Dum pluraj sekvintaj tagoj ŝian nomon menciis nek Uŝero nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kaŝejojn de lia spirito, des pli amare mi konsciis la senutilon de ĉiu klopodo feliĉigi menson el kiu malheleco, kvazaŭ iminenta pozitiva valoro, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu senĉesa radiado de malĝojo.

Ĉiam mi retenos memoraĵon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Uŝero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj la okupadoj en kiuj li min aktivigis al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitiĝema kaj ege kolerema idealismo ĵetis sulfuran glaceon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin aŭdigos ĉiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversaĵon kaj ampleksaĵon pri la sovaĝa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentraĵoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝon post tuŝo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, ĉar mi tremegis sen konscii la kialon;—el la pentraĵoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaŭ mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj desegnaĵoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa estaĵo pentris ideon, tiu estaĵo estis Roderiko Uŝero. Por mi almenaŭen la cirkonstancoj tiam min ĉirkaŭantaj — elleviĝis el la puraj abstraktaĵoj kiujn la hipokondriulo penadis ĵeti sur sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron mi sentis ĝis nun starante en kontemplado antaŭ la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revaĵoj de Fuselio.

Unu el la fantasmagoriaj konceptaĵoj de mia amiko, partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentraĵo bildigis la internaĵon de ege longa kaj ortangula volbo tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj de la desegnaĵo bone agis por komprenigi ke ĉi tiu elfosaĵo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendaĵo, kaj vidiĝis nenia torĉo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj transruliĝis ĉie kaj banis la tutaĵon en makabra kaj maldeca pompo.

Mi ĵus parolis pri tiu morba stato de la aŭdnervo kiu netolerebligis al la suferanto ĉiun muzikon, krom kelkaj efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallarĝaj etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la ardafacilecode liajimprovizadojmaleksplikeblis. Ili fontis, verŝajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziaĵoj (ĉar ne malofte li sin akompanis per vortrimaj improvizaĵoj) el tiuj intensaj mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antaŭe, observeblajn, laŭ mia diraĵo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita ekscitiĝo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras. Ĝi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li ĝin havigis al mi, ĉar en la suba mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion ĉe Uŝero pri la ŝanceliĝado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj titoliĝis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne laŭvorte, jene:

I

En la plej verda el niaj valoj,
De bonaj anĝeloj enloĝata,
Foje bela kaj eleganta palaco
Radianta palaco — levis la kapon.
En la dominio de monarko Penso
Ĝi staris tie!
Neniam serafo etendis flugilon
Super teksaĵo duone tiel bela.

II

Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj,
Sur ties tegmento flirtis kaj ŝvebis;
(Tio — ĉio tio — okazis en la antikva
Tempo de multantaŭaj tagoj)
Kaj ĉiu delikata venteto kiu lantis,
En tiu dolĉa tiamo,
Laŭ la remparoj, plumhava kaj pala,
Foriris estiĝinte flugilhava odoro.

III

Vagpromenantoj en tiu feliĉa valo
Tra du brillumaj fenestroj vidis
Spiritojn moviĝantajn muzike
Laŭ bone agordita liutleĝo,
Ĉirkaŭ trono, kie sidante
(Nova Porfirio!)
En majesteco konforma kun lia gloro,
Videblis la estro de la regno.

IV

Kaj tute perl- kaj rubenbrila
Estis la bela palacopordego,
Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante
Kaj senĉese scintilante,
Eĥoaro kies sola plaĉa
Tasko estis laŭdkanti,
En voĉoj de supera beleco,
La spriton kaj la saĝecon de sia rego.

V

Sed malicaĵoj, en roboj de malĝojo,
Atakis la altan bienon de la monarko;
(Ho, ni lamentu, ĉar neniam nova mateno
Tagiĝos super li, ĉagrenito!)
Kaj, ĉirkaŭ lia loĝejo, la gloro
Kiu ruĝiĝis kaj ekfloris
Estas nur malhele memorita legendo
Pri enterigitaj tempoj.

VI

Kaj hodiaŭaj vojaĝantoj en tiu valo,
Tra la ruĝlumaj fenestroj, vidas
Vastajn formojn kiuj moviĝas fantazie
Laŭ disonanca melodio;
Dum, kvazaŭ rapida makabra rivero,
Tra la pala pordego,
Malbelega estaĵaro elhastas senĉese,
Kaj ridas — sed ne plu ridetas.


←  4  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 4 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation