* * *

Ĉu vi volas diri ke — ”

Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmanĝo ni elektis viron nomiĝantan Valkero, el Detrojto, por la vespermanĝo. Li estis tre bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino. Li estis ĉiumaniere laŭdindega. Mi memoros ĉiam Valkeron. Li estis iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni ĝuis Morganon el Alabamo kiel matenmanĝaĵon. Li estis unu el la plej bonaj viroj antaŭ kiu mi iam ĉetabliĝis — belaspekta, klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn — nepra ĝentlemano — nepra ĝentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel vespermanĝaĵon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis fraŭdulo, ne dubendas — maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi la realecon. Finfine mi diris, ‘Sinjoroj, vi rajtas agi laŭvole, sed miaflanke,mipreferas atendi alian elekton.’ Kaj Grajmzo, el Ilinojso, diris, ‘Sinjoroj, ankaŭmiatendos. Kiam vi elektos viron havantanionpor lin rekomendi, feliĉe mi aliĝos al vi denove.’ Baldaŭ evidentiĝis ke la malkontento pri Daviso de Oregono estis ĝenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel plaĉe ekde kiam ni ĝuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de kio nomiĝis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu — post tio ni prenis Dulitlon kaj Haŭkinzon kaj Makelrojon (aŭdiĝis kelkaj plendoj pri Makelrojo, ĉar li estis malkutime malalta kaj maldika) kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta) kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj ĝentlemanon nomiĝantan Bukminstero — kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj kiel konversacianto kaj kiel manĝaĵo. Ni ĝojis povinte elektigi lin antaŭ la alveno de helpo.”

Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, ĉu?”

Jes, ĝi alvenis iun brilan sunan matenon, ĵus post la elekto. Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno alveninta nin savi, kaj vivis sufiĉe longan tempon por edziĝi kun Vidvino Hariso — ”

Posteulino de — ”

Posteulino de nia unua elekto. Li edziĝis kun ŝi kaj estas feliĉa kaj respektata kaj prospera ankoraŭ hodiaŭ. Ho, estis kiel romano, sinjoro — estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi devas adiaŭi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn ĉe mi, ĝoje mi vin gastigos. Vi plaĉas al mi, sinjoro. Mi sentas karecon estante kun vi. Vi povus plaĉi al mi tiom kiom Hariso mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojaĝon.”

* * *

Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel ŝokita, tiel afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi ĝojis pri lia foriro. Malgraŭ lia afabla maniero kaj lia dolĉa voĉo, mi tremaĉis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam mi aŭdis ke mi gajnis lian danĝeran karecon kaj ke mi staras antaŭ lia estimo preskaŭ samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaŭ senmoviĝis mia koro.

Mi mistifikiĝis preskaŭ preter priskribo. Mi ne dubis kion li diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed ĝiaj teruraj detaloj supervenkis min kaj ĵetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon. Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: “Kiu estas tiu viro?”

Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita en la vagonoj en neĝduno kaj preskaŭ malsatmortis. Li estis tiel frostvundita kaj ĝenerale frostigita kaj eluzita pro manko de manĝaĵo ke li malsaniĝis kaj ekstercerbumiĝis poste dum du-tri monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam ĉesas antaŭ ol elmanĝi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam estus elmanĝinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li elmanĝas ĉiun krom si mem, li diras ĉiam: ‘Tiam kiam alvenis la horo por la kutima elekto por la matenmanĝo, pro tio ke estis nenia kontraŭstarado, mi mem elektiĝis laŭregule, post kio, pro manko da malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.’”

Mi senzorgiĝis ĝis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur aŭskultis la sendanĝerajn kapricojn de frenezulo anstataŭ la aŭtentaj spertoj de sangavida kanibalo.


←  4


    

“Cannibalism in the Cars” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 4 of 4. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation