Je la dua de la mateno mi vekiĝis el malfacila dormado pro la ĉeso de ĉiu movado ĉirkaŭ mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivaĵo malliberigis nin! “Ĉiuj manoj eksaltu al la savado!” Ĉiu viro obeis tujege. En la sovaĝan nokton, la peĉan malhelon, la ondegan neĝon ĉiu estulo sin lanĉis, plene konsciante ke momento malŝparata nun povos pereigi nin ĉiujn poste. Ŝovelilojn, manojn, tabulojn — ion ajn, ĉion ajn povantan flankenmovi neĝon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraŭ la amasiĝantaj neĝoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.

Nura mallonga horo sufiĉis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La ŝtormo barikadis la vojon per dekduo da drivaĵoj dum ni forŝovelis unu. Kaj pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antaŭenpelo de la lokomotivo rompis la antaŭ-malantaŭ-ŝafton de la pelrado! havante malfermitan vojon antaŭ ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malĝojaj. Ni kuniĝis ĉirkaŭ la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj — sur tio baziĝis nia ĉefa ĉagreno. Maleblis ke ni frostiĝu ĉar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolaĵo. La diskutado finiĝis je nia agnosko pri la malkuraĝiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia neĝo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon malsatmorton! Miaopinie, la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.

Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi — por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili — por ekdormi, se ili povus.


←  2  →


    

“Cannibalism in the Cars” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation