La Viro kun la Tordita Lipo

Sir Arthur Conan Doyle

Tradukis Sylvan Zaft

Mi faris la originalan version de la traduko. Poste, Claude Piron afable korektis multajn erarojn kaj faris grandan nombron da sugestoj por plibonigi la stilon. Mi refaris la tradukon sekvante la grandan plejparton de liaj proponoj. Tamen, ĉar en iuj lokoj mi ne uzis liajn sugestojn, mi sole estas respondeca por iuj ajn restantaj eraroj kaj malglataĵoj.

Sylvan Zaft

Isa Whitney, frato de forpasinta elias Whitney, Doktoro de Diostudo, estro de la Diostuda Kolegio de Saint George, estis sklava prenanto de opio. La kutimo kreskadis en li, laŭ mia kompreno, pro iu idiota kaprico kiam li ĉeestis universitaton; ĉar, leginte la priskribon de De Quincey pri narkotaĵaj revoj kaj sentoj, li trasorbigis sian tabakon kun opiofluaĵo provante kaŭzi ion similan. Li eltrovis, kiel tiom da aliaj antaŭ li, ke oni multe pli facile povas ekpraktiki la kutimon ol forigi ĝin, kaj dum multaj jaroj li daŭre sklavis al la drogo, iĝinte abomenaĵo kaj kompatindulo por siaj amikoj kaj parencoj. Ankoraŭ mi povas vidi lin kun flava pasteca vizaĝo, palpebroj senpovaj, etaj pupiloj, tutkunpremiĝinta en seĝo, tuta ruino de nobla vir'.

Iun nokton--estis en junio de 1889--la pordsonorilo eksonis je la horo kiam viro komencas oscedi kaj ekrigardi la horloĝon. Mi rektiĝis en mia seĝo, dum mia edzino mallevis genuen sian kudraĵon kun frustriĝa mieno.

"Paciento!" ŝi diris. "Vi devos foriri."

Mi ĝemis ĉar mi ĵus revenis post laciga tago.

Ni aŭdis la malfermon de la pordo, kelkajn rapidajn vortojn, kaj poste rapidajn paŝojn sur la linoleumo. Nia pordo flugis malferme kaj sinjorino vestita en iu malhela ŝtofo, kun nigra vualo, eniris la ĉambron.

"Vi devas pardoni ke mi eniris tiel malfrue," ŝi komencis, kaj tiam, subite perdante la memregadon, ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de mia edzino, kaj ploregis sur ties ŝultro. "Ho, mi tiel suferas!" ŝi kriis; "mi tiom deziras iom da help'."

"Ej!" diris mia edzino levante la vualon, "estas Kate Whitney. Kiom vi timigis min, Kate! Mi tute ne divenis kiu eniras."

"Mi ne sciis kion fari, mi do iris tuj al vi." Tiel ĉiam estis. Homoj ĉagrenataj venis al mia edzino kiel birdoj lumturen.

"Estis saĝe veni al ni. Vi nun trinku iom da vino kun akvo, sidu komforte kaj ĉion diru. Aŭ, ĉu vi preferas ke mi sendu James al la lito?"

"Ho, ne, ne, ne! Mi bezonas konsilon kaj helpon de kuracisto. Temas pri Isa. Jam du tagojn li ne estas hejme Mi ege timas!"

Ne unuafoje ŝi parolis al ni pri la afliktoj de la edzo, al mi kiel kuracisto, al mia edzino kiel malnova amikino kaj kunstudintino. Ŝin ni kvietigis kaj komfortis per tiaj vortoj kiajn ni povis trovi. Ĉu ŝi sciis kie la edzo estas? Ĉu eble ni povos revenigi lin al ŝi?

Ŝajnis ke jes. Ŝi havis tute certan informon ke lastatempe li, kiam la manio kaptis lin, vizitadis opiejon en la plej malproksima orienta urboparto. Ĝis nun liaj orgioj limiĝis ĉiam al unu tago, kaj ekspasma, kaduka, li revenis vespere. Tamen nun la sorĉaĵo efikis sur lin kvardek ok horojn, kaj, sendube, tie li kuŝis inter dokulaĉoj, enspirante la venenon, aŭ dorme seniĝante je ties efikoj. Oni povos trovi lin tie, ŝi certis, ĉe la Orbriko-Opiejo en Upper-Swandam-strateto. Sed kion povus ŝi, juna, timema virino; ĉu iri en tian lokon, ekpreni la edzon de inter ĉirkaŭaj brutoj?

Tia estis la situacio, kaj evidente eblis nur unu solvo. Kial ne mi kuniri kun ŝi tiuloken? Kaj, se pripensi, kial iru ŝi? Mi estis la kuraca konsultato de Isa Whitney, kaj, do, povos influi lin. Estante sola mi pli bone sukcesos la endaĵon. Mi donis al ŝi mian vorton ke mi sendos lin hejmen en fiakro ene de du horoj, se li ja troviĝos ĉe la adreso kiun ŝi donis al mi. Do post dek minutoj mi forlasis la brakseĝon kaj la gajan sidĉambron kaj en lu-kabrioleto rapidis orienten kun stranga komisio, kiel tiam al mi ŝajnis, kvankam nur la postaj okazaĵoj povos montri kiagrade stranga.

Nenio malfacilis dum la unua stadio de mia aventuro. Upper-Swandam-strateto estas lokaĉo kaŝita malantaŭ la altaj havenkajoj kiuj laŭas la nordan riverflankon oriente de London-ponto. Inter vestaĉ- kaj ĝinvendejo, aliratan per kruta ŝtuparo kiu desupras al spaco nigra kiel kavernbuŝo, mi trovis la ejon kiun mi serĉis. Ordonante ke la veturigisto atendu, mi desupris laŭ la ŝtupoj, eluzataj per la senĉesa paŝado de ebriaj piedoj; kaj per la lumo de flagra olelampo superporda mi trovis la klinkon kaj eniris longan malaltan ĉambron, kun aero dika-peza pro la bruna opiofumo, kaj lignaj kuŝejoj aranĝitaj unu super la alia kiel en la antaŭparto de ŝipo elmigra.

Tra la malforta lumo oni povis malklare ekvidi korpojn kuŝantajn en strangaj nekredeblaj pozoj, kun kurbaj ŝultroj, fleksitaj genuoj, kapoj malantaŭen tiritaj kaj mentono supren, dum eldiversloke malhelaj senbrilaj okuloj ekcelis la ĵus veninton. El la nigra ombro tremis ruĝlumaj disketoj, jen brilaj jen malfortaj laŭ tio, ĉu la venena bruleto kreskis aŭ malkreskis en la metalaj pipfornetoj. La plejparto el la fumantaro kuŝis silente, sed iuj murmuris al si, kaj aliaj kunparolis per strangaj mallaŭtaj unutonaj voĉoj; iliaj diroj ŝprucis hakate kaj poste mortis en silenton, ĉiu elmetis la proprajn pensojn sen atenti la najbaron. En fona malgranda fajrokorbo brulis lignokarbo, ĉe kiu sur tripieda tabureto sidis alta maldika grandaĝulo, kiu, kun la makzelo sur la pugno, kaj la kubutoj surgenue, fiksrigardis la fajron.

Kiam mi eniris, flavpala malaja servisto jam estis rapidanta kun pipo kaj drogprovizo por mi, gestante al vaka lignolito.

"Dankon. Mi ne venas por resti," mi diris. "Ĉi tie estas mia amiko, S-ro Isa Whitney, kaj mi deziras paroli kun li."

Dekstre iu movis kaj ekkriis, kaj rigardante tra la malforta lumo mi ekvidis Whitney, pala, marasma, kaj nekombita, kiu rigardis min.

"Mia Di'! Estas Watson," li diris. Li estis en kompatinda reagstato, kun ĉiu nervo agacita. "Diru, Watson, kioma hor'?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Kiu tag'?"

"Vendredo, la dek naŭa de junio."

"Ĉielon! Mi pensis ke merkredo. Certe ja estas merkredo. Kial vi volas timigi ulon?" Li mallevis la vizaĝon braken kaj ekploris en alta soprana tono.

"Viro, mi diras al vi ke estas vendredo. Jam du tagojn via edzino atendas vin. Vi devus honti!"

"Jes. Sed vi konfuzas vin, Watson, ĉar mi estas tie ĉi nur malmultajn horojn, por tri pipoj, kvar pipoj-mi forgesas kiom. Sed mi alhejmiĝos kun vi. Mi ne timigu Kate-kompatindan etan Kate. Donu la manon! Ĉu vi venis fiakre?"

"Jes. Ĝi atendas."

"Do, mi iros en ĝi. Sed mi certe ŝuldas iom. Demandu kiom mi ŝuldas, Watson. Mi ne bone fartas. Mi nenion povas fari."

Mi marŝis en la mallarĝa pasejo inter la du vicoj da dormantoj sen enspiri por eviti la narkotajn fumaĉojn, serĉe al la mastro. Kiam mi pasis la altan viron ĉe la fajro korbo mi sentis ektiron ĉe la basko, kaj mallaŭte voĉo flustris, "Marŝu pretere, kaj poste ekrigardu min." La vortoj falis klare en miajn orelojn. Mi ekrigardis. Ili povis veni nur el la maljunulo ĉe mia flanko, kaj tamen li ankoraŭ sidis tiel absorbate kiel antaŭe, tre maldika, sulketplena, kurba pro la jaroj, kun opia pipo pendanta inter la genuoj kvazaŭ ĝi falis el la fingroj pro laceco. Mi iris du paŝojn antaŭen kaj rerigardis. Nur per mia tuta sinregado mi subpremis miran ekkrion! Li jam turnis sian dorson por ke neniu krom mi povu vidi lin. Lia formo grandiĝis, la sulketoj foriĝis, la malhelaj okuloj reakiris fajrecon, kaj tie, ĉefajre, larĝridetante pri mia miro sidis neniu alia ol Sherlock Holmes. Li gestis por ke mi alproksimiĝu, kaj tuj, dum li duonturnis la vizaĝon al la aliaj, refariĝis kaduka mollipa maljunulo.

"Holmes!" mi flustris, "kial el ĉiuj surteraj lokoj vi elektis ĉi tiun aĉejon?"

"Plej malbrue," li respondis. "Mi havas bonegajn orelojn. Se vi bonkoros forigi tiun vian ebrian amikon, mi ĝuos iomete paroli kun vi."

"Mi havas lu-veturilon ekstere."

"Do bonvolu alhejmigi lin per ĝi. Vi povos fidi lin, ĉar li aspektas tro molaĉa por povi fi-agi. Mi rekomendas ankaŭ ke vi sendu noton per la fiakristo al via edzino, dirantan ke vi estas kun mi. Se vi atendos ekstere, mi rekuniĝos kun vi post kvin minutoj."

Malfacilas rifuzi ion al Sherlock Holmes, ĉar liaj petoj ĉiam proponiĝas nepridubeble, kun ege kvieta mastreco. Mi sentis, tamen, ke tuj kiam Whitney estos en la kabrioleto, mia misio estos kvazaŭ plenumita; kaj por la cetero, mi ne povus deziri ion ajn pli bone ol kuniĝi kun mia amiko en unu el tiuj apartaj aventuroj kiuj estis por li ĉiutagaĵoj. En kelkaj minutoj mi finis skribi la noton, pagi la ŝuldon, gvidi Whitney eksteren en la veturilon, kaj mi vidis lin veturigata tramallume. Post nelonge kadukulo eliris el la opiejo, kaj jen mi estis marŝanta surstrate kun Sherlock Holmes. Sur du stratoj li trenis sin kurbadorse kun necertaj piedoj. Tiam, post rapida ĉirkaŭrigardo, li rektiĝis kaj elkore ridegis.

"Supozeble, Watson," li diris, "vi imagas ke mi nun aldonis opifumadon al kokainaj injektoj, kaj al tiuj aliaj fi-agetoj pri kiuj vi helpis min per viaj kuracistaj opinioj."

"Mi certe miris trovi vin tie."

"Sed ne pli ol mi trovi vin."

"Mi iris por trovi amikon."

"Kaj mi por trovi malamikon."

"Malamikon, ĉu?"

"Jes; unu el miaj naturaj malamikoj, aŭ, ĉu mi diru, miaj naturaj ĉasaĵoj. Vortŝpare, Watson, mi estas meze de tre rimarkinda esploro, kaj mi esperis ĉerpi ion interesan el la malklaraj vagemaj esprimoj de tiuj ebriuloj, kiel mi kelkfoje antaŭe faris. Se oni rekonus min en tiu opiejo, mia viv' ne valorus unu horon plu; ĉar mi antaŭe miacele uzis ĝin, kaj la fripona eksmilitista hindo kiu estas la mastro tie ĵuris ke li venĝos sin kontraŭ mi. Estas falpordo en la malantaŭa parto de tiu konstruaĵo, apud la angulo de la Paul-kajo, kiu povus rakonti mirigaĵojn pri tiuj kiuj trapasis ĝin dum noktoj senlunaj."

"Kio! Ĉu vi aludas al murditaj?"

"Jes ja, mortintaj korpoj, Watson. Ni estus riĉuloj se ni havus mil pundojn por ĉiu kompatinda ulo kiun oni mortigis tiuloke. Tio estas la plej aĉa murdkaptilo en la tuta riverflanko, kaj mi timas ke Neville St. Clair tien enirinte neniam plu eliros. Sed nia kariolo devas esti ĉi tie." Li metis la du montrofingrojn inter la dentojn kaj akre fajfis-signalo al kiu oni respondis per simila fajfo de fore, baldaŭ sekvata per radaj klakadoj kaj tintadoj hufaj.

"Nun, Watson," diris Holmes, dum alta kariolo ekkuris tramallume, elĵetante du orajn tunelojn de flava lumo el la flanklanternoj. "Vi venos kun mi, ĉu ne?"

"Se mi povos utili."

"Fidinda kamarado ĉiam utilas; kaj kronikisto ankoraŭ pli. Mia ĉambro en La Cedroj estas du-lita."

"La Cedroj?"

"Jes; la domo de S-ro St. Clair. Mi loĝas tie dum mi kondukas la esploron."

"Kie ĝi situas?"

"Apud Lee, en Kent. Ni havas sepmejlan veturon antaŭ ni."

"Tamen mi estas tute en mallumo."

"Kompreneble vi estas. Vi scios pri ĝi poste. Ensaltu! Bone, John; ni ne bezonos vin. Jen duonkrona monero. Atendu min morgaŭ, ĉirkaŭ la dekunua. Liberigu la ĉevalon. Ĝis tiam!"

Li vipetis la ĉevalon kaj ni rapidis tra senfina serio de malgajaj, vakaj stratoj kiuj plilarĝiĝis iom post iom ĝis ni flugis trans larĝbalustradan ponton, sub kiu la malhelega rivero senforte fluadis. Antaŭ ni vastiĝis plua sovaĝejo farita el brikoj kaj mortero; kies silencon rompis nur la pezaj regulaj piedsonoj de policano aŭ la kantoj kaj kriegoj de malfrua aro da diboĉuloj. Malhelaj disaj nuboj senpove vagis traĉiele, kaj kelkaj steloj trembrilis malklare jen kaj jen videblaj tra la nubtruoj. Holmes silente direktis, kun la kapo klinita brusten, aspektante kiel viro perdita en pensado, dum mi sidis apud li, scivola pri tiu nova serĉo, serĉo kiu ŝajne elprovas liajn kapablojn tiel grave; kaj tamen mi timis interrompi lian pensofluon. Ni jam veturis kelkajn mejlojn kaj komencis atingi la limon de la beldoma antaŭurbo, kiam li sin skuis, ŝultrotiris, kaj ekbruligis sian pipon kvazaŭ viro ĵus konvinkita ke li agas plej boncele.

"Vi havas bonegan talenton por silento, Watson," diris li. "Tiel vi multvaloras al samvojulo. Mi ĝojas havi kunparolanton, ĉar miaj pensoj ne tre agrablas. Mi min demandis, kion mi diros al tiu kara, malgranda virino ĉi-nokte kiam ŝi renkontos min ĉeporde."

"Vi forgesas ke mi scias nenion."

"Mi havas apenaŭ tempon por klarigi al vi la faktojn antaŭ ol ni atingos Lee. Ŝajnas absurde simple, kaj tamen mi povas kapti nenion, kio helpus por antaŭeniri. Sendube estas multaj fadenoj, sed mi ne povas tuŝi ties ekstremaĵojn. Nun, mi precize, koncize pridiros la aferon al vi, Watson, por ke vi eble povu ekvidi fajreron kie ĉio mallumas por mi."

"Nu, bonvolu."

"Antaŭ kelkaj jaroj-en majo de 1884 precize-iris al Lee sinjoro, nomita Neville St. Clair, kiu laŭŝajne havis multe da mono. Li luis domegon, beligis la terpecon, kaj ĝenerale vivis bonmaniere. Laŭgrade li amikiĝis en la najbaraĵo, kaj en 1887 li edziĝis al la filino de loka bierfaristo; ili nun havas du infanojn. Li havis nenian okupon, sed interesiĝante pri kelkaj kompanioj, li kutime iris urben matene, revenante ĉiunokte per la vagonaro de la Cannon-strato 5:14. S-ro St. Clair nun estas 37-jara, kondutas modere, estas bona edzo, tre amema patro, viro populara kun ĉiu konato. Mi povas aldoni ke liaj tutaj ŝuldoj ĉi-momente, laŭ ĉio kion ni povis eltrovi, sumiĝas al 88 pundoj kaj 10 ŝilingoj, dum li havas krediton de 220 pundoj ĉe la Banko Capital and Counties. Do estas nenia kialo por pensi ke monaj malfacilaĵoj pezis sur lia menso.

"Lastan lundon S-ro Neville St. Clair alurbis iom plu frue ol kutime, rimarkante antaŭ ol foriri ke li havas du gravajn komisiojn por fari, kaj ke li hejmportos por sia knabeto skatolon da ludbrikoj. Nu, okazis nur hazarde, ke lia edzino ricevis telegramon samlunde, mallonge post lia foriro, dirantan ke malgranda multvalora paketo, kiun ŝi atendis, restis por ŝi ĉe la oficejo de la Kompanio Aberdeen Shipping. Nu, se vi bone konas Londonon, vi scias ke tiu kompania oficejo situas en Fresno-strato, kiu disiĝas de Upper-Swandam-strateto, kie vi ĉi-nokte trovis min. S-ino St. Clair tagmanĝis, alurbis, iom butikumis, iris al la kompania oficejo, ricevis sian paketon, kaj troviĝis precize je la 4:35 piediranta tra la Swandam-strateto, reirante al la stacio. Ĉu vi sekvas min ĝis nun?"

"Tre klaras."

"Se vi memoras, ege varmis lundon, kaj S-ino St. Clair marŝis malrapide, rigardante ĉirkaŭen kun la espero ekvidi fiakron, ĉar al ŝi la kvartalo tute ne plaĉis. Dum ŝi tiel marŝis sur la Swandam-strateto, ŝi subite aŭdis ekkrion, kaj sentis sin glaciiĝi vidante sian edzon kiu rigardis ŝin kaj, ŝajnis al ŝi, gestalvokis el dua-etaĝa fenestro. La fenestro estis malfermita, kaj ŝi klare vidis lian vizaĝon, kiun ŝi priskribis kiel agitata. Al ŝi li freneze mansvingis, kaj tuj malaperis for de la fenestro tiel subite ke ŝajnis al ŝi ke iu nerezistebla forto fortiris lin el malantaŭe. Aparta unika punkto frapis ŝiajn lertajn inajn okulojn: kvankam li surhavis malhelan jakon similan al tiu kun kiu li ekiris urben, nun videblis nek kolumo nek kravato.

"Konvinkita ke io ne estis en ordo, ŝi paŝis laŭ la ŝtupoj malsupren-ĉar la domo estis nenio alia ol la opiejo kie ĉinokte vi min trovis-kaj kurante tra la frontĉambro ŝi provis ŝtupi al la unua etaĝo. Piede de la ŝtupoj, tamen, ŝi renkontis tiun hindan kanajlon, pri kiu mi jam parolis, kiu forpuŝis ŝin kaj, helpata de sia dana asistanto, ĵetis ŝin straten. Plena de la plej frenezigaj duboj kaj timoj, ŝi rapidis sur la strateto kaj, plej bonŝance, renkontis en la Fresno-strato kelkajn policistojn kun ilia inspektisto, kiuj revenis al sia rondiro. La inspektisto kun du aliaj ree kuniris kun ŝi, kaj malgraŭ la rezistado de la posedanto, ili antaŭeniris al la ĉambro en kiu S-ro St. Clair laste estis vidata. Estis nenia signo de li tie. Fakte, sur la tuta etaĝo troviĝis neniu krom aĉa kriplulo forpuŝe aspektanta, kiu ŝajne tie loĝis. Kaj li kaj la hindo forte ĵuris ke neniu posttagmeze estis en la frontoĉambro. Tiel firmaj estis iliaj neoj ke la inspektisto konsterniĝis kaj preskaŭ kredis ke S-ino St. Clair eraris kiam, kun ekkrio, ŝi rapidis al malgranda ligna skatolo kiu kuŝis sur la tablo, kaj deŝiris la kovrilon. Elfalis aro da infanaj ludbrikoj. Estis la ludiloj kiujn li promesis hejmenporti.

"Tiu malkovro, kaj la evidenta konfuzo kiun montris la kriplulo konvinkis la inspektiston ke la afero seriozas. Oni detale esploris la ĉambrojn, kaj la rezultoj tute indikis abomenan krimon. La fronta ĉambro estas senlukse meblita kiel restada ĉambro, kaj apude estas eta dormĉambro el kiu oni povas rigardi la malfronton de unu el la kajoj. Inter la kajo kaj la dormĉambra fenestro estas mallarĝa terpeco kiu senakviĝas dum la malalta tajdo sed altatajde subriveriĝas almenaŭ kvar kaj duonan futojn. La dormĉambra fenestro estis larĝa kaj malsupre malfermebla. Ekzameno rivelis iomete da sango sur la fenestra breto; kelkaj disaj gutoj videblis sur la ligna planko de la dormĉambro. Kaŝite malantaŭ kurtenon en la fronta ĉambro estis ĉiuj vestoj de S-ro Neville St. Clair, krom lia jako. Liaj botoj, liaj ŝtrumpoj, lia ĉapelo kaj lia horloĝo-ĉiuj troviĝis tie. Estis neniaj signoj de perforto sur iu ajn de tiuj vestoj, nek aliaj postsignoj de S-ro Neville St. Clair. Trafenestre li ŝajne iris, ĉar neniun alian eliron oni povis malkovri, kaj la aĉ-aŭguraj sangaj makuloj sur la fenestra breto ne lasis multe da espero ke li povis savi sin naĝante se konsideri ke la tajdo plejaltiĝis je la momento de la tragedio.

"Kaj nun pri la kanajloj kiuj aperas implikitaj en la afero. La hinda eksmilitisto estas konata kiel viro kun plej aĉaj antaŭaĵoj, sed pro tio, ke laŭ la rakonto de S-ino St. Clair, oni scias ke li estis ĉe la piedo de la ŝtupoj nur kelkajn sekundojn post la fenestra apero de la edzo, li apenaŭ povis esti pli ol krimhelpanto. Li difendis sin asertante ke li scias absolute nenion, kaj li protestis ke li havas neniun ideon pri la faradoj de Hugh Boone, la loĝejluanto, kaj ke li neniel povas klarigi la trovon de la vestoj de la mankanta sinjoro.

"Sufiĉas pri la hinda mastro. Nun pri la minaceca kriplulo kiu loĝas en la dua etaĝo de la opiejo, kaj kiu certe estis la lasta homo kies okuloj rigardis al Neville St. Clair. Lia nomo estas Hugh Boone, kaj lia ege malbela vizaĝo estas bone konata de ĉiu homo kiu multfoje vizitas la Urbon. Li estas profesia almozulo, kvankam, por eviti la policajn regulojn, li ŝajnigas ke li vendas alumetojn. Je mallonga distanco tra la Threadneedle-strato, ĉe la maldekstra flanko, estas, kiel vi eble iam rimarkis, mura anguleto. Tie, ĉiutage, tiu estaĵo prenas sian sidlokon, krucante sub si la krurojn, kun iu stoketo da alumetoj surgenue, kaj li estas tiel kompatinda vidaĵo, ke pluveto da almozoj falas en la grasan ledan ĉapon kiu kuŝas trotuare antaŭ li. Mi observis lin pli ol unufoje antaŭ ol imagi ke mi iam profesie konos lin, kaj mi miris pri tio, kiom li rikoltis en malmulte da tempo. Lia aspekto, vi komprenas, estas tiel rimarkinda ke neniu povas pasi sen observi lin. Densa malorda oranĝa hararo, pala vizaĝo difektita de terura cikatro, kiu, per sia kuntiriĝo, suprenturnis la eksteran randon de la supra lipo, buldoga mentono, kaj paro de tre penetraj malhelaj okuloj kiuj unike kontrastas al la harkoloro, ĉio diferencigas lin de la ordinara almozularo, same kiel lia sprito, ĉar li ĉiam pretas tuj respondi al iu ajn mok pikaĵo kiun preterpasanto ekĵetas al li. Laŭ tio, kion ni nun ekscias, tiu estas la viro kiu loĝis en la opiodomo, kaj la lasta vidinto de la sinjoro kiun ni serĉas."

"Sed kriplulo!" diris mi. "Kion li povis fari senhelpe kontraŭ viro en la plejforto de sia viv'?"

"Li estas kriplulo pro tio, ke li lamas; sed krome li aspektas kiel forta bonnutrata viro. Certe via kuracista sperto dirus al vi, Watson, ke malforteco en unu membro ofte estas kompensata per aparta forto alie."

"Bonvolu rakonti plu."

"S-ino St. Clair svenis vidante la sangon ĉefenestran, kaj polististoj eskortis ŝin hejmen en fiakro, ĉar ŝia ĉeesto ne povus helpi la esplorojn. Inspektisto Barton, kiu direktis la enketon, tre zorge ekzamenis la ejon sen trovi ion ajn kio lumigus la problemon. Estis erare ne tuj aresti Boone, kaj oni lasis al li kelkajn minutojn dum kiuj li povis komuniki ion al sia amiko, la hindo, sed tiu fuŝo baldaŭ estis riparita: oni ekkaptis kaj traserĉis lin, bedaŭrinde sen trovi ion ajn kio povus kulpigi lin. Estis, verdire, kelkaj sangmakuloj sur lia dekstra ĉemizmaniko, sed li montris sian ringfingron, kiu tranĉiĝis apud la ungo, kaj li klarigis ke la sango venis de tie, aldonante ke li nelonge antaŭe estis ĉe la fenestro, kaj ke la makuloj tie kiujn oni jam observis, sendube samdevenis. Li energie neis ke li iel vidis S ron Neville St. Clair kaj ĵuris ke la enesto de la vestoj en lia ĉambro estis tiom mistera por li kiom por la polico. Rilate al la aserto de S-ino St. Clair ke ŝi vere vidis sian edzon ĉefenestre, li deklaris ke ŝi devis esti aŭ freneza aŭ sonĝanta. Oni forportis lin, laŭte protestantan, al la policejo, dum la inspektisto restis ĉeloke, esperante ke la forfluanta tajdo povos montri iun freŝan rivelaĵon.

"Kaj ĝi tion faris, kvankam ili ne trovis sur la kotbordo tion kion ili timis trovi. La jakon de Neville St. Clair la tajdo malkovris retroirante, kaj ne s-on Neville St. Clair mem. Kaj kion, viaopinie, ili trovis en la poŝoj?"

"Mi ne povas imagi."

"Ne, mi opinias ke vi ne povus diveni. Ĉiu poŝo plenplenis je pencoj kaj duonpencoj-421 pencoj kaj 270 duonpencoj. Ni ne miru ke la tajdo ne forportis ĝin. Tamen homkorpo estas alia afero. Furioza kirlofluo formiĝas inter la kajo kaj la domo. Verŝajne ke la pezigita jako restis, dum la senvesta korpo forsuĉiĝis riveren."

"Sed mi komprenas ke oni trovis ĉiujn aliajn vestojn en la ĉambro. Ĉu la korpo portis nur jakon?"

"Ne, sinjor', sed oni povus doni pri la faktoj jenan verŝajnan klarigon. Supozu ke tiu viro Boone jam puŝis Neville St. Clair tra la fenestro; neniu homa okulo povus vidi la faron. Kion li farus poste? Kompreneble la ideo frapus lin ke li devus seniĝi de la kulpigaj vestoj. Do li prenus la jakon kaj, traĵetonte ĝin, ekkomprenus ke ĝi surakvos anstataŭ subiĝi. Mankas al li tempo, ĉar li jam de sube aŭdis la baraktadon kiam la edzino klopodis traŝovi sin supren, kaj eble li jam aŭdis de sia hinda kunulo ke la policistoj rapide alkuras. Gravas ke li ne perdu momenton. Li rapidas al kaŝejo kie li amasis la fruktojn de sia almozado, kaj li plenpoŝigas ĉiujn monerojn kiujn li povas por neprigi ke la jako subiĝos. Li traĵetas ĝin, kaj pretas fari same al la aliaj vestoj kiam li aŭdas iun rapide alsupri, kaj li nur havas sufiĉe da tempo por fermi la fenestron antaŭ ol aperas la policistoj."

"Eblas."

"Nu, ni prenos tion kiel pensobazan hipotezon manke de pli bona. Kiel mi jam diris, oni arestis Boone kaj forportis lin policejen, sed oni ne povis montri ion ajn kontraŭ li. Dum jaroj oni konis lin kiel profesian almozulon, sed lia vivo ŝajnis tre kvieta kaj senkulpa. Tiel statas la afero, kaj ĉiuj demandoj kiujn oni devas solvi-kial Neville St. Clair estis en la opiejo, kio okazis al li tiuloke, kie li nun estas, kaj kiel Hugh Boone implikiĝas en lia malapero-restas same distancaj je solvo kiel iam ajn. Mi konfesas ke mi ne povas rememori el mia tuta sperto kazon kiu unuavide ŝajnis tiel simpla sed kiu prezentis tiom da malfacilaĵoj."

Dum Sherlock Holmes detalis tiun unikan serion da eventoj, ni rapidis tra la rando de la urbego ĝis la lastajn disajn domojn ni lasis malantaŭ ni, kaj ni antaŭen klakiris kie kamparaj heĝoj ambaŭflankas. Tuj post kiam li finis, tamen, ni veturis tra du disaj vilaĝoj kie malmultaj lumoj ankoraŭ briletis elfenestre.

"Ni estas ĉe la rando de Lee," diris mia kuniranto. "Ni jam tuŝis tri graflandojn anglajn en nia mallonga veturo: ni ekis en Middlesex, trairis angulon de Surrey, kaj jen finas en Kent. Ĉu vi vidas tiun lumon inter la arboj? Estas La Cedroj, kaj apud tiu lampo sidas virino kies maltrankvilaj oreloj jam sendube kaptis la huftintadon de niaj ĉevaloj."

"Sed kial vi ne kondukas la enketon el Baker-strato?" mi demandis.

"Ĉar multaj esploroj farendas ĉi tie. S ino St. Clair plej bonkore metis du ĉambrojn je mia dispono, kaj vi povas esti certa ke ŝi nepre bonvenigos mian amikon kaj kunlaboranton. Mi malplezure renkontos ŝin, Watson, dum mankas al mi novaĵoj pri ŝia edzo. Jen ni estas. Haltu, vi, haltu!"

NI ĴUS HALTIS ANTAŬ GRANDA DOMO kiu staris en propra terpeco. Stal-knabo elkuris al la ĉevalkapo, kaj elsaltante mi sekvis Holmes sur la malgranda kurba gruzvojeto kiu iris domen. Kiam ni proksimiĝis, ekmalfermiĝis la pordo, kaj malgranda blonda virino staris en la pordejo, vestita per iu pala silkmuslino, kun iometo da lanuga rozkolora ornamaĵo ĉe la kolo kaj manradikoj. Ŝi staris kun la figuro konturita kontraŭ la lumfluo, kun unu mano ĉeporde, la alia avide duonlevita, la korpo iomete kurbiga, la kapo kaj vizaĝo elstaraj; kun avidaj okuloj kaj disaj lipoj, ŝi estis staranta demando.

"Nu!" ŝi ekkriis, "nu?" Kaj tiam, vidante ke estis du el ni, ŝi elmetis esperkrion kiu etiĝis ĝemen kiam ŝi vidis mian kunvenanton kapnei kaj ŝultrolevi.

"Ĉu nenia bona novaĵo?"

"Nenio."

"Ĉu nenio malbona?"

"Ne."

"Dank' al Dio pro tio. Sed eniru. Vi devas esti lacaj, ĉar vi travivis longan tagon."

"Mi prezentu mian amikon, D-ron Watson. Li ege utilis al mi en pluraj miaj kazoj, kaj bonŝancas ke mi povis igi lin veni kaj kunesplori."

"Mi tre kontentas renkonti vin," diris ŝi premante varme mian manon. "Mi certas ke vi pardonos pri io ajn kio mankos al vi en niaj aranĝoj, kiam vi pripensos la baton kiu tiel subite trafis nin."

"Mia kara sinjorino," diris mi, "mi estas armea veterano, kaj eĉ se mi tio ne estus, mi tre bone povas vidi ke ne necesas ia ajn pardonpeto. Se mi iel estos helppova, ĉu al vi, ĉu al mia amiko ĉi tie, mi ja estos kontenta."

"Nun, S-ro Sherlock Holmes," diris la sinjorino kiam ni eniris la bone lumigitan manĝoĉambron sur kies tablo troviĝis malvarma vespermanĝo, "mi volus meti al vi unu aŭ du malkaŝajn demandojn, al kiuj mi petas malkaŝan respondon."

"Certe, sinjorino."

"Ne zorgu pri miaj sentoj. Mi estas nek histeria nek svenema. Mi simple deziras aŭdi vian veran, veran opinion."

"Pri kiu punkto?"

"En la korprofundo, ĉu vi opinias ke Neville vivas?"

Sherlock Holmes ŝajnis embarasiĝi pro la demando. "Malkaŝe, nun!" ŝi rediris, starante sur la tapiŝeto kaj akre rigardante malsupren al li dum li klinsidis sur korbo-seĝo.

"Malkaŝe do, sinjorino, mi ne tion opinias."

"Ĉu vi opinias ke li mortis?"

"Jes."

"Ĉu murdita?"

"Ne tion mi diras. Eble."

"Kaj je kiu tago li trafis sian morton?"

"Je lundo."

"Do eble, S-ro Holmes, vi bonvolus klarigi kiel eblas ke mi ricevis leteron de li hodiaŭ."

Sherlock Holmes eksaltis de la seĝo kiel galvanizita.

"Kion?" li muĝis.

"Jes, hodiaŭ." Ŝi staris ridetante, levante folieton en la aero.

"Ĉu mi rajtas vidi?"

"Certe."

Li avide ekkaptis ĝin, kaj surtable glatigante ĝin, li proksimigis la lampon al si kaj ekzamenis la leteron plej atente. Ankaŭ mi, ekstarinte de sur mia seĝo, okulis super liaj ŝultroj. La koverto estis tre kruda kaj stampita per Gravesend-poŝtstampo kaj la dato de tiu sama tago, aŭ, pli ĝuste de la antaŭtago tial, ke noktomezo pasis jam delonge.

"Kruda skribo," murmuris Holmes. "Certe, sinjorino, tio ne estas la skribo de via edzo."

"Ne, sed la enhavo estas."

"Mi ekvidas ke kiu ajn adresis la koverton devis iri demandi pri la adreso."

"Kiel vi povas ekscii tion?

"La nomo, vi vidas, estas en perfekte nigra inko kiu sekiĝis. La cetero havas grizecan koloron, kiu montras ke oni uzis sorbpaperon. Se oni samtempe skribus ĉion kaj poste sorbigus, nigregus nenio. Tiu viro skribis la nomon, kaj poste paŭzis antaŭ ol li skribis la adreson, kio nur povas signifi ke li ne bone konis ĝin. Tio estas evidente bagatelo, sed nenio tiel gravas kiel bagateloj. Ni nun vidu la leteron. Ho! Estis objekto ĉi tie!"

"Jes, estis ĉi tiu ringo. Lia sigelringo."

"Kaj vi certas ke tio estas en la skribstilo de via edzo?"

"En unu el liaj skribmanieroj."

"Unu, kion…?"

"Lia skribado kiam li rapidis. Tre malsamas de lia kutima skribmaniero, kaj tamen mi bone konas ĝin."

"Kara, ne timu. Ĉio finiĝos bone. Estas erarego kies rebonigo postulos iom da tempo. Atendu pacience. - Neville.

"Skribita per krajono sur blanka paĝo de libro, oktava formato, neniu akvomarko. Hm! Poŝtita hodiaŭ en Gravesend de viro kun malpura dikfingro. Ho! Kaj la klapon leksigelis homo kiu, se mi ne eraras, antaŭe maĉis tabakon. Ĉu vi tute ne dubas ke tio estas la skribo de via edzo, sinjorino?"

"Neniel. Neville skribis tiujn vortojn."

"Kaj oni poŝtis ilin hodiaŭ en Gravesend. Nu, S-ino St. Clair, la nuboj maldikiĝas, kvankam mi ne kuraĝus diri ke la danĝero ĉesis."

"Sed li certe vivas, S-ro Holmes."

"Krom se tio estas lerta falsaĵo por misdirekti nin. La ringo, post ĉio, pruvas nenion. Oni povis forpreni ĝin de li."

"Ne, ne; tio estas, tio estas lia propra skribado."

"Tre bone. Tamen, eblas ke li skribis ĝin lundon kaj ke oni poŝtis ĝin nur hodiaŭ!"

"Eblas."

"Se tiel, multo povis okazi intertempe."

"Ho, ne senkuraĝigu min, S-ro Holmes. Mi scias ke ĉio estas en ordo ĉe li. Estas tiel akuta kunsento inter ni, ke mi scius se io ege malbona okazus al li. La saman tagon kiam mi laste vidis lin, li tranĉvundis sin en la dormoĉambro, kaj malgraŭ tio, ke mi estis en la manĝoĉambro, mi tuj rapidis supren kun la plej certa scio ke io okazis. Ĉu vi pensas ke mi povus respondi al tia bagatelo kaj ankoraŭ ne scii pri lia morto?"

"Nu, post ĉio, kion mi spertis, mi akceptas ke virina impreso povas valori pli ol la konkludo de analiza rezonanto. Kaj en tiu letero vi certe havas tre fortan ateston por subteni vian opinion. Tamen, se via edzo vivas kaj povas skribi leterojn, kial li restas for de vi?"

"Mi ne povas imagi. Tio estas neimagebla."

"Kaj lundon, ĉu li faris nenian rimarkon antaŭ ol foriri?"

"Ne."

"Kaj ĉu vin surprizis vidi lin en Swandam-strateto?"

"Ege."

"Ĉu la fenestro estis malfermita?"

Jes."

"Ĉu li do povis krii al vi?"

"Li povis."

"Ĉu li nur, kiel mi komprenas, elĵetis sensencan krion?"

"Jes."

"Ĉu ekkrion por helpo, viaopinie?"

"Jes. Li mansvingis."

"Sed tio povis esti krio pro surprizo. Ĉu konsterno pri via neatendata apero eble igis lin eklevi la manojn?"

"Eblas."

"Kaj ĉu vi pensis ke oni detiris lin?"

"Li malaperis tiom subite."

"Eble li malantaŭen saltis. Ĉu vi vidis neniun alian en la ĉambro?"

"Ne, sed tiu terura viro konfesis ke li estis tie, kaj la hindo estis ĉe la piedo de la ŝtuparo."

"Jes, ja. Ĉu via edzo, laŭ tio kion vi povis vidi, surhavis la kutimajn vestojn?"

"Jes, sed sen kolumo aŭ kravato. Mi klare vidis lian nudan gorĝon."

"Ĉu li iam ajn parolis pri Swandam-strateto?"

"Neniam."

"Ĉu li iam ajn montris signojn ke li prenis opion?"

"Neniam."

"Dankon, S-ino St. Clair. Tiuj estas la ĉefaj punktoj pri kiuj mi volis havi tute klaran ideon. Ni nun havu malgrandan noktmanĝon kaj poste enlitiĝu, ĉar ni eble havos tre plenan tagon morgaŭ."

Grandan kaj komfortan dulitan ĉambron ŝi disponigis al ni, kaj mi baldaŭ kuŝis inter la littukoj, ĉar mi lacegis post la aventurriĉa nokto. Sherlock Holmes estis tia viro, tamen, kiu senripoze pluiras tagojn, eĉ semajnon, kiam li havas enmense nesolvitan problemon, turnante ĝin, reordigante la faktojn, rigardante ĝin el ĉiu vidpunkto ĝis li aŭ ekkomprenas aŭ konvinkas sin ke la donitaĵoj nesufiĉas. Baldaŭ evidentis al mi ke li prepariĝas por tutnokta sidado. Li demetis sian jakon kaj veŝton, surmetis grandan bluan ĉambrorobon, kaj poste vagis tie kaj tie amasigante kapkusenojn de sia lito kaj kusenojn de la sofo kaj seĝoj. Kun tiuj li konstruis specon de orienta divano sur kiu li eksidis krurkruce, kun, antaŭ si, unco da forta marista tabako kaj skatolo da alumetoj. Per la malforta lamp-lumo mi vidis lin sidantan tie, kun malnova erika pipo inter la lipoj, la okuloj fiksitaj al la angulo de la plafono, la blua fumo volviĝanta supren, silentan, senmovan, kun la lumo sur liaj fortaj aglaj trajtoj. Tiel li sidis dum mi endormiĝis, kaj tiel li sidis kiam subita ekkrio vekis min, kaj mi konstatis ke la somera suno brilas en la apartamenton. La pipo plu estis inter la lipoj, la fumo plu volviĝis supren, kaj la ĉambron plenigis densa tabaka nebuleto, sed el la amaseto da forta marista tabako kiun mi vidis la antaŭan nokton restis plu nenio.

"Ĉu vi vekiĝis, Watson?" li demandis.

"Jes."

"Ĉu preta por matena veturo?"

"Certe."

"Do, vestu vin. Neniu movetas ĝis nun, sed mi scias kie la stalknabo dormas, kaj ni baldaŭ eksterigos la kariolon." Li gorĝridis al si kiam li parolis, liaj okuloj stelbrilis, kaj li ŝajnis malsama viro kompare kun la malgaja pensanto de la antaŭa nokto.

Dum mi vestis min mi ekrigardis mian poŝhorloĝon. Ne surprizis ke neniu movetis. Estis la kvara kaj dudekkvin. Mi apenaŭ finis kiam Holmes reiris kun la novaĵo ke la knabo nun jungas la ĉevalon.

"Mi volas provi etan teorion mian," li diris, surtirante la botojn. "Mi opinias, Watson, ke vi nun staras apud unu el la plej absolutaj stultuloj en Eŭropo. Mi meritas ke oni piedfrapu min de ĉi tie ĝis Charing Cross. Sed mi pensas ke mi nun posedas la ŝlosilon pri la kazo."

"Kaj kie ĝi estas?" mi demandis, ridetante.

"En la banĉambro," li respondis. "Ho, jes, mi ne ŝercas," li daŭrigis, vidante mian mienon de nekredo. "Mi ĵus estis tie, kaj mi elprenis ĝin, kaj mi havas ĝin en ĉi tiu Gladstone-valizo. Venu, mia knab', kaj ni vidu ĉu ĝi taŭgas por la seruro."

Ni iris malsupren kiel eble plej senbrue, kaj eksteren en la brila matena sunlumo. Sur la vojo staris niaj ĉevalo kaj kariolo kun la duonvestita stalknabo atendanta ĉe la kapo. Ni ambaŭ ensaltis kaj for ni rapidis sur la vojo Londonen. Malmultaj kamparaj ĉaroj moviĝis, portantaj legomojn al la urbego, sed la vicoj de domoj ambaŭflanke estis tiel silentaj kaj senvivaj kiel en sonĝa urbo.

"Estis kelkrilate unika kazo," diris Holmes, vipe igante la ĉevalon galopi. "Mi konfesas ke mi estis blinda kiel talpo, sed pli bone lerni saĝon malfrue ol neniam."

Enurbe la plej fruaj vekiĝantoj ĵus dormeme komencis elrigardi el siaj fenestroj dum ni veturis sur la stratoj de la Surrey-flanko. Irante sur la Waterloo-Bridge-vojo, ni transiris la riveron, kaj, rapidante supren sur Wellington-strato, dekstren iris kaj trovis nin en Bow-strato. La polico bone konis Sherlock Holmes, kaj la du policistoj ĉeporde salutis lin. Unu el tiuj tenis la kapon de la ĉevalo dum la alia enkondukis nin.

"Kiu deĵoras?" demandis Holmes.

"Inspektisto Bradstreet, sinjoro."

"Ho, Bradstreet, kiel vi fartas?" Alta dika oficisto jam venis rekte al ni tra la koridoro platŝtona, surhavante kepon kaj jakon kun pasamentaj butonoj. "Mi dezirus mallonge paroli kun vi, Bradstreet."

"Certe, S-ro Holmes. Enpaŝu mian oficejon ĉi tie."

Estis eta oficeja ĉambro simila al oficejo kun granda registrolibro sur la tablo, kaj telefono elstaranta el la muro. La inspektisto eksidis ĉe sia skribtablo.

"Kion mi povas fari por vi, S-ro Holmes?"

"Mi venas ĉi tien pri la almozulo, Boone-tiu kiun oni akuzas koncerne pri la malapero de S-ro Neville St. Clair, el Lee."

"Jes. Oni alportis lin ĉi tien kaj enkarcerigis lin por plua enketado."

"Tion mi aŭdis. Ĉu vi havas lin ĉi tie?"

"En ĉelo."

"Ĉu li estas kvieta?"

"Ho, li donas al ni neniun ĝenon. Tamen li estas malpura kanajlo."

"Malpura?"

"Jes, lavi la manojn estas ĉio, kion li konsentas fari, kaj lia vizaĝ' estas tiel nigra kiel tiu de potriparisto. Nu, kiam oni finos lian kazon, li spertos regulan malliberejan banon; kaj mi pensas ke se vi vidos lin, vi samopinios kun mi ke li bezonas ĝin."

"Mi tre multe dezirus vidi lin."

"Ĉu vere? Ni facile tion aranĝos. Venu kun mi laŭ tiu direkto. Vi povas lasi vian valizon."

"Ne, mi preferas kunporti ĝin."

"Tre bone. Sekvu min, bonvolu." Li kondukis nin en koridoro, malfermis riglitan pordon, pasis malsupren per spirala ŝtuparo, kaj gvidis nin al kalkblanka koridoro kie vicoj da pordoj ambaŭflankis.

"La tria dekstre estas la lia," diris la inspektisto. "Jen ĝi!" Li senbrue ekmovis panelon en la supra parto de la pordo kaj trarigardis.

"Li dormas," li diris. "Vi povas vidi lin tre bone."

Ni ambaŭ metis la okulojn al la krado. La malliberulo kuŝis kun la vizaĝo al ni, en tre profunda dormo, spirante malrapide kaj peze. Li estis mezalta viro, vestita malelegante kiel taŭgas al lia okupo, kun kolora ĉemizo elstaranta tra ŝiro en la ĉifona mantelo. Li estis, kiel la inspektisto diris, ege malpura, sed la malpuraĵo kiu kovris la vizaĝon ne povis kaŝi ĝian forpuŝan malbelecon. Larĝa batstrio de malnova cikatro trairis de okulo al mentono, kaj per ĝia kuntiro suprenturnis unu flankon de la supra lipo tiel, ke tri dentoj montriĝis en ĉiama kolera grimaco. Amaso de tre ruĝa hararo kreskis malalte super la okuloj kaj la frunto.

"Bela ulo, ĉu ne?" diris la inspektisto.

"Li certe bezonas lavon," rimarkis Holmes. "Mi supozis ke tiel estos, kaj mi prenis la liberecon alporti la ilojn." Li malfermis la Gladstone-valizon dum li parolis, kaj elprenis, je mia miro, tre grandan lavspongon.

"Haha! Vi estas komikulo," gorĝridis la inspektisto.

"Nun, se vi bonvole malfermos tiun pordon tre senbrue, ni baldaŭ havigos al li pli respektindan aspekton."

"Nu, kial ne?" diris la inspektisto. "Li ne bonaspektas por la reputacio de la ĉeloj de Bow-strato, ĉu?" Li glitigis sian ŝlosilon en la seruron, kaj ni ĉiuj tute senbrue eniris la ĉelon. La dormanto duonturnis sin kaj poste refalis en profundan dormon. Holmes klinis sin al la akvokruĉo, malsekigis la spongon, kaj dufoje per ĝi energie tutfrotis la vizaĝon de la karcerulo.

"Mi prezentu al vi," li laŭtvoĉis, "S-ron Neville St. Clair, el Lee, en la Kenta graflando."

Neniam en mia vivo mi vidis ion similan. La vizaĝo de la viro senŝeliĝis subsponge kiel arbŝelo. For estis la kruda bruna koloreto! For ankaŭ la terura cikatro kiu antaŭe trakudris ĝin, kaj la tordita lipo kiu donis forpuŝan rikanon al la vizaĝo! Ektireto forportis la fuŝplektitan ruĝhararon, kaj jen, side sur la lito aperis pala malgajvizaĝa rafinit-aspekta viro, nigrahara, glathaŭta, kiu frotis al si la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis kun dorma konfuziĝo. Tiam vidante sin malkaŝita, li akre kriegis kaj kaŝis sian vizaĝon en la kapkusenon.

"Sanktan Ĉielon!" kriis la inspektisto, "jen vere estas la mankanta viro. Mi rekonas lin el la foto."

La malliberulo turnis sin kun la mieno de viro elrevigita kaj donanta sin al sia sorto. "Nu, tiel estu," diris li. "Kaj, mi petas, pri kio oni akuzas min?"

"Pri la forigo de S-ro Neville St. -- Ho, ne, neniu povus akuzi vin pri tio, krom se oni kunmetus kazon pri provo memmortigi," diris la inspektisto kun larĝa rideto. "Nu, mi estas dudek sep jarojn en la polico, sed ĉi tiu afero vere gajnas la premion."

"Se mi estas S-ro Neville St. Clair, evidentas ke neniu faris krimon. Oni do kontraŭleĝe detenas min."

"Neniu krimo fariĝis, sed tre granda eraro," diris Holmes. "Vi pli saĝe agus fidante vian edzinon."

"Ne pro la edzino; pro la infanoj," ĝemis la enĉelulo. "Dio helpu min, ili ne hontu pri sia patro. Mia Di'! Kia malkovro! Kion mi faru?"

Sherlock Holmes sidiĝis apud li sur la kuŝejon kaj bonkore manpremis lian ŝultron.

"Se vi lasus al juĝejo la taskon klarigi la aferon," li diris, "vi apenaŭ povus eviti publikan scion; tio estas memkompreneble. Sed, se vi konvinkos la policajn instancojn ke ili povas fari nenion kontraŭ vi, mi ne scias kial la detaloj trovus vojon en la ĵurnalojn. Inspektisto Bradstreet, mi estas certa, faros notojn pri ĉio kion vi diros al ni kaj donos ilin al la taŭgaj instancoj. La kazo do neniam iros en la juĝejon."

"Dio benu vin!" pasie ekkriis la malliberulo. "Mi suferus enkarceriĝon, ja, eĉ ekzekuton, prefere ol lasi mian mizeran sekreton iĝi familia makulo ĉe miaj infanoj.

"Vi estas la unuaj kiuj aŭdos mian historion. Mia patro estis instruisto en Chesterfield, kie mi ricevis bonegan edukon. Mi vojaĝis multe kiam juna, teatris aktore, kaj fine fariĝis raportisto por vespera ĵurnalo en Londono. Iutage mia redaktisto volis havi serion da artikoloj pri almoz petado en la urbego, kaj mi min proponis por havigi ilin. Jen la punkto kie ĉiuj miaj aventuroj komenciĝis. Mi povis akiri la faktojn sur kiuj mi bazos miajn artikolojn nur provante almozpeti kiel nespertulo. Kiam mi estis aktoro mi kompreneble lernis ĉiujn sekretojn por alpreni iun ajn aspekton, kaj mi estis fama pro mia lerto tiurilate. Mi profitis de mia scio. Mi ŝminkis la vizaĝon, kaj, por fariĝi kiel eble plej kompatinda mi faris bonan cikatron kaj fiksis unu flankon de mia lipo en tordo per peceto de haŭtkolora plastro. Poste kun ruĝhararo kaj taŭgaj vestoj, mi prenis mian lokon en la aferista parto de la urbo, ŝajne kiel vendisto de alumetoj sed vere por almozi. Dum sep horoj mi laboradis je la metio, kaj kiam mi revenis hejmen vespere, mi mire konstatis ke mi ricevis ne malpli ol 26 ŝilingojn 4 pencojn.

"Mi verkis miajn artikolojn kaj ne multe pensis pri la afero, ĝis, post iu tempo, mi garantiis ŝuldon de amiko kaj oni prezentis al mi leĝmandaton por 25 pundoj. Mi tute ne sciis kiel akiri la monon kiam ideo ekfulmis. Mi petis du pluajn semajnojn de la kreditoro kaj ferion de miaj estroj, kaj pasigis la tempon almozpetante en la financa kvartalo ŝanĝinte mian aspekton. Post dek tagoj mi havis la monon, kaj la ŝuldon mi pagis.

"Nu, vi povas imagi kiel malfacile estis refiksiĝi al peniga laborado por nur po du pundoj semajne dum mi sciis ke mi povos gajni tiom ĉiutage ŝminkante la vizaĝon, metante surtere mian ĉapon, kaj sidante senmove. Estis longa batalo inter mia fiero kaj la mono, sed finfine la mono venkis, kaj mi forlasis ĵurnalismon por sidadi tagon post tago en la angulo kiun mi unue elektis, inspirante kompaton pro mia aĉega vizaĝo kaj plenigante miajn poŝojn per kupraj moneroj. Nur unu viro sciis mian sekreton. Li estris krudan ejon kie mi antaŭe loĝis en Swandam-strateto, kie ĉiumatene mi povis eliri kiel malpurega almozpetanto kaj vespere aliigi min al bonvesta viro de la urbo. Tiun ulon, hindan veteranon, mi multe pagis por povi uzi ĉambraron kaj scii ke mia sekreto estos sekura.

"Nu, tre baldaŭ mi konstatis ke mi ŝparas grandajn sumojn da mono. Mi ne diras ke iu ajn almozulo en la stratoj de Londono povus enspezi jare po 700 pundojn-kio estas malpli ol miaj mezaj enspezoj-sed mi havis apartan superecon en mia povo transformi mian aspekton, kaj ankaŭ en facileco de vigla respondo kiu pliboniĝis pro praktikado kaj faris min bone konata originalulo en la financa urboparto. La tutan tagon fluo da pencoj, kaj jen kaj jen ankaŭ arĝentaj moneroj, verŝiĝis al mi, kaj estis tre malbona tago kiam mi ne ricevis du pundojn.

"Dum mi riĉiĝis mi aspiris pli alten, prenis domon en la kamparo, kaj fine edziĝis. Mi agis tiel ke neniu suspektu pri mia reala okupo. Mia kara edzino sciis ke mi havas aferon en la financa kvartalo. Ŝi ne sciis kian.

"Lastan lundon post la labortago mi ankoraŭ ne finis vesti min en mia ĉambro super la opiejo kiam mi ekrigardis trafenestre kaj vidis je mia konsterno kaj miro ke mia edzino staras surstrate kun la okuloj plene fiksitaj al mi. Mi ekkriis surprize, suprenĵetis miajn brakojn por kaŝi la vizaĝon, kaj rapidante al mia konfidenculo, la hindo, petegis ke li lasu neniun alsupri al mi. Mi aŭdis ŝian voĉon desube sed mi sciis ke ŝi ne povos veni supren. Mi tuj forĵetis miajn vestojn, kovris min per tiuj de almozulo, kune kun miaj koloraĵoj kaj peruko. Eĉ edzinaj okuloj ne povis trai tiel kompletan aliiĝon. Sed tiam enmensiĝis ke oni eble serĉos la ĉambron, kaj ke la vestoj povos perfidi min. Mi ekmalfermis la fenestron, pro mia subita ago ree malfermante tranĉvundon kiun mi matene faris en la dormoĉambro. Tiam mi ekkaptis mian jakon, kiu estis pezigita pro la kupraj moneroj kiujn mi ĵus transmetis en ĝin el la leda saketo en kiu mi portis miajn enspezojn. Mi ĵetis ĝin, kaj ĝi malaperis en Tamizon. La aliaj vestoj devis sekvi, sed tiumomente aŭdiĝis kurego de policistoj supren, kaj post kelkaj minutoj mi trovis, iom, mi devas konfesi, senstreĉiĝe, ke anstataŭ rekoni min kiel S-ron Neville St. Clair, oni arestis min pro lia murdo.

"Mi ne scias ĉu estas io aISA WHITNEY, FRATO DE FORPASINTA ELIAS WHITNEY, Doktoro de Diostudo, estro de la Diostuda Kolegio de Saint George, estis sklava prenanto de opio. La kutimo kreskadis en li, laŭ mia kompreno, pro iu idiota kaprico kiam li ĉeestis universitaton; ĉar, leginte la priskribon de De Quincey pri narkotaĵaj revoj kaj sentoj, li trasorbigis sian tabakon kun opiofluaĵo provante kaŭzi ion similan. Li eltrovis, kiel tiom da aliaj antaŭ li, ke oni multe pli facile povas ekpraktiki la kutimon ol forigi ĝin, kaj dum multaj jaroj li daŭre sklavis al la drogo, iĝinte abomenaĵo kaj kompatindulo por siaj amikoj kaj parencoj. Ankoraŭ mi povas vidi lin kun flava pasteca vizaĝo, palpebroj senpovaj, etaj pupiloj, tutkunpremiĝinta en seĝo, tuta ruino de nobla vir'.

"Mi ne scias ĉu estas io ajn alia por klarigi. Mi firme decidis gardi mian aliiĝon tiel longe kiel eble; tial mia prefero por malpura vizaĝo. Sciante ke mia edzino estos ege maltrankvile, mi deprenis mian ringon kaj konfidis ĝin al la hindo kiam neniu policisto min rigardis, kune kun rapida skribaĵo, diranta al ŝi ke ŝi havas neniun kialon por timi."

"Tiu noto nur atingis ŝin hieraŭ," diris Holmes.

"Bona Dio! Kian semajnon ŝi devis pasigi!"

"La polico observadis tiun hindon," diris Inspektisto Bradstreet, "kaj mi povas facile imagi ke por li estis malfacile poŝti leteron neobservate. Probable li enmanigis ĝin al iu sia marista kliento kiu tute forgesis pri ĝi dum kelkaj tagoj."

"Jes ja," diris Holmes, kapjese aprobante. "Mi ne havas dubon pri tio. Sed ĉu oni neniam ajn procesis kontraŭ vi pro almozado?"

"Multfoje, sed kio estis monpuno al mi?"

"Tio devas ĉesi nun, tamen," diris Bradstreet. "Se la polico prisilentos tiun aferon, devos esti nenio plu pri Hugh Boone."

"Mi jam ĵuris tion per la plej solenaj ĵuroj kiujn homo povas fari."

"Tiuokaze mi pensas ke probable ni faros nenion plu pri la afero. Sed se ni trovos vin denove, tiam ĉio publikiĝos. Mi estas certa, S-ro Holmes, ke ni multe ŝuldas al vi pro la klarigo de la afero. Mi dezirus scii kiel vi atingis viajn konkludojn."

"Mi atingis tiujn," diris mia amiko, "per sidado sur kvin kusenoj, konsumante uncon da forta marista tabako. Mi pensas, Watson, ke se ni veturos al Baker-strato ni alvenos tien ĝustahore por matenmanĝi."

jn alia por klarigi. Mi firme decidis gardi mian aliiĝon tiel longe kiel eble; tial mia prefero por malpura vizaĝo. Sciante ke mia edzino estos ege maltrankvile, mi deprenis mian ringon kaj konfidis ĝin al la hindo kiam neniu policisto min rigardis, kune kun rapida skribaĵo, diranta al ŝi ke ŝi havas neniun kialon por timi."