Tra la malforta lumo oni povis malklare ekvidi korpojn kuŝantajn en strangaj nekredeblaj pozoj, kun kurbaj ŝultroj, fleksitaj genuoj, kapoj malantaŭen tiritaj kaj mentono supren, dum eldiversloke malhelaj senbrilaj okuloj ekcelis la ĵus veninton. El la nigra ombro tremis ruĝlumaj disketoj, jen brilaj jen malfortaj laŭ tio, ĉu la venena bruleto kreskis malkreskis en la metalaj pipfornetoj. La plejparto el la fumantaro kuŝis silente, sed iuj murmuris al si, kaj aliaj kunparolis per strangaj mallaŭtaj unutonaj voĉoj; iliaj diroj ŝprucis hakate kaj poste mortis en silenton, ĉiu elmetis la proprajn pensojn sen atenti la najbaron. En fona malgranda fajrokorbo brulis lignokarbo, ĉe kiu sur tripieda tabureto sidis alta maldika grandaĝulo, kiu, kun la makzelo sur la pugno, kaj la kubutoj surgenue, fiksrigardis la fajron.

Kiam mi eniris, flavpala malaja servisto jam estis rapidanta kun pipo kaj drogprovizo por mi, gestante al vaka lignolito.

"Dankon. Mi ne venas por resti," mi diris. "Ĉi tie estas mia amiko, S-ro Isa Whitney, kaj mi deziras paroli kun li."

Dekstre iu movis kaj ekkriis, kaj rigardante tra la malforta lumo mi ekvidis Whitney, pala, marasma, kaj nekombita, kiu rigardis min.

"Mia Di'! Estas Watson," li diris. Li estis en kompatinda reagstato, kun ĉiu nervo agacita. "Diru, Watson, kioma hor'?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Kiu tag'?"

"Vendredo, la dek naŭa de junio."

"Ĉielon! Mi pensis ke merkredo. Certe ja estas merkredo. Kial vi volas timigi ulon?" Li mallevis la vizaĝon braken kaj ekploris en alta soprana tono.

"Viro, mi diras al vi ke estas vendredo. Jam du tagojn via edzino atendas vin. Vi devus honti!"

"Jes. Sed vi konfuzas vin, Watson, ĉar mi estas tie ĉi nur malmultajn horojn, por tri pipoj, kvar pipoj-mi forgesas kiom. Sed mi alhejmiĝos kun vi. Mi ne timigu Kate-kompatindan etan Kate. Donu la manon! Ĉu vi venis fiakre?"

"Jes. Ĝi atendas."

"Do, mi iros en ĝi. Sed mi certe ŝuldas iom. Demandu kiom mi ŝuldas, Watson. Mi ne bone fartas. Mi nenion povas fari."

Mi marŝis en la mallarĝa pasejo inter la du vicoj da dormantoj sen enspiri por eviti la narkotajn fumaĉojn, serĉe al la mastro. Kiam mi pasis la altan viron ĉe la fajro korbo mi sentis ektiron ĉe la basko, kaj mallaŭte voĉo flustris, "Marŝu pretere, kaj poste ekrigardu min." La vortoj falis klare en miajn orelojn. Mi ekrigardis. Ili povis veni nur el la maljunulo ĉe mia flanko, kaj tamen li ankoraŭ sidis tiel absorbate kiel antaŭe, tre maldika, sulketplena, kurba pro la jaroj, kun opia pipo pendanta inter la genuoj kvazaŭ ĝi falis el la fingroj pro laceco. Mi iris du paŝojn antaŭen kaj rerigardis. Nur per mia tuta sinregado mi subpremis miran ekkrion! Li jam turnis sian dorson por ke neniu krom mi povu vidi lin. Lia formo grandiĝis, la sulketoj foriĝis, la malhelaj okuloj reakiris fajrecon, kaj tie, ĉefajre, larĝridetante pri mia miro sidis neniu alia ol Sherlock Holmes. Li gestis por ke mi alproksimiĝu, kaj tuj, dum li duonturnis la vizaĝon al la aliaj, refariĝis kaduka mollipa maljunulo.


←  3  →


    

“The Man With the Twisted Lip” written by Sir Arthur Conan Doyle . Translated by Sylvan Zaft .

Page 3 of 40. Go to page Print version

Source: Sylvan Zaft's homepage


Sir Arthur Conan Doyle died in 1930, so his works are in the public domain in countries and areas where the copyright term is the author’s life plus 88 years or less.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation