Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo."

Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. "Kiam ajn mi manĝas trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas."

Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."


←  17  →


    

“Alice's Adventures in Wonderland” written by Lewis Carroll . Translated by Elfric Leofwin Kearney .

Page 17 of 70. Go to page Print version

Source: Project Gutenberg


The original work is in the public domain worldwide because Lewis Carroll died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Elfric Leofwin Kearney died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation