Kanibalismo en la Vagonoj

Mark Twain

Tradukis Edwin Grobe

Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, eble kvindekjara, entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:

Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo.”

La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj revigligis feliĉan memoraĵon, mi supozis. Tiam lia vizaĝo fariĝis meditema, preskaŭ malĝoja. Li turniĝis al mi kaj diris, “Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta ĉapitro de mia vivo — ĉapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Aŭskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos.”

Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed ĉiam kun emocio kaj seriozo.

* * *

En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Ĉikagon. Entute estis nur dudek kvar pasaĝeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaŭ formiĝis plaĉaj kunrilatoj. La vojaĝo promesis esti feliĉa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis la plej svagan antaŭsenton pri la honoraĵoj baldaŭ nin surfalontaj.

Je la dekunua de la vespero peza neĝo komencis faladi. Baldaŭ post eliri vilaĝeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leŭgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj montetoj, nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovaĝejon, pelante la falantan neĝon antaŭ si kiel ŝprucaĵon fontintan el la kresthavaj ondoj de ŝtorma maro. La neĝo pliprofundiĝis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis ĝin kun konstante pligrandiĝanta malfacileco. Efektive, foje ĝi preskaŭ plenhaltis meze de grandegaj drivaĵoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftiĝi. Gajecon anstataŭis serioza maltrankviliĝo. La eblo ekmalliberiĝi en la neĝo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruaĵo, sin anoncis al ĉiu menso kaj etendis sur ĉiun spiriton sian malesperigantan influon.


1  →


    

“Cannibalism in the Cars” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 1 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation