Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!"

Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: "Kaptu lin, vi ĉe la barilo." Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

"Subtenu la kaponBrandon. Ne sufoku linKio al vi okazis, kunuloDiru al ni—"

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio).

"Nu, apenaŭ mi sciasne pli, dankojnjam mi refortiĝasmi estas tro konfuzita por rakontiiokvazaŭ risorteatakis minkaj mi pafiĝis supren kiel raketojen ĉio."

"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna'n."

Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro."

"Plena puŝĉaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna'n...."

Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon."

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. "Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus... taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku manĝu ion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki manĝi."

Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.


←  10  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 10 of 32. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation