Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkuŝiĝis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur ĝin, kiel antaŭe. Li penis sciigi al mi per ĉiueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin ŝatas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) ĉar li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno leviĝis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestaĵo, ĉar li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed ĉar ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontraŭ la apude loĝanta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj propraĵiĝas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.

Mi nun faris ĉapon leporfelan por mia sklavo, kaj donis al li kaprofelon por porti ĉirkaŭ la talio. Li treege fieriĝis eltrovante lian vestaĵon kiel la mia.

Nokte mi gardis miajn pafilojn, mian glavon, kaj la pafarkon miaflanke; sed tio ne estis necesa, ĉar mia sklavo vere estis plej fidela al mi. Li faris ĉion, kion mi ordonis al li, tutkore; kaj mi sciis, ke li oferus sian vivon por savi la mian. Kion povas fari viro pli ol tio? Ho, la ĝojo, ĉar mi lin havis ĉe tiu-ĉi dezerta insulo por min kuraĝigi.

Laŭeble mi instruis lin, infane li estis, por ke li faru kaj sentu tion, kio estas prava. Mi lin trovis kapabla kaj sportema; kaj li penegadis lerni ĉion, kion mi diris al li. Nia vivo pasis trankvile, ebenavoje; kaj se ne estus naŭzaj festenoj faritaj ĉe la marbordo mi ne dezirus forlasi la insulon.

Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.

Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj kelkatempe li ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.

Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el ĝi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manĝas salon kun ĝi, kaj li tordis la vizaĝon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laŭe tordis la vizaĝon. Morgaŭtage, mi donis al li pecon da kapraĵo, kiun mi antaŭe pendigis per ŝnuro antaŭ la fajro por ĝin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu ĉiuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la ŝnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laŭeble, kiel bona li ĝin konsideras.

Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?”

Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ povis paroli bone).

Nu, kion ili faras kun la kaptitoj?”

Tute manĝi ili.”

Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”

Iri loko kie proksa.”

Ĉu ili venis tien-ĉi?”

Jes, jes, veni tie-ĉi aliloke.”

Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”

Jes, veni tie-ĉi.”

Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaŭtage mi lin kondukis al tiu-ĉi loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu ŝtonojn, ilin por mi kalkuli.

Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la lunotio estas, kie la luno ĵus leviĝisloĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”


←  14  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 14 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation