En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, ioma nekonstanteco; kaj baldaŭ mi konsciis ke tio fontas el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman trepidadon — troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaŭ memoraĵoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj paŭta. Lia voĉo ŝanĝiĝis rapide de trema hezitado (kiam liaj animalaj spiritoj ŝajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco de energia precizado — tiu abrupta, peza, senurĝa, kavernsona eldirmaniero — tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas ĉe la perdita ebriulo la malrevalorigebla opimanĝanto, dum la periodoj de lia plej intensa ekscitiĝo.

Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico pri kiu li malesperas malkovri solvon — simpla nervoza kondiĉo, li aldonis tujege, kiu baldaŭ sendube forpasos. Tio sin elmontris en arego da kontraŭnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj la ĝenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj manĝaĵoj tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestaĵojn havantajn specialan teksturon; lin ĝenis la odoroj de ĉiuj floroj; torturis liajn okulojn la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je hororo.

De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi pereos," li diris, "devigemi pereos en tiu lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdiĝos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaŭ la penso pri iu ajn okazontaĵo, la plej sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al danĝero, krom rilate al ties nepra rezulto — teruro. En tiu senkuraĝa — en tiu bedaŭrinda stato — mi pensas ke baldaŭ post baldaŭ alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."

Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato. Katenis lin kelkaj superstiĉaj efektoj rilate al la domo kiun li enloĝis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris — pro influo kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu ĉi-tie — influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego — efekto kiun lafizikaaspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malklara lageto kiun enrigardis tiuj ĉiuj, trudis finfine al laspiritode lia ekzisto.

Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga malĝojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura kaj ege pli palpebla fonto — de la severa kaj longe daŭranta malsano — efektive de la verŝajne okazonta dissiĝo — de tenere amata fratino — lia sola kunestanto dum longaj jaroj — lia lasta kaj sola parenco en la mondo. "Ŝia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) la lasta de la antikva Uŝero-gento." Dum li parolis, Damo Madelino (ĉar tiel ŝi nomiĝis) trapasis malrapide foran parton de la ĉambro kaj, sen konscii pri mia ĉeesto, malaperis. Mi rigardis ŝin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego — tamen mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min dum mia rigardo postsekvis ŝiajn forirantajn paŝojn. Kiam iu pordo fermiĝis finfine post ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de la frato — sed li kaŝintis ĝin en la manoj kaj mi rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sterniĝis sur la marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de Damo Madelino jam longan tempon rezistis la lertecon de ŝiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Ĝis nun ŝi kontraŭstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno ĉe la domo, ŝi cedis (kiel ŝia frato min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido ĝuita de mi pri ŝia persono estos sendube la lasta kiun mi ĝuos — ke la damon, almenaŭ en viva stato, mi ne plu vidos.


←  3  →


    

“The Fall of the House of Usher” written by Edgar Allan Poe . Translated by Edwin Grobe .

Page 3 of 8. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Edgar Allan Poe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation