-Swandam-strateto estas lokaĉo kaŝita malantaŭ la altaj havenkajoj kiuj laŭas la nordan riverflankon oriente de London-ponto. Inter vestaĉ- kaj ĝinvendejo, aliratan per kruta ŝtuparo kiu desupras al spaco nigra kiel kavernbuŝo, mi trovis la ejon kiun mi serĉis. Ordonante ke la veturigisto atendu, mi desupris laŭ la ŝtupoj, eluzataj per la senĉesa paŝado de ebriaj piedoj; kaj per la lumo de flagra olelampo superporda mi trovis la klinkon kaj eniris longan malaltan ĉambron, kun aero dika-peza pro la bruna opiofumo, kaj lignaj kuŝejoj aranĝitaj unu super la alia kiel en la antaŭparto de ŝipo elmigra.


←  2  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 2 of 40. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 87 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation