Mia Kontrabandulo

Louisa May Alcott

Tradukis Edwin Grobe

D-ro Franko eniris dum mi flikis la ŝiraĵojn de malnova ĉemizo por ke Toĉjo dece pasu en sian tombon. Novajn ĉemizojn ni konservis por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por “belvesti lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron,” kiel diris iu virino, priskribante la bonan funebran ceremonion kiun ŝi okazigis por sia filo kontraŭ ĝenega monkosto.

“Fraŭlino Dano, mi havas problemon,” komencis la kuracisto kun mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed plaĉus al mi ke vi ĝin anticipu."

“Kion mi faru por helpi vin?”

"Fidavorte, malplaĉas al mi ĝin devi proponi, sed vi povas jes ja helpi min, mi petas."

“Tial vi nur bonvolu nomi ĝin.”

"Vidu, oni ĵus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere malbona kazo ĉiusence. Ebriiĝinta kanajla kapitaneto kiun oni penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas plenaj, la flegistinoj estas ĝismorte surŝarĝitaj kaj volonte konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas endanĝerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsaniĝis de la febro, plaĉas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona helpanto. La ulo ne daŭre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin en la kvara etaĝo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu fako kaj faros mian plejon por vin helpi ĉiumaniere. Nu, tial, ĉu vi bonvolas konsenti?"

"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato. Kelkaj el ĉi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino mi estas ankaŭ paganino. Iom plaĉus al mi komprenigi al ili ke, kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas prizorgi."

"Bonege. Mi antaŭopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu troviĝis entombigante sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis ĉar li estis severe tranĉita sur la kapo. Ĉu vi deziras lin utiligi?"

"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri ĉi tiu afero same kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataŭ esti helpata de ili. Sed ĉu la viro sufiĉe bonsanas?"

"Jes, almenaŭ por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li plaĉos al vi. Laŭŝajne li estis tre belaspekta antaŭ ol oni tranĉis al li la vizaĝon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia mastro, mi kuraĝas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom aroganta kaj fieraĉa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li eniris sed ĵuris preferi morti en la strato ol loĝi ĉe la nigruloj malsupre. Tial mi loĝigis lin en la okcidenta alo por ke li restu eksterdanĝere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"

"Tuj post kiam Toĉjo estos prizorgita, Skinero translokigita, Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masaĝita, Daŭnzo suprenportita, Uphamo enlitigita kaj ĉiuj kvardek nutritaj."

Ni ridis ambaŭ, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun lecionon ke gajeco estas savo, ĉar en etoso de suferado kaj morto, peziĝo de koro baldaŭ paralizus utilon de mano se ne estus donacita al ni la benita kapablo rideti.

Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante disipiĝintaspektan knabon deknaŭ- aŭ dudekjaran delirantan en la soleca ĉambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo atendanta en la apuda ĉambro. Interesiĝante nepre pli pri la nigra viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke li estas “aroganta kaj fieraĉa”, mi rigardetis lin sekrete dum mi ĉirkaŭaspergis la ĉambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj aranĝis laŭguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn sed neniam tiel belaspektan specon. Ĉiujn nigrajn virojn oni nomas “knaboj” eĉ se ili estas grizharaj. Ĉi tiu “knabo” estis almenaŭ dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis sur sia lito farante nenion. Vidiĝis nenia libro, nenia pipo, nenia plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun mano sur ĉiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontraŭan muron, tiel sorĉite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri mia ĉeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre ne estis senbruaj. Lia vizaĝo duone forturniĝis sed mi aprobis la guston de la kuracisto ĉar la profilo kiun mi vidis disponis ĉiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan haŭtkoloradon malheligitan pro malŝirmo, rozkolorajn lipojn kaj vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio kiu en tiaj homoj ŝajnas ĉiam starigi mutan proteston kontraŭ la malobservita leĝo ilin kondamninta ekde ilia naskiĝhoro. Kion li povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis tien kaj tien; paŝsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj la konstanta muĝado de armeaj ĉaregoj suprenvenis ekde la strato; tamen li ne ekmoviĝis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion kion oni nomas “la nigra paŭtado” kiam, dum tagoj, ili nek ridetis, nek parolis, apenaŭ manĝetis. Sed ĉi tio estis pli ol tio ĉar la viro ne meditadis pasive pri iu eta malĝojo. Li ŝajnis vidi ĉioabsorbigan fakton aŭ fantazion registritan sur la muro restinta blankaĵo por mi. Mi scivolis ĉu temas pri iu profunda misfaro aŭ malĝojo vivtenita per memorado kaj senpova bedaŭro? ĉu li lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala ĝis la fino? ĉu forrabas duonon el la dolĉeco de tiu libereco nun lia, la scio ke iu karulo de li ankoraŭ kuŝas malĝoje en la infero el kiu li mem eskapis? Mia koro varmiĝis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi eniris kaj tuŝis al li la ŝultron.

Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis tro nova beno por jam efektivigi siajn feliĉajn ŝanĝojn. Dum li salte stariĝis, kun la mano ĉe la tempio kaj dirante obeeme, “Jes, S'jorino,” forfuĝis ĉia romantikeco kolektiĝinta ĉirkaŭ li, postlasante la plej malĝojan el ĉiuj malĝojaj faktoj en vivanta formo antaŭ mi. Ne nur la vireco ŝajnis formorti el li sed ankaŭ la belaspekto min unue alloginta, ĉar, kiam li alturniĝis, mi vidis la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone resanigite, ĝi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti en la menso rapidajn memoraĵojn pri la scenoj al kiuj ĝi rilatas. Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaŭ fermiĝis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotranĉaĵo tiel difektis tiun parton de lia vizaĝo ke, kiam mi ĝin vidis, mi spertis la senton ke belega medalo subite renversiĝis, vidigante al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto ol la bronza malliberulo de Mikel-Anĝelo. Subitege, pere de unu el tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni nin komprenas, mia celo ŝanĝiĝis. Tial, kvankam unue mi eniris dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.

“Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero.”

Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprenŝovis la malbonvolan klapon, la belaspekta profilo denove turniĝis ĝis mi kaj denove ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:

“Mi dankas vin.”

Eble estis fantazio mia, sed ŝajnis al mi ke la rigardon de kunmiksitaj surprizo kaj riproĉo kiun li direktis al mi enestis ankaŭ spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de senanima humileco kiun lernas tiel baldaŭ tiuj kompatinduloj:

“Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas.”

"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi tutkore gratulas."

Tio plaĉis al li. Lia vizaĝo ekbrilis, liaj ŝultroj kvadratiĝis. Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li diris vigle:

“Dank' al vi, S'jorino. Ĉu 'stas pluaĵo por fari por vi?”

"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, ĉar estas multaj pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aŭ helpantoj. Ĉu vi jam havis la febron?"

“Ne, S'jorino.”

"Ili devintus antaŭpensi pri tio kiam ili alportis lin ĉi-tien. Ne taŭgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."

Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi, eble mi devintus juĝi ĝin nur impertinenta aŭ almenaŭ maldeca.

"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti ĉi-supre kun la febro ol malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."

Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti kaj lin enlitigi apud la plej mizeraĉa blankhaŭta paciento. Same kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis en soleca ŝvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por superombri la tutan landon.

"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Joĉjon. Sed ĉu vi sufiĉe bonsanas kaj fortikas?"

“M' opinias povi taŭgi, S'jorino.”

Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaŭ gravus nur iomete se li malkapablus kaj se li kapablus tio ĝojigus preskaŭ neniun.

“Jes, ankaŭ mi samopinias. Kiel mi nomu vin?”

“Boĉjo, S'jorino.”

Ĉiu virino havas aparte ŝatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme. Toĉjo, Riĉjo kaj Heĉjo taŭgus inter viroj kiujn feliĉigas tiaj mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn sufiĉe aĝajn por esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco. Tiu “Boĉjo” neniam taŭgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon “Guĉjo” kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel forte kunligita al kajtovosto.1

“Kio estas via alia nomo?” mi demandis. "Plaĉas al mi nomi miajn helpantojn per iliaj familinomoj anstataŭ per iliaj baptonomoj."

"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj mastroj. Alie ni sennomiĝas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi sur mi n'nion de li."

"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu ĉi tiun kruĉon por mi, se vi bonvolas."

Li foriris. Tamen malgraŭ la tuta malsovaĝa obeado kiun antaŭe lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraŭ ne venkiĝis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li ĉar la rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro de la kvara de julio.2

Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian ĉambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberiĝis la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La febro sin forbruligis rapide ĉar enestis la feblan korpoframon de tiu maljuna junulo verŝajne malmulte da vitaleco por ĝin nutri. Laŭ la malkaŝaĵoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo nombriĝis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin silentigis aŭtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis kaj blasfemaj fantaziaĵoj aŭ fivortaj kantaĉoj ruĝigis miajn vangojn kaj alvenigis sur la vizaĝon de Roberto mienon de naŭzo. La kapitano estis ĝentlemano laŭ la ĝenerala mondotakso sed laŭ mia opinio la ĝentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas. Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie en li troviĝas punkto ankoraŭ tro dolora por toleri la plej etan tuŝadon. Pro liaj lingvaĵo, maniero kaj inteligenteco tamen mi inferencis ke lia haŭtkoloro akiris al li la kelkajn avantaĝojn atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; feliĉa pro la libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo aliigis tiel videble lian aspekton per tiel ĉiutage plipeziĝanta malĝojo. Sed mankis al mi kuraĝo kaj neniu alia havis la tempon nek la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de branĉo de la kavalirecaj “U.F.V.”-oj.3

En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom la ĝenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano ĉar povus esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de la du antaŭaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, ĉar tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas laciĝon kaj malkonstatigas timon ĝis la forpaso de la krizo.

"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo kiam okazos verŝajne kelkaj ŝanĝoj. Nenio krom dormado aŭ miraklo lin travivigos nun. Bonan nokton!"

Foriris la kuracisto kaj, manĝante tutan manplenon da vinberoj, mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano kaj sidiĝis sur malmolan tabureton por komenci mian vaĉon. La kapitano kuŝis kun lia varma marasma vizaĝo turnita ĝis mi, plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur malfacile povintus kompreni. Roberto kuŝis etendiĝinte sur sia lito en la interna ĉambro kies porto staris duonaperte por ke freŝa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan figuron kaj pli helan vizaĝoprofilon kaj, havante nenion por fari en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu, verŝajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urĝon ĝin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antaŭensendi al pli sekuraj loĝejoj, tamen li respondis, “Ne, dankon, S'joro,” tiam foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis min perturbi ĉar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi. Dum mi sidis aŭskultante la horloĝojn de la nin ĉirkaŭantaj preĝejospajroj, mi distriĝis planante la estontecon de Roberto same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran manplenon da atutoj per kiuj entrepreni ĉi tiun vivoludon ĝis nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam raŭka sufokita voĉo alvokis:

“Lucino!”

Estis la kapitano kaj iu nova teruro ŝajnis lin esti provizore plifortiginta.

“Jes, jen estas Lucino,” mi respondis, esperante lin trankviligi postsekvante lian fantazion, ĉar lian vizaĝon malsekigis la humidaĉa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado ofte antaŭiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min, dilatiĝante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, ĝis li ekparolis feroce:

"Tio estas mensogo! Ŝi mortis. Kaj ankaŭ Boĉjo, damnu lin!"

Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan melodion ofte antaŭe mildigintan tian deliron, sed apenaŭ trapasis miajn lipojn la linio,

“Vidu afablan paciencon rideti pri doloro,” kiam li mankaptis mian pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:

"Silentu! Antaŭe ŝi kantis tiumaniere al Boĉjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi ĵuris vippeli la diablon el ŝi kaj mi plenumis la ĵuron. Sed, eksciu, ke antaŭ ol tranĉi al si la gorĝon ŝi promesis min hanti kaj tiun promeson ŝi nun plenumas!"

Li fingreindikis ion malantaŭ mi kun aspekto de tiel pala malĝojo ke senvole mi ekrigardis transŝultron kaj eksaltetis kvazaŭ vidinte veran fantomon; ĉar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ĉambro, mi vidis ombran vizaĝon ĉirkaŭtan de nigra hararo kaj perceptis sube, ĉe-gorĝe, iun skarlataĵon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antaŭenkliniĝis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ĝi parton de sia ruĝa ĉemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaŭgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaĝon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ĝin observis — malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartiĝis kiel tiuj de homo aŭskultanta per ĉiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ĉashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antaŭe atendita predo.

“Ĉu vi konas lin, Roberto? Ĉu li parolas pri vi?”

"Mia Ĉ'elo, ne, S'jorino. Ĉiuj ili posedas duondekduon da Boĉjoj. Mi nur vekiĝis ĉar mi aŭdis mian nomon. Temas nur pri tio."

Li parolis tre nature kaj rekuŝiĝis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan ŝanĝon. La tremo moderiĝis, la malvarma ŝvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aŭ lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondiĉon je noktomezo, petis ke mi tenu la ĉambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekiĝo. Ege senzorgigite, mi kuŝigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj juĝis min preta plenumi unu el tiuj heroaĵoj kiujn scipovigas longa ekzercado — “unuokulan dormadon”—kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas ĉiuj sensoj krom la aŭdo. La plej minimuma murmuro aŭ movo ĝin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso “ekstari en ripozo”. En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ĉar antaŭaj gvatdevoj, izoliĝo kaj multaj maltrankviligaĵoj faris siestojn danĝeraj entreprenoj. Ekvekiĝinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte ĉion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekiĝi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.

La batsono de malaltvoĉa horloĝo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterniĝis aŭdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstariĝis por ekscii ĉu mia longa forgesado okazigis iun difektaĵon. Forta mano kontraŭpremis min sur mian seĝon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute laŭlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaŭ-anoncanta nevideblan danĝeron. Li estis ege pala; lia buŝo, kruela; ambaŭ okuloj plenis je sombra fajro, ĉar eĉ la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ĝi. Sed lia tuŝo estis stabila, lia voĉo mallaŭta, dum li diris:

"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekiĝis tro frue."

"Delasu min, Roberto. La kapitano moviĝetas. Mi devas dozi medikamenton al li."

“Ne, S'jorino. Vi n' moviĝu 'nunuran colon. Rigardu!”

Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antaŭe lasis la medikamenton. Ĝi estis malplena.

“Ĉu li jam trinkis ĝin?” mi demandis, pli kaj pli mistifikite.

"Mi ĝin forĵetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ĝi."

“Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?”

“Ĉar ke mi malamegas lin.”

Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizaĝo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanĉis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paliĝis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita danĝero ilin alfrontas, ĉar Roberto liberigis mian brakon, sidiĝis sur la randon de la lito min antaŭstaranta kaj diris kun misaŭgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj aŭdis ĝin:

"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ĉar ke l' pordo 'stas ŝlosita kaj la ŝlosilo 'stas en mia poŝo. N' ekkriu, ĉar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via buŝo, antaŭ ol k' oni aŭdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."

"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta maniero, kaj lia kapo sencerbumiĝas. Mi devas indulgi lin ĝis kiam alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri, tute trankvile:

"Mi restos senmove kaj aŭskultos vin. Sed bonvolu malfermi la fenestron. Kial vi ĝin fermis?"

"Mi b'daŭras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi trasaltus ĝin aŭ ekkriegus kaj m' ankoraŭ ne pretas. Mi fermis ĝin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera rimedo mia."

La kapitano moviĝetis kaj murmuris malforte, “Akvon!” Instinkte mi stariĝis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian ŝultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:

“L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi.”

"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas prizorgi lin."

"Li mortu! Kaj vi n' enmiksiĝu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"

Malgraŭ lia mallaŭta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon en lia rigardo kaj malfortiĝis pro timo. Tamen la timo instigis min kaj, apenaŭ konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min malliberigintajn kaj ekkriis:

"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial vi malamas lin? Li ne estas via mastro."

“Li estas mia frato.”

Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun svaga sed senerara antaŭscio la baldaŭ anoncotan informaĵon. Restis al mi ununura petego kaj ĝin mi faris.

"Roberto, diru al mi la signifon de ĉio tio. Ne estigu krimon kaj duonrespondecigu min pri ĝi. Estas pli bona rimedo por ĝustigi malĝuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri ĝin."

Mia voĉo tremetis dum mi parolis kaj mi aŭdis la timigitan batetadon de mia koro. Ankaŭ li aŭdis ĝin kaj se iam fareto mia gajnis karecon aŭ respekton de li, lia memorado pri ĝi helpis min tiam. Li malsuprenrigardis, ŝajnis starigi demandon al si. Mi ne scias kio ĝi estis, sed la respondo min favoris ĉar kiam la rigardo denove leviĝis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.

"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne ŝanĝos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia S'joro la ŝancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos mi."

“Ho, ne! Memoru ke li estas via frato.”

Malsaĝa eldiraĵo. Tion mi konsciis jam dum ĝi trairis miajn lipojn ĉar nigra malrideto kunamasiĝis sur la vizaĝo de Roberto kaj liaj fortaj manoj fermiĝis en fiaspekta speco de retengesto. Sed li ne tuŝis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaŭ li, kontentiĝante, ŝajne, lasi ĉesigi la vivon al tiu la malrapidan sufokadon de la senaera ĉambro.

"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam multe antaŭ nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie 'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiaŭvespere. Kaj nun necesas k' li finvivu."

“Kiu estas Lucino?” mi demandis rapide, celante teni lian menson sur iu ajn malmurda pensadvojo.

Kun unu el la rapidaj ŝanĝoj komune ekzistantaj en miksita temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj de Roberto pleniĝis, la fikstenitaj manoj sterniĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj mi aŭdis nur la hezitantajn vortojn:

“Mia edzino. Li forprenis ŝin.”

En tiu momento ĉiu timemo glutiĝis en brulanta indigno pri la misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata ekvenĝi ofendon por kiu nur tio ĉi ŝajnis la sola kompenso. Ne plu estis sklavo aŭ kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis lin alfronte al mia taksado. Anstataŭe senlima kompato en mi sopiris lin savi, helpi, konsoli. Vortoj ŝajnis tiel senpovaj ke neniajn mi proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan, senhejman, subenkliniĝintan pro malĝojo kiun mi ne scipovis kuraci kaj delikattuŝe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun bonkoran viron.

La kapitano ĝemis denove kaj flustre diris “Aeron!” sed mi ne ekmoviĝis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraŭ fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia buŝo aspektis senĝoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli longe." Kaj li rakontis, ĉar kompato estas donaco kiun povas havigi la plej malriĉaj, kiun povas antaŭenkliniĝi por ricevi la plej fieraj.

"Vi komprenu, S'jorino, lia patro — mi rajtus diri nia patro se mi n' hontus pr' ili ambaŭ—lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj postlasis nin ĉiujn al S'joro Nedo — tie li nun kuŝas, tiam li 'stis dekokjara. Ĉiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn haŭton kaj hararon de li. Olda Mast'o 'stis bonvola por ni ĉiuj, precipe por mi, kaj aĉetis Lucinon de ĉe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam l' eksciis ke ŝi plaĉas al mi. M' edziĝis kun ŝi kiel eble plej bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia ĝis kiam S'joro Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaŭ. Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' ŝi eluziĝu tie en lia rizmarĉo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k' Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis ŝin kaj — ŝin prenis."

“Ho, kion vi faris?” mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj pasio.

Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en lian vizaĝon kaj profundigis la tonojn de lia impeta voĉo dum li etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:

"Mi duonmortigis lin tiam kaj ĉi-nokte mi finplenumos la taskon."

“Jes, jes, sed daŭrigu nun. Kio okazis poste?”

Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhaŭtulo povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante tiujn lastajn farojn de frata opresado.

"Ili vipbatis min ĝis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontiĝo vi s'pozis min blankulo. Rigardu ĉi-tien!"

Kun subita tordiĝo li apartigis sian ĉemizon ŝirgeste de kolo al talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj ŝultroj profunde plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la kompatinda digno kiun granda malĝojo disponigas al la plej humila suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:

"Tio 'stas ĉio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis ŝin nek n'niam revidos ŝin en la nuna mondo. Eble eĉ n' en la venonta."

"Sed, Roberto, kial vi supozas ke ŝi estas morta? La kapitano deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontraŭdiros sian malfeliĉan diraĵon kiam lia menso resaniĝos. Ne senesperiĝu. Ankoraŭ ne rezignu."

"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Ŝi 'stis tro fiera por toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta al ŝia k'raktero. Mi diris al ŝi k' ŝi tiel agu se ne 'stus alia rimedo kaj ĉiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino! Ho, ne 'stis ĝusta! Ne, nome de Dio, ĝusta ne 'stis!"

Dum la memoraĵo pri tiu malĝoja maljusto, tiu duobla funebrigo brulis en lia vundita koro, stariĝis eksalte la diablo kaŭranta en la sango de ĉiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorĝon kaj, rigardante la blankan vizaĝon antaŭ si, murmuris mallaŭte interdente:

"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en ĉio tio. Ni ne 'stas ankoraŭ egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o Nedo, jen estas Boĉjo. Kie 'stas Lucino?"

Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallaŭta suspiro. Nur eta palpebrumado indikis ke li ankoraŭ vivas. Stranga silento plenigis la ĉambron dum la pli aĝa frato tenis la vivon de la pli juna frato pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga abomeno. En la ŝtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu el ili estis sufiĉe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun mortanto kaj frenezulo? Ĉar ĉiu menso konsentinta neprege al iu ajn maljusta impulso estas freneza dum la impulso ĝin regas. Fortikon mi ne havis, nek multan kuraĝon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon, kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaŭ ol la horo tro malfruus. Sed almenaŭ unu armilon mi disponis — langon — ofte la plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo, naskigis en mi la potencon ĝin uzi. Kion mi diris nur la Ĉielo scias — sed certe la Ĉielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj, larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara anĝelo instigis min uzi la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia aŭskultanto kaj mildigi lian koron. Ĉar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino daŭre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.

Li aŭskultis kun la minaca mieno de homo ĉe kiu provizore regas bruta instinkto — mieno kiu malnobligas la vizaĝon de eĉ la plej grava altrangulo. Li estis simpla viro — malriĉa, seneduka, elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn ĝojojn. La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj kial li sinsenigu je tiu dolĉa, kvankam akra, mordaĵo nomiĝanta venĝo? Kiom da blankuloj, ĝuante la liberecon, kulturon kaj Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn kiujn li spertis tiam? Ĉu mi devintus lin riproĉi pri homa angoro, pri homa saŭdado al kompenso, ununuraĵoj nun restantaj al li el la ruinaĵoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj kaj ilin pliproksimigontaj al Ĉielo? Ĉu mi devintus prediki la belecon de pardonemo, la devon de pia submetiĝo? Li havis nenian religion, estis nenia sanktuleca “Onklo Toĉjo” kaj la nigra ombro de sklaveco ŝajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion. Ĉu mi devintus lin averti pri punoj kaj juĝoj kaj juraj potencoj? Kion li sciis pri justeco aŭ la kompato devanta mildigi tiun severan virton kiam ĉiun leĝon, homan kaj dian, oni rompis sur lia fajrejoŝtono? Ĉu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila devo aŭ frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn memoraĵojn povantajn ilin nun favori patro aŭ frato antaŭe staplis en lia koro? Ne. Ĉiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montriĝintus ege pli ol senutilaj se mi estintus sufiĉe trankvila por klopodi ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun ĉagrenitan animon el la labirinto en kiu ĝi palpiradis kaj preskaŭ terenfalis. Kiam mi paŭzis, senspire, Roberto turniĝis al mi, demandante, kvazaŭ homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia Ĉiopovo:

"Ĉu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon daŭre vivi, S'joro Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"

"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos ŝin tie-ĉi aŭ en tiu bela post-tie-ĉi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek mastro nek sklavo."

Li forigis la manon de sur la gorĝo de sia frato, levis la rigardon ekde mia vizaĝo ĝis la pretera vintra ĉielo, kvazaŭ serĉante tiun benitan landon, pli feliĉan eĉ ol la feliĉa Nordo. Ho ve! estis la plej malhela horo antaŭ la tagiĝo! Supre estis nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo elmontranta la fraton lin senĝojigintan. Kiel blindulo kredanta ke suno ekzistas sed ne povanta ĝin vidi, li ŝancelis la kapon, faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone, starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversiĝis kaj vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la kirloakvon en kiu ĝi preskaŭ perdiĝis.

"Mi aŭskultis vin, Roberto. Aŭskultu min nun kaj aŭdu tion kion mi diras, ĉar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi foriru disde ĉi tie, disde la tento de ĉi tiu loko kaj la malĝojaj pensadoj kiuj ĝin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio mi vin estimegas ĉar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj ĉi tiu viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin al bona kara Masaĉuseco por komenci novan vivon tie kiel libera homo — jes, kaj feliĉa homo. Ĉar kiam la kapitano resaniĝos, mi ekscios de li kie estas Lucino kaj movos ĉielon kaj teron por ŝin trovi kaj ŝin revenegi al vi. Ĉu vi bonvolas konsenti pri tio, Roberto?"

Malrapide, ege malrapide estiĝis la respondo, ĉar la celo de unu semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasiĝis en unu horo.

“Jes, S'jorino, mi bo'volas.”

"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi ankoraŭ evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu, Roberto, nome de Lucino."

Ni danku Ĉielon pro la senmorteco de la amo! ĉar kiam ĉiuj aliaj rimedoj de savo malsukcesis, ero de ĉi tiu vivesenca fajro moligis la feran volon de la viro ĝis kie virina mano povus ĝin fleksi. Li permesis ke mi forprenu de li la ŝlosilon, ke mi lin forkonduku mildageste ĝis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian ĉambreton, li falis sur sian liton kaj restis tie kvazaŭ lacigite per la plej malfacila konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malŝlosis la mian, suprenŝovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero, tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj ĝis nova tagiĝo ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno leviĝis tiel ĝoje kvazaŭ ĝi brilus nur por feliĉaj hejmoj, la kuracisto iris ĉe Roberto. Dum unu horo mi aŭdis la murmuradon de iliaj voĉoj. Unu fojon mi subaŭdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam, dum intervalo, pian silenton, kvazaŭ en la sensoneco tiu bonfara viro prizorgis ne nur korpon sed ankaŭ animon. Kiam li foriris, li forkondukis Roberto kun si, paŭzante por sciigi al mi sian intencon lin survojigi kiel eble plej baldaŭ sed ne antaŭ ol ni denove renkontiĝos.

Ili ne plu vidiĝis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan deĵorejon. Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis ĉar pensadoj pri la kompatinda Lucino ŝancelis mian koron kaj baldaŭ mi staris denove ĉepostene, esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste forŝtelis. Ĵus kiam la nokto sin anoncis aŭdiĝis frapetsono kaj, malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, laŭvorte "vestitan kaj en ĝusta mensostato". La kuracisto jam anstataŭis la ĉifonan kompleton per netaj vestaĵoj kaj postrestis de tiu ŝtorma nokto nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpaŝis la sojlon, ne prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun perfida hezito en la voĉo:

“Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta.”

Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.

"Ĝis la revido, Roberto! Restu kuraĝkora kaj kiam mi hejmenrevenos al Masaĉuseco, ni renkontiĝos en pli ĝoja loko ol ĉi tiu. Ĉu vi tute pretas, ĉu vi bone komfortas por via vojaĝo?"

"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro ĉion aranĝis. Mi 'stas forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi 'stas kiel eble plej f'liĉa ĝis kiam mi trovos..."

Li paŭzis, tiam daŭre parolis, enrigardetante la ĉambron:

"Mi f'liĉas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'daŭras devi konfesi tamen ke mi n' ĉesas lin malamegi."

Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaŭ mi. Ĉar tiuj eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektiĝi en ununokta tempodaŭro. Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturiĝi kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron de ĝi, sur kies malhela kovraĵo brilis blanklume la Virga Patrino kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion. Roberto enigis la monon en sian poŝon kun dankema murmurado, la libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:

Mianbebon mi n'niam vidis, S'jorino.”

Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj por vidi, mi sentis liptuŝadon kontraŭ miajn manojn, aŭdis la sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam foriris.

Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon, des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis kaj post iom da tempo interŝanĝiĝis kaj ke kiu ajn estis la koncerna interŝanĝito, mi certas ke la Registaro akiris la plej bonan marĉandaĵon. Sed longe antaŭ ol tio okazis mi jam plenumis mian promeson al Roberto, ĉar tujege kiam mia malsanulo reakiris sufiĉan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen ĉirkaŭparolado:

“Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?”

Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aŭ malsincera, li tuj respondis:

“Mortinta, Fraŭlino Dano.”

“Kaj ŝi sin mortigis kiam vi vendis Boĉjon, ĉu?”

“Kiel diablonome vi eksciis tion?” li demandis kun mieno duonrimorsa, duonmira. Sed mi kontentiĝis kaj diris nenion pluan.

Kompreneble, mi sendis la novaĵon al Roberto, atendanta tie for en soleca hejmo — atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La alsendo preskaŭ rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti, malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novaĵon kaj baldaŭ revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi juĝis ke la viro jam perdis la subtenpovon de sia vivo.

"M'opiniis ke mi n' plu vidos ŝin. Mi ĝojas ekscii ke ŝi n' plu spertas ĝenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos por vi ĝis ke mi mortos, kio baldaŭ okazu, m' esperu."

Ses monatojn poste lia espero realiĝis kaj li plenumis sian promeson.

Ĉiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne ankoraŭ laciĝu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite pro tri sendormaj noktoj, senmanĝa tago kaj marŝado sub julia suno, sturmis la fuorton kiam la ĉielo jam noktiĝis, alfrontante multforman morton, sekvante siajn kuraĝajn ĉefojn tra fajra pluvumo da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por “Dio kaj Provincestro Andreo”—kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome ĝin eliris perdinte preskaŭ duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aŭ vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel en antaŭaj epokoj, ĉirkaŭatan de sia korpogardistaro, lojala ĝis la morto. Certe, la insulto fariĝas honoro kaj la larĝa tombo bezonas nenian monumenton krom la heroeco ĝin konsekranta antaŭ nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra siaj larmoj la ŝajne malfeliĉan perdon aliiĝintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljuĝiĝis la beno de Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi."

La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektiviĝis; ĉar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antaŭjuĝo nun moderiĝas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la kolora raso brilas antaŭ multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en multaj oreloj malvolintaj aŭdi, venkas multajn korojn antaŭe malvolintaj kredi.

Kiam alvenis la novaĵo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli feliĉa ol mi pro la devo ĉesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhaŭta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentiĝo, dum mi surmetis mian grandan antaŭtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestiĝus por la matena ellitiĝo de la Prezidento, mi komencis deĵori ĉe Malsanulejo Numero Dek ĉe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga, ĉar nur malhelaj vizaĝoj suprenrigardis min ekde siaj litaĉoj sternitaj tiel dense laŭ la planko kaj mankis al mi la akra akĉento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolĉatonaj voĉoj ĝoje intervokantaj unu la alian aŭ respondantaj al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, ĝis kiam mortos la lasta Sudulo,“ aŭ ”Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti."

Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de almenaŭ tri, iompostiome, lavante, manĝigante, vindante laŭ la longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kuŝis supre kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen eĉ tiam mi dubis, tiel aĉe li ŝanĝiĝintis, ĝis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la nomon: “Roberto Dano”. Tio kaj trankviligis kaj afekciis min ĉar, memorante ke antaŭe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn interŝanĝe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed laŭŝajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo kuŝanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris:

“Ŝajnas ke vi konas lin, ĉu ne, S'jorino?”

“Vi pravas. Ĉu konas lin vi?”

“Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino.”

“Kial vi diras 'eblis', kvazaŭ li jam mortis kaj forpasis?”

"Mi s'pozas ĉar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laŭ l' kuracisto. Li n' suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortiĝas ĉiun momenton. Mi jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaŭ finforirinta."

Vidiĝis en la vizaĝo de la knabo tiom da malĝojo kaj kareco ke mi memoris ion kaj demandis kun duobligita interesiĝo:

"Ĉu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri knabo kiu preskaŭ perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado."

Mi kuraĝas supozi ke la junulo ruĝiĝis, same kiel farintus iu ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi aŭdis lian kontentan ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako ĝis la pala kontraŭflanka figuro.

"Laŭ Ĉ'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj ĉiam nin apogas unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke daŭre torturu lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskiĝis en Bostono."

La parolinto pravis ĉar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli ĝuste estus lin kompari al la pika fanto. Sed la malhelhaŭta civitano rigardis la blankhaŭtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam tiel ofte mi vidis sur la vizaĝoj de niaj plej saĝaj homoj kiam ajn anonciĝis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni ĝin tratranĉu aŭ pacience ĝin malimpliku.

"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Ĉar eĉ se li maldormus, li estas tro debila por paroli."

"Mi n'niam vidis lin ĝis m' aliĝis al l' regimento kaj laŭŝajne n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informaĵoj. Li 'stis speco de buŝfermulo kaj ŝajnis interesiĝi pri n'nio krom ataki la Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaŭ ni ĉiuj. Mi scias k' li ĉagreniĝis ĝis nia survojiĝo kaj kiam ni atakis malnovaĉan Vagneron li batalis diablovigle."

"Ĉu vi estis kun li kiam li vundiĝis? Kiel la afero okazis?"

"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Ĉar ŝajnis k' li konas la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuraĝas pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l' alian. Ĉar kiam ili alkroĉiĝis kune, l' ulo ekkriis: “Boĉjo!” Kaj Dano respondis ekkrie: “Mast'o Nedo!” Tiam ili kune ekluktis."

Mi sidiĝis subite ĉar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis aŭdi la sekvontan raporton.

"Vi vidu, kiam la Kolonelo — nia Ĉ'ela S'joro konservu lin kaj lin rev'nigu al ni!—ankoraŭ ne certas, vi scias, S'jorino, kvankam 'stas jam antaŭ du tagoj k' ni lin perdis — nu, kiam la Kolonelo kriegis 'Antaŭenhastu, 'naboj, hastu antaŭen!', Dano forrapidegas kvazaŭ li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosaĵon kaj surgrimpas la muron. Ho! ĉu ĉi tio ne 'stis hastegaĵo?" Kaj la knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovaĝa kriego, kvazaŭ la nura memoraĵo pri tiu vigliga momento lin denove superverŝus en eka ventego de nebridebla ekscitiĝo.

“Ĉu vi sentis timon?” mi diris, starigante la demandon kiun virinoj ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaŭ ĉiam ili ricevas.

“Ne, S'jorino!”—emfazo sur la vorto 'S'jorino'—"mi pripensis n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektranĉas nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi taglumon en almenaŭ unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke plaĉis al li."

"Evidentas ke tion vi faris. Nu daŭre parolu pri Roberto ĉar mi devus esti en deĵorado."

"Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj, kvankam la tut' afero finfariĝis en ununura momento, mi m'moras kiel ĝi okazis, malgraŭ mia kriegado kaj fr'neza ĉirkaŭbatado. Ĵus tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro ĉirkaŭsvingadis sian glavon kaj kuraĝigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo kiu preterpasis. Li forĵetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj 'takis l' ulon kvazaŭ tiu 'stus Ĝefo, Borigardo kaj Lio unuiĝintaj en solan personon. Mi grimpaĉis post li kiel eble plej rapide sed atingis la supron nur s'fiĉe frue por vidi lin ricevi trakorpan glavoŝovegon kaj forfali malsupren en la fosaĵon. Ne n'cesas demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, ĉar 'penaŭ scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forĵeti tiun Sudulaĉon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni Danon kaj lin forporti el l' fosaĵo. Kompatinda maljuniĝinta ulo! Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aŭ morti. Li diris k' li eniras ĝin por morti kaj li 'tingis la celon."

Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedaŭratone eldiris tiujn lastajn vortojn mi returniĝis kaj la rigardo de Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je inteligenteco pruvanta ke li ĵus aŭdis, rememoris kaj meditis kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta ĉiujn ceterajn sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li kontentiĝis vidante virinan vizaĝon, tamen salutis ĝin kun nenia rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen aŭdigis nenian adiaŭon. Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aŭ lanti nun. Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elĉerpiĝis en unu dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li povus iam senti. Liaj lipoj moviĝis kaj, kiam mi antaŭenkliniĝis por aŭskulti ilian mesaĝon, flustro malvarmigis mian vangon, konsistigante la interrompatajn vortojn:

"Mi 'stus farinta tion — sed pli bone 'stas tiel — mi 'stas kontenta."

Ho! Tia li plenrajtis esti. Ĉar dum li forturnis la vizaĝon el la ombro de la finestinta vivo, sur ĝin la sunlumo de la estonta vivo sternis belegan kontentiĝon, kaj entirante sian lastan spiradon mia kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion.

1 La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezaĵo fiksita al la ekstremaĵo de pendanta fadeno aŭ ŝnuro".

2 En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri sendependeco.

3 Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First Families of Virginia".