Kion mi opinias pri ĝi? Mi taksas ĝin la plej ekskvizita aĵo kiun mi iam vidis.”

Ĉu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed ĝi estas jes ja vera amindaĵo, ĉu ne?”

Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli plaĉus al mi ĝin posedi ol la ekvatoron.”

Mi opiniis ke vi admiros ĝin,” ŝi diris. “Mi juĝas ĝintiombela. Kaj ne ekzistas cetera en ĉiuj ĉi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por ĝin rigardi. Ĉu iam antaŭe vi vidis similaĵon?”

Mi diris ke ne, ĉi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antaŭaj tempoj milionon da ili ĉar tiu simpla juvelo ŝia estis nenio alia ol malnova difektita bagaĝidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.

Sankta tero!” mi diris. “Vi certe ne ĉirkaŭiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj senŝirme, senhunde, ĉu?”

Ŝŝŝ! Ne tiel laŭte!” ŝi diris. “Neniu scias ke mi ĝin surportas. Ili supozas ke ĝi estas en la trezorejo de Paĉjo. Kutime ĝi estas tie.”

Kie estas la trezorejo?”

Estis malsubtila demando kaj dum momento ŝi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris:

Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da loĝantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, ĉiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fiŝhokojn.”

Tio retrankviligis ŝin kaj ŝi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kaŝitaj. Tiam ŝi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi ĉu iam mi vidis similaĵojn ĉe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkaŝe ke ne, kio pli plaĉis al ŝi ol ŝi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentiĝon. Estis tiel facile plaĉi al ŝi kaj tiel plaĉe al mi ke mi daŭrigis la temon, dirante:

Ho, Laskino, vi estas jes ja bonŝanca knabino — ĉi tiu belega domo, ĉi tiu delikata juvelaĵo, tiu riĉa trezoro, la tutaĵo de tiu impona neĝo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj ĉies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj ĉies omaĝo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, riĉa, belega, serĉata, amindumata, enviata, kun ĉiu bezono havebla, ĉiu deziro atingebla, ĉiu volo plenumebla — tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed ĉiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas — vi meritas ĉion tion, Laskino — tion mi kredas en mia koro.”

Fierigis kaj feliĉigis ŝin aŭdi min diri tion kaj ŝi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertaĵo kaj ŝiaj voĉo kaj okuloj komprenigis al mi ke ŝia koro estis tuŝita. Baldaŭ ŝi diris:

Tamen ne ĉio estas sunbrilo. Ankaŭ nuban flankon havas la situacio. La ŝarĝo de riĉeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis ĉu ne estus pli bone esti malriĉa — almenaŭ ne pretermodere riĉa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subaŭdi ilin diri, respektege, unu al la alia, ‘Jen — jen ŝi estas — la filino de la milionulo!’ Kaj foje ili diras bedaŭre, ‘Ŝi ruliĝas en fiŝhokoj dum mi — nenion mi havas.’ Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malriĉaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun — nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al ĉiuj. Sed nun li estas aŭstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li ĉirkaŭiras, liaj fiŝhokoj konsistigas lian ununuran priokupaĵon. Kaj pro lia riĉeco ĉiuj kaŭras antaŭ li kaj montriĝas servemaĉaj pri li. Antaŭe neniu ridis pri liaj ŝercoj ĉar ĉiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj ĉar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi ŝercon — la humurelementon. Sed nun ĉiuj ridas kaj ridaĉas pri tiuj mornaĵoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplaĉas al mia patro kaj li ne hezitas elmontri sian malĝojon. Antaŭe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis ĝin senpete, ĝi estis senvalora. Ĝi havas ankoraŭ tiun difekton, tamen ĉiuj petas ĝin kaj ĝin aplaŭdas. Kaj li mem partoprenas en la aplaŭdado, ĉar mankas al li aŭtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antaŭe ĝi estis honesta kaj vireca gento. Nun ĝi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas ĉiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antaŭe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fiŝhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je ĉiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fiŝhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malĝojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem.


←  4  →


    

“The Eskimau Maiden’s Romance” written by Mark Twain . Translated by Edwin Grobe .

Page 4 of 7. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Mark Twain died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses


More by Mark Twain:



Click any word for instant translation