Mi ne volas!” diris la reĝo, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin, kiel ĉiujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj la tuta popolo ekkriis: "Kara soldato, vi estos nia reĝo kaj ricevos la belan reĝidinon!"

Post tio oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo, kaj ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe kaj kriisHura!” kaj la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj sidis ankaŭ ĉe la tablo kaj rigardis per grandaj okuloj.


←  4


    

“The Tinder-Box” written by Hans Christian Andersen in 1835 . Translated by Ludwik Łazarz Zamenhof .

Page 4 of 4. Go to page Print version


The original work is in the public domain worldwide because Hans Christian Andersen died more than 100 years ago.

The translation is in the public domain worldwide because Ludwik Łazarz Zamenhof died more than 100 years ago.

More about licenses



Click any word for instant translation