"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion!"

"Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi? Apenaŭ estas spaco por vi , kie do lokiĝus lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro."

"Vi ne faros tion" pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn."

"Fosas pomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio." (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"

"Brako, Ekscelenco." (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

"Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron."

"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako."

"Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin."

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuraĝulo."

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne."

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

"Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportasBilĉo, ĝin starigu tie ĉiJen en ĉi tiu angulo ni starigu ilinNe, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestronVi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgasVi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuronĈu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵoHo, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke BilKiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu memTion ne mi , Bil devasBil, la mastro ordonas ke vi derampu."

"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.


←  9  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 9 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation