Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo por vivtenado; ĉio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.

La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.

Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝissopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, duonfrenezaj, kaj vidiĝis du tri, kiu dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.


←  19  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 19 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation