"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumiĝas. Mi devas indulgi lin ĝis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:

"Mi restos senmove kaj aŭskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ĝin fermis?"

"Mi b'daŭras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ĝin ekkriegus kaj m' ankoraŭ ne pretas. Mi fermis ĝin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."

La kapitano moviĝetis kaj murmuris malforte, “Akvon!” Instinkte mi stariĝis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian ŝultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:

L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi.”

"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."

"Li mortu! Kaj vi n' enmiksiĝu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"

Malgraŭ lia mallaŭta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortiĝis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaŭ konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:

"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."

Li estas mia frato.”

Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antaŭscio la baldaŭ anoncotan informaĵon. Restis al mi ununura petego kaj ĝin mi faris.

"Roberto, diru al mi la signifon de ĉio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ĝi. Estas pli bona rimedo por ĝustigi malĝuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ĝin."

Mia voĉo tremetis dum mi parolis kaj mi aŭdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaŭ li aŭdis ĝin kaj se iam fareto mia gajnis karecon respekton de li, lia memorado pri ĝi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, ŝajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ĝi estis, sed la respondo min favoris ĉar kiam la rigardo denove leviĝis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.

"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne ŝanĝos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la ŝancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."

Ho, ne! Memoru ke li estas via frato.”

Malsaĝa eldiraĵo. Tion mi konsciis jam dum ĝi trairis miajn lipojn ĉar nigra malrideto kunamasiĝis sur la vizaĝo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermiĝis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tuŝis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaŭ li, kontentiĝante, ŝajne, lasi ĉesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera ĉambro.

"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaŭ nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiaŭvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."

Kiu estas Lucino?” mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.

Kun unu el la rapidaj ŝanĝoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto pleniĝis, la fikstenitaj manoj sterniĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj mi aŭdis nur la hezitantajn vortojn:

Mia edzino. Li forprenis ŝin.”

En tiu momento ĉiu timemo glutiĝis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvenĝi ofendon por kiu nur tio ĉi ŝajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstataŭe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ŝajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenkliniĝintan pro malĝojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattuŝe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.

La kapitano ĝemis denove kaj flustre dirisAeron!” sed mi ne ekmoviĝis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraŭ fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia buŝo aspektis senĝoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, ĉar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malriĉaj, kiun povas antaŭenkliniĝi por ricevi la plej fieraj.

"Vi komprenu, S'jorino, lia patro — mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaŭlia patro mortis antaŭ du jaroj kaj postlasis nin ĉiujn al S'joro Nedo — tie li nun kuŝas, tiam li 'stis dekokjara. Ĉiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn haŭton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ĉiuj, precipe por mi, kaj aĉetis Lucinon de ĉe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke ŝi plaĉas al mi. M' edziĝis kun ŝi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ĝis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaŭ. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ŝi eluziĝu tie en lia rizmarĉo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ŝin kaj — ŝin prenis."


←  5  →


    

“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .

Page 5 of 10. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation