Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.

Vendredo estis sola administranto de ĝi, kaj kvankam la boato estis granda, li ĝin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke ĝi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaŭ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.

Nun, irigi la boaton supren la rivereto, kie ni tuj elfosas ŝipejon, kaj kiam estis forfluo ni faris marŝtopilon. Alveninte la jartempo por ekveturi, ni alportis miajn provizojn por ilin meti surboaton.

Unu tagon mi sendis Vendredon al la marbordo por havigi ian herbon kreskantan tie. Mi baldaŭ aŭdis, ke li vokas al mi: “Ho, malĝojo! Ho, malbone! Ho, malbone! Ho, boatoj tie, unu, du, tri!” “Restu kuraĝanime,” mi diregis por lin kuraĝigi. La malfeliĉulo ektremis fortege, pensante ke la viroj, kiuj lin alportis ĉi-tien, nun revenis, por lin mortigi.

Ĉu vi povas batali?” mi demandis.

Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri!”

Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos ordonita?”

Mi morti, kiam vi diri morti.”

Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.

Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj nescias, ke ili estas malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris, “Ne mortigu,” ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo, “Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la virojn.”

Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.

Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.

Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la branĉetaĵon kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por stariĝi paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion mi faris.


←  16  →


    

“Robinson Crusoe” written by Daniel Defoe in 1719 . Translated by A. Krafft .

Page 16 of 26. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Daniel Defoe died more than 100 years ago.

The translation license is uncertain.

More about licenses



Click any word for instant translation