Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis en pensvojon sur kiu evidentiĝis opinio de Uŝero kiun mi mencias malpli pro ties noveco (ĉar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la persisto kun kiu li ĝin proponis. Tiu opinio, en ties ĝenerala formo, asertis la sensivecon de ĉiuj vegetaĵoj. Sed, en lia malbonordita fantazio la opinio alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transpaŝis, en kelkaj kondiĉoj, en la regnon de aferoj neorganikaj. Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon la sinceranentuziasmonde lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi sugestetis antaŭe) al la grizaj ŝtonoj de la loĝejo de liaj antaŭpatroj. La kondiĉoj de la sensiveco plenumiĝis, li imagis, en la aranĝsistemo de tiuj ŝtonoj — en la ordo laŭ kiu ili estis apudmetitaj, kaj ankaŭ en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur ili kaj de la putrintaj arboj ĉirkaŭstarantaj — antaŭ ĉio en la longtempa seninterrompa daŭro de tiu aranĝo kaj en ties duobligo en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro — la indicaro pri tiu sensiveco — videblis, li diris, (kaj ĉi tie mi eksaltetis dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de propra atmosfero ilia ĉirkaŭ la akvoj kaj la muroj. La rezulto elmontriĝis, li aldonis, en tiu silenta, tamen ĝenega kaj terura influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta delition kion mi vidis — tion kio li nun estis. Komentadon tiaj opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.

Niaj libroj — la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan parton de la mensa ekzisto de la malsanulo — nepre taŭgis, kiel oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege verkojn kielVerdverdo kaj Verdflavode Graseto;Belfegorode Makjavelio;Ĉielo kaj Inferode Svedenborgo;La Subtera Vojaĝo de Nikolao Klimode Holbergo;Kiromanciode Roberto Fludo, tiun de Johano de Indaĝineo, kaj tiun de Delaĉambro;Vojaĝo en la Bluan Distanconde Tiko, kajUrbo de la Sunode Kampanelo. Nia plej ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono deDirectorium Inquisitorium, de la Dominikano Ejmeriko de Ĝirono; kaj estis partaĵoj dePomponius Mela, pri la malnovaj afrikaj satirusoj kaj egiptaĵoj super kiuj Uŝero sidis en primeditado dum horoj. Plejmulte plaĉis al li tamen tralegi precipe raran kaj kuriozan libron en kvartaj gotikaĵoj — manlibron de forgesita eklezioVigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae.

Mi malsukcesis malpensi pri la sovaĝa ceremoniaro de tiu verko kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon, dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris sian intencon konservi ŝian kadavron dum du semajnoj (antaŭ ties fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la ĉefmuroj de la konstruaĵo. La praktikan kialon tamen por tiu malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontraŭstari. Kondukis la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj kaj avidaj demandoj flanke de ŝiaj kuracistoj, kaj la fora kaj malkaŝita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la ŝtuparo en la tago de mia alveno ĉe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi kion mi taksis plej favore maldanĝera kaj neniel kontraŭnatura antaŭzorgo.

Responde al la peto de Uŝero, personamane mi helpis lin aranĝi la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la ĉerko, ni ambaŭ, kaj nur ni, ĝin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu ni ĝin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado ke niaj torĉoj, duonsufokite en ĝia prema atmosfero, disponigis al ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokiĝante, je granda profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruaĵo kiun enestis mia persona ĉambraro. Ĝi plenumis, verŝajne, en foraj feŭdaj epokoj, la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo por pulvo alia ege bruliva materio, ĉar parto de ties planko, kaj la tuta internaĵo de longa arkopasejo tra kiu ni ĝin atingis, estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis simile ŝirmita. Ĝia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.

Subenmetinte nian malĝojigan ŝarĝon sur stablojn en tiu regiono de hororo, ni iom flankenturnis la ankoraŭ malŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj rigardis la vizaĝon de la enloĝanto. Rimarkinda simileco inter frato kaj fratino nun je la unua fojo altiris mian atenton; kaj Uŝero, diveninte eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn informantajn ke la mortinto kaj li estis geĝemeloj kaj ke ĉiam ekzistis inter ili simpatioj de apenaŭ komprenebla karaktero. Niaj rigardoj restis tamen malmultlonge sur la virino — ĉar maleblis ŝin rigardi senmire. La malsano tiel entombiginta ŝin en la pleneco de la juneco, postlasis, kiel ofte okazas en ĉiuj malsanoj de ege katalepsia karaktero, la similaĵon de pala ruĝiĝo sur la brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspektinde lantan rideton kiu estas tiel terura en la morto. Ni remetis kaj ŝraŭbfiksis la kovrilon kaj, ŝlosinte la feran pordegon, sekvis nian vojon, penadege, ĝis la apenaŭ malpli malgajajn ĉambrarojn de la supra parto de la domo.


←  5  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 5 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation