La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timunek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”

Kien ili iris?” mi demandis.

Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”

Ĉu ili havas pafarmilojn?”

Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

Nu, lasu al mi ĉion fari!”

Estas du viroj pli malbonaj ol la ceterajli diris. “Krom tiujn, la aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris,
Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” “TiuokazeVendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega reĝo mi estas.

Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio kio estas en ĝi.”

Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulontian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivonetute trioble dek longajn jarojn.


←  18  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 18 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation