Sed pardonu min. Ĉu ilisentisantaŭjuĝon kontraŭ sapo? Ĉusentis, kun isa finaĵo?” kaj mia voĉo subenmoduliĝis.

Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis manĝi ĝin.”

Ho, jes. Nun mi komprenas. Antaŭe mi ne kaptis vian ideon.”

Ŝi reparolis:

Estis nura antaŭjuĝo. Kiam fremduloj alvenigis sapon ĉi tien la unuan fojon, ĝi plaĉis al neniu. Sed post kiam ĝi laŭmodiĝis, ĝi plaĉis al ĉiuj kaj nun havas ĝin ĉiu povanta pagi ties prezon. Ĉu vi ŝatas ĝin?”

Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri ĝi, mi mortus, precipe ĉi tie. Ĉu vi ŝatas ĝin?”

Mi ĝinamegas. Ĉu vi ŝatas kandelojn?”

Mi ilin juĝas nepra bezonaĵo. Ĉu ŝatas ilin vi?”

Ŝiaj okuloj kvazaŭ ekdancadis kaj ŝi proklamis:

Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!

Kaj fiŝinternaĵoj!”

Kaj fervojmazuto!”

Kaj neĝŝlimo!”

Kaj balengraso!”

Kaj kadavraĵo! Kaj saŭrkraŭto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj — ”

Ho, ne! Ne daŭrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!”

Kaj tiam kunservi ĉion en ŝlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmanĝegi!”

Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troaĵo por ŝi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis neĝon kontraŭ ŝian vizaĝon kaj ŝin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi ŝian ekscitiĝon. Iom post iom ŝi reaktivigis sian rakontadon:

Do, ni komencis loĝi ĉi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfeliĉa. Jen estas la kialo. Mi naskiĝis por ami. Mi opiniis ne povi vere feliĉiĝi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj — tro abunde, efektive — sed ĉiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis ĝin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian riĉecon.”

Ĉu vian riĉecon?”

Jes, ĉar mia patro estas la plej riĉa homo de nia tribo, de iu ajn tribo de ĉi tiuj regionoj.”

Mi scivolemis pri la konsistigo de la riĉeco de ŝia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samaĵon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fiŝhokoj kaj kudriloj, ceteraj tiaĵoj. Ne, tiuj ne konsistigis riĉecon. Tial, kio povus esti la fonto de la riĉeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edziĝkandidatoj? Ŝajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke ŝi jam antaŭe deziregis ke mi ĝin starigu. Ŝi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante ĝin ekscii. Ŝi sin alpremis konfidence kontraŭ min kaj diris:

Divenu kiom li valoras — vi neniam scipovos diveni.”

Mi ŝajnigis konsideri la aferon profunde dum ŝi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesiĝo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis ŝin kontentigi mian deziron dirante al mi ŝi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, ŝi metis la buŝon kontraŭ mian orelon kaj flustris, impone:

Dudek du fiŝhokojne ostaj, sed fremdajfabrikitaj el aŭtenta fero!

Tiam ŝi retiriĝis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi ŝin.

Mi paliĝis kaj murmuretis:

Nome de la Granda Skoto!”

Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!”

Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere.”

Ŝi ektimiĝis kaj maltrankviliĝis. Ŝi proklamis:

S-ro Tvajno, ĉiu vorto veras, ĉiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, ĉu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!”

Mi — nu, jes, mi kredas — almenaŭ mipenadaskredi. Sed ĉio okazis tielsubite. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiaĵon en tiu rapida maniero. Tio — ”

Ho, mitiombedaŭras! Se mi nur antaŭpensintus — ”

Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas ĉar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antaŭscii kiun efekton — ”

Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bonetaksila situacion. Nu — ”

Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fiŝhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom — ”

Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam — ho, kial mi ne elpensis tion?”

Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaliĝinta.Sedeklanĉi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas — ”

Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!”

Post rikolti bonan provizon da tre plaĉaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis ŝin kaj ŝi refeliĉiĝis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaŭ mi konsciis ke la familia trezoro enhavas ankoraŭ ceteran valoraĵon — iuspecan juvelaĵon, verŝajne — kaj ke ŝi klopodas eviti paroli malkaŝe pri ĝi, timante ke mi denove paraliziĝu. Sed mi deziris informiĝi ankaŭ pri tiu aĵo kaj petegis ŝin diri al mi kio ĝi estas. Ŝi timis. Sed mi insistis kaj promesis antaŭapogi min ĉi tiun fojon kaj esti preta por ke la ŝoko ne min difektu. Ŝi plenis je malcertoj sed tro fortis por ŝi la tento sciigi tiun mirindaĵon al mi kaj ĝui miajn miron kaj admiron kaj ŝi konfesis ĝin porti sur sia persono kaj diris ke se micertasesti preta — kaj tiel plu kaj tiel plu — kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraŭ ŝin en bone ŝajnigita sveno, kiu kontentigis ŝian koron kaj samtempe preskaŭ senigis ŝin je ĝi. Kiam mi renormaliĝis kaj trankviliĝis, ŝi deziregis ekscii kion mi opinias pri ŝia juvelaĵo.


←  3  →


    

“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 3 of 7. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation