"Silentu! Antaŭe ŝi kantis tiumaniere al Boĉjo sed malkonsentis kanti al mi. Mi ĵuris vippeli la diablon el ŝi kaj mi plenumis la ĵuron. Sed, eksciu, ke antaŭ ol tranĉi al si la gorĝon ŝi promesis min hanti kaj tiun promeson ŝi nun plenumas!"

Li fingreindikis ion malantaŭ mi kun aspekto de tiel pala malĝojo ke senvole mi ekrigardis transŝultron kaj eksaltetis kvazaŭ vidinte veran fantomon; ĉar, elgvatantan la malhelon de tiu interna ĉambro, mi vidis ombran vizaĝon ĉirkaŭtan de nigra hararo kaj perceptis sube, ĉe-gorĝe, iun skarlataĵon. Post minuto mi ekkonsciis ke temis nur pri Roberto kiu antaŭenkliniĝis ekde la piedo de sia lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super ĝi parton de sia ruĝa ĉemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtaŭgite. Sed kia stranga mieno sursidis lian vizaĝon! La sendifekta flanko alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon ĝin observis — malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj briletis, liaj lipoj disapartiĝis kiel tiuj de homo aŭskultanta per ĉiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri ĉashundo al kiu la vento alportis la odoron de ne antaŭe atendita predo.

Ĉu vi konas lin, Roberto? Ĉu li parolas pri vi?”

"Mia Ĉ'elo, ne, S'jorino. Ĉiuj ili posedas duondekduon da Boĉjoj. Mi nur vekiĝis ĉar mi aŭdis mian nomon. Temas nur pri tio."

Li parolis tre nature kaj rekuŝiĝis dum mi revenis al mia zorgato, supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi rimarkis esperigan ŝanĝon. La tremo moderiĝis, la malvarma ŝvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado, la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin lin forkonduki delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondiĉon je noktomezo, petis ke mi tenu la ĉambron malvarma kaj trankvila kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton tuj post lia vekiĝo. Ege senzorgigite, mi kuŝigis la kapon sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj juĝis min preta plenumi unu el tiuj heroaĵoj kiujn scipovigas longa ekzercado — “unuokulan dormadon”—kiel ni kutimas diri: duondormetadon dum kiu dormas ĉiuj sensoj krom la aŭdo. La plej minimuma murmuro movo ĝin interrompos kaj revigligos onian intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permesoekstari en ripozo”. En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis ĉar antaŭaj gvatdevoj, izoliĝo kaj multaj maltrankviligaĵoj faris siestojn danĝeraj entreprenoj. Ekvekiĝinte duondekduon da fojoj en unu horo kaj trovinte ĉion en trankvila stato, mi faligis surbraken mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekiĝi post dek kvin minutoj, profunde ekdormis.

La batsono de malaltvoĉa horloĝo vekis min eksalte. "Estas la unua horo," pensis mi. Tamen mi ege konsterniĝis aŭdinte du pluajn batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstariĝis por ekscii ĉu mia longa forgesado okazigis iun difektaĵon. Forta mano kontraŭpremis min sur mian seĝon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi kaj tute laŭlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado antaŭ-anoncanta nevideblan danĝeron. Li estis ege pala; lia buŝo, kruela; ambaŭ okuloj plenis je sombra fajro, ĉar la vundita okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro sin atentiganta supre kaj sube de ĝi. Sed lia tuŝo estis stabila, lia voĉo mallaŭta, dum li diris:

"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s' eblas al mi, sed vi vekiĝis tro frue."

"Delasu min, Roberto. La kapitano moviĝetas. Mi devas dozi medikamenton al li."

Ne, S'jorino. Vi n' moviĝu 'nunuran colon. Rigardu!”

Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi antaŭe lasis la medikamenton. Ĝi estis malplena.

Ĉu li jam trinkis ĝin?” mi demandis, pli kaj pli mistifikite.

"Mi ĝin forĵetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je ĝi."

Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?”

Ĉar ke mi malamegas lin.”

Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizaĝo elmontris tion dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lanĉis fajran rigardon en la direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paliĝis, kiel virinoj stulte kutimas fari kiam subita danĝero ilin alfrontas, ĉar Roberto liberigis mian brakon, sidiĝis sur la randon de la lito min antaŭstaranta kaj diris kun misaŭgura kvieteco kiu malvarmigis min dum mi vidis kaj aŭdis ĝin:

"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri ĉar ke l' pordo 'stas ŝlosita kaj la ŝlosilo 'stas en mia poŝo. N' ekkriu, ĉar ke necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via buŝo, antaŭ ol k' oni aŭdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi 'stas faronta."


←  4  →


    

“My Contraband” written by Louisa May Alcott . Translated by Edwin Grobe .

Page 4 of 10. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Louisa May Alcott died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation