Sekvis duonhora paŭzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekuniĝis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de ŝtato Kentukio, Lucienon Hermanon de ŝtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de ŝtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptiĝis.

S-RO ROĜERO de ŝtato Misurio: “Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaŭ la Ĉambro nun, mi mocias ĝin amendi, anstataŭigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni ĉiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontraŭe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn ĉi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis ĉi tie ol iu ajn inter ni — neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, ĉu pro malatento, ĉu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutraĵo — ”

LA ESTRO: “La sinjoro de Misurio sidiĝu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laŭ la reguloj. Kiun agon la Ĉambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?”

S-RO HALIDEJO, de Virginio: “Mi proponas aldone amendi la raporton, anstataŭigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilaĵoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, ĉu estas nun la momento ĉikani pri malmoleco? Ĉu nun estas la momento elektemiĝi pri malgravaĵoj? Ĉu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso — solideco, pezo, maso — jen estas nun la ĉefegaj bezonaĵoj — ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono.”

S-RO MORGANO (ekscite): “Sinjoro Estro — mi ja fortege malaprobas ĉi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, ĉu estas supo kiun ni deziras anstataŭ solida nutraĵo? Ĉu li deziras dupi nin per ombroj? Ĉu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li ĉu li scipovas rigardi la anksiajn vizaĝojn lin ĉirkaŭantajn, ĉu li sukcesas enrigardi niajn malĝojajn okulojn, ĉu li kuraĝas aŭskulti la batadon de niaj esperantaj koroj kaj daŭre ŝovtrudi al ni tiun malsategigitan fraŭdulon? Mi petas de li ĉu li rajtas pensi pri nia dezertigita stato, pri niaj pasintaj malĝojoj, pri nia malhela estonteco, kaj tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon, tiun ŝanceliĝantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!” [Aplaŭdo.]

Oni voĉdonis pri la amendo post arda debato kaj ĝi malsukcesis. Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso al tiu de S-ro Hermano. Tiam komenciĝis la voĉdonado. Kvin voĉdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektiĝis kiam ĉiuj krom li mem voĉdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto ratifikiĝu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de S-ro Hariso.

S-RO RADVAJO proponis ke la Ĉambro nun konsideru la ceterajn kandidatojn kaj fari elekton por la matenmanĝo. La propono aprobiĝis.

Je la unua voĉdonado okazis egalaĵo kiam duono el la partoprenintoj favoris unu kandidaton pro lia junaĝo kaj duono favoris la alian pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan voĉdonon favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato, kaj oni diskutis la eblon postuli novan voĉdonadon; sed meze de tio oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disiĝis.

La preparaĵoj por la vespermanĝo deviigis dum longa tempo la atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti ĝin, forpelis ĉiun pensadon pri ĝi kvazaŭ en la ventojn la feliĉa anonco ke S-ro Hariso pretas.

Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonseĝoj kaj sidiĝis kun koroj plenaj je dankemo antaŭ la plej bona vespermanĝo beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis ŝanĝitaj kompare al nia kondiĉo de antaŭ kelkaj mallongaj horoj! Senpromesa, malĝojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero, tiam; dankemo, sereneco, ĝojo tro profunda por envortigo, nun. Tio, mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj hurlis kaj disblovis la neĝon sovaĝe ĉirkaŭ nia malliberejo, sed ili ne plu havis la kapablon nin malkuraĝigi. Hariso plaĉis al mi. Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, havigis al mi tiel altan gradon de kontentiĝo. Mesiko estis sufiĉe plaĉa, kvankam iom altsapora, sed se temas pri aŭtenta nutrado kaj delikateco de fibro, servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn — mi ne entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion — sed li ne pli taŭgis kiel matenmanĝaĵo ol mumio, sinjoro — nepre ne. Ĉu magra? Ho, benu min! Kaj ĉu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.


←  3  →


    

“Cannibalism in the Cars” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 3 of 4. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation