Kaj aldone la forĵetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restaĵo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Ĉu vi havas du en la salono ĉe vi?” Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaliĝis antaŭ ol ŝi konsciis pri mia kondiĉo kaj mi diris entuziasme:

Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne ĉirkaŭsciigu tion ĉar mi parolas al vi konfidence, sed mi ĵuras laŭ mia honoro ke la plej riĉa viro de Nov-Jorko ne havas du forĵetakvujojn en sia salono.”

Ŝi aplaŭdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa ĝojego kaj kriegis:

Ho, sed ne eblas ke vi verdiras,neprene eblas!”

Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaŭ la plej riĉa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kuŝus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke li ne havas du en sia salono. Ho, li havas neunu. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron.”

Ŝiaj belaj okuloj larĝiĝis pro surprizo kaj ŝi diris malrapide kun speco de miro en la voĉo:

Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaŭ povas koncepti tion. Ĉu li estas avara?”

Ne — ne temas pri tio. Li ne maltrankviliĝas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus ŝajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon.”

Nu, tia humileco taŭgas,” diris Laskino, “se ni ne troigas la aferon. Sed kielaspektaslia loĝejo?”

Nu, devige ĝi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed — ”

Mi povas kredi tion! Mi neniam aŭdis tiaĵon. Ĉu ĝi estas bela loĝejo — tio estas, alirilate?”

Sufiĉe bela, jes. Oni ege alttaksas ĝin.”

La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, ronĝante kandel-ekstremaĵon, verŝajne strebante trapensi la aferon. Finfine ŝi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:

Nu, laŭ mi, estas speco de humileco kiu estasen sispeco de pompo, kiam vi penetras la temon ĝismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forĵetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas aŭtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laŭ mia juĝo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras.”

Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forĵetakvujoj-normo maltaŭgas por taksi homojn laŭ tutmonda skalo kvankam ĝi sufiĉe taŭgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis ŝin konvinki. Baldaŭ ŝi diris:

Ĉe vi ĉu la riĉuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj larĝaj glaciblokoj?”

Nu, ili estas iom bonaj, sufiĉe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj.”

Mi ege scivolas.Kialili ne estas faritaj el glaciblokoj?”

Mi klarigis la malfacilaĵojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam ŝi demandis krivoĉe:

Nekredeble! Ĉu viaĉetasvian glacion?”

Jes ja, devige, karulino.”

Ŝi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:

Ho,neniammi aŭdis similan stultaĵon! Do, estas abundego da ĝi. Ĝi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio ĝis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus interŝanĝi fiŝvezikon kontraŭ la tuta amaso da ĝi.”

Nu, vi diras tion ĉar vi ne scipovas ĝin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, interŝanĝe de ĝi vi povus aĉeti ĉiujn balenojn de la merkato.”

Ŝi rigardis min dubeme kaj diris:

Ĉu vi parolas honestavorte?”

Neprege. Tion mi priĵuras.”

Tio meditemigis ŝin. Baldaŭ ŝi diris, kun eta suspiro:

Plaĉus al mi ekpovi loĝi tie.”

Mi nur celis provizi ŝin per valornormo kiun ŝi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en ŝi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis ŝian buŝon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:

Sed se vi loĝus tie, ne plaĉus al vi balenviando. Ĝi plaĉas al neniu.”

Kio!”

Efektive, balenviando plaĉas al neniu.”

Sedkialne?”

Nu, mi ne bone scias. Temas pri antaŭjuĝado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antaŭjuĝado. Mi supozas ke starigis antaŭjuĝadon pri ĝi iun antaŭan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, ĝi emas daŭri senfine.”

Tio veras,nepreveras,” diris la knabino mediteme. “Same kiel nia antaŭjuĝo pri sapo ĉi tie — niaj triboj sentis antaŭjuĝon kontraŭ sapo en la komenco, vi scias.”

Mi ekrigardis ŝin por certigi ĉu ŝi seriozas. Verŝajne ŝi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:


←  2  →


    

“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 2 of 7. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation