Jes, jes, vi iri en du boatoj.”

Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diriOal li.”

Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

Iri Bikon.”

Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”

Mi sklavo vere ĝojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros pluOal Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.

Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”

Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”

Kion la Obesoj diris al li?”

DiriO’.”

Post kiam mi konvinkis mian sklavon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝin klarigis, ĝis finedankon al Sinjoromi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ĝojis pro la rakontoj pri mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio kaŭzis, ke li dancis ĝoje.

Unu tagon starante sur la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.

Kion vi ekvidas?” mi demandis.

Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. “Ha, ĝojo, tie mia lando!”

Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.

Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo ne. Mi diris, “Ĉu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”

Jes, mi esti multe ĝoja tie.”

Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”

Ne, ne, mi diri bonagi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”

Kial, ili vin mortigus?”

Ne, ne mortigus, lerni ami.”

Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.

Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”

Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”

Se mi iros? Ili min manĝos.”

Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”

Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.

Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris

Vi kolera je mi, kial?”

Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”

Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”

Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”

Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”

Kaj kion mi povos fari tie?”

Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al
Dio, vivi bone.”


←  15  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 15 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation